Kabarda lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kabarde)
Kabarda lingvo
lingvo • moderna lingvo
Circassian • Abĥaz-adigea lingvaro
Parolantoj 1 600 000
Skribo Kabardian script, cirila alfabeto, latina alfabeto, araba skribo
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 kbd
  Glottolog kaba1278
Angla nomo Kabardian
Franca nomo kabarde
vdr

La kabarda lingvo (адыгэбзэ, adəgăbză), foje ankaŭ nomata kabarda-ĉerkesa lingvo, estas lingvo aŭ kontinua dialektaro el la abĥaz-adigea lingvaro kaj de ties subgrupo cirkasaj lingvoj, parolata en la regionoj Kabardio-Balkario kaj Karaĉajio-Ĉerkesio de Rusio, kaj aldone en nordorienta Turkio.

La kabarda lingvo estas uzata de proksimume 1,5 milionoj da homoj, t.e. preskaŭ 360 000 homoj en Rusio kaj pli ol 1 miliono en Turkio[1].

La nombro de parolantoj konstante malkreskas. Tial Unesko konsideras la kabardan vundebla lingvo.[2]

La lingvo havas 48 konsonantajn fonemojn[3], el kiuj 23 estas frikativaj. Kelkaj lingvistoj konsideras la kabardinan kaj adigean lingvojn nuraj dialektoj de la adigea lingvo.

La adigeoj, kabardoj kaj ĉerkesoj nomas sian lingvon adigebze, kio signifas adigea lingvo. Tamen en la rusa oni distingas inter la kabarda kaj ĉerkesa lingvaro.

Ĝis 1924 la kabarda alfabeto funkciis surbaze de la araba kaj cirila alfabetoj, en 1924-1936, surbaze de la latina alfabeto, ekde 1936 ĝi baziĝas sur la cirila alfabeto.

Ekzistas vikipedio en la kabarda lingvo, kiu komence de februaro 2012 havis iom pli ol 1900 artikoloj.

Alfabeto[redakti | redakti fonton]

А а Э э Б б В в Г г Гу гу Гъ гъ Гъу гъу
Д д Дж дж Дз дз Е е Ё ё Ж ж Жь жь З з
И и Й й К к Ку ку КӀ кӀ КӀу кӀу Къ къ Къу къу
Кхъ кхъ Кхъу кхъу Л л Лъ лъ ЛӀ лӀ М м Н н О о
П п ПӀ пӀ Р р С с Т т ТӀ тӀ У у Ф ф
ФӀ фӀ Х х Ху ху Хь хь Хъ хъ Хъу хъу Ц ц ЦӀ цӀ
Ч ч Ш ш Щ щ ЩӀ щӀ Ъ ъ Ы ы Ь ь Ю ю
Я я Ӏ Ӏy

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Zalymqan Aqsyrè, La granda eliro ĉerkesa, elkabardigis Alessio Sacha Giordano, Literatura Foiro, n-ro 311, junio 2021, paĝo 168
  2. interaktiva mapo de UNESKO pri la mondaj danĝeriĝintaj lingvoj (angle, france kaj hispane) angle
  3. Ethnology, т. 5 стр. 31 — 1966, University of Pittsburgh

Literaturo[redakti | redakti fonton]

En Esperanto : Poemo "Al Istanbulo", unu el la unuaj literaturaj kabardaj verkoj kiuj pritraktis la tabuan temon de la ĉerkesa eliro, sekve de milito kun la rusoj (1817-1864), kiu finiĝis per la migro de preskaŭ du milionoj da ĉerkesoj al Anatolio kaj Balkanoj.