Kabineto Batthyány
Aspekto
Kabineto Batthyány | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Kabineto Batthyány | ||
Dum | 17-a de marto 1848 - 2-a de oktobro 1848 | |
Sekvanto | Tutlanda Patrujdefenda Komisiono | |
Kabineto Batthyány [batjAnji] estis la unua respondeca sendependa ministraro en Hungario, kiu gvidis la landon duonjaron en 1848.
Historio
[redakti | redakti fonton]La kabineto kreiĝis depost la sensanga revolucio en Pest (urbo). La Habsburgoj akceptis la postulojn, poste la hungara parlamento kodigis ĝin. En septembro la kabineto transformiĝis, anstataŭ ministroj subministroj eklaboris. La plej signifa ago de la kabineto estis nuligo de la servutuloj kaj enkonduko de hungara monosistemo.
Fiaskon de la kabineto kaŭzis precipe tio, ke Josip Jelačić atakis Hungarion, kaj iomete tio, ke la Habsburgoj oficiale ne akceptis la transformiĝintan kabineton.
Listo de la membroj
[redakti | redakti fonton]- Lajos Batthyány – ĉefministro
- Ferenc Deák – ministro pri justico
- Bertalan Szemere – ministro pri enlandaj aferoj
- József Eötvös – ministro pri religio kaj eduko
- Pál Antal Esterházy – ministro pri reĝaj aferoj
- Lajos Kossuth – ministro pri financo
- Gábor Klauzál – ministro pri agrikulturo, industrio kaj komerco
- Lázár Mészáros – ministro pri defendo
- István Széchenyi – ministro pri transporto kaj laboro