Kabineto Fock
Kabineto Fock | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Dum | 14-a de aprilo 1967 - 15-a de majo 1975 | |
Antaŭulo | Kabineto Kállai | |
Sekvanto | Kabineto Lázár | |
Kabineto Fock [fok] estis la kvina registaro post la Hungara revolucio de 1956. Tiu kabineto gvidis la landon inter 1967 kaj 1975 pli ol 8 jarojn. Notu bone, ke la partiestro estis samtempe János Kádár, do li mem havis la plenan potencon.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pli frue sistemo de kolĥozoj firmiĝis, poste oni enkondukis reformojn, tial la hungaraj kolĥozoj jam ne similis al kolĥozoj en Sovetunio. Kádár konstatis, ke vivnivelo de la kamparanoj signife altiĝis. La sekva paŝo estus reformoj en la industrio. Dum Kabineto Kállai nevideble laboris grupo, kiu kreis Novan ekonomian mekanismon, kion Kádár ne kontraŭis. En 1967 ĝi estis antaŭ la enkonduko, tial nemirinde Jenő Fock (motoro de la nova mekanismo) estis nomita la nova ĉefministro.
En 1968 drama politika ŝanĝo okazis. En Ĉeĥoslovakio oni komencis krei similan mekanismon, sed printempe Alexander Dubček estis nomumita partiestro. Lia stabo paŝo post paŝo forlasis la ekonomian mekanismon kaj ŝanĝis ĝin al politika ŝanĝo (Praga printempo 1968, Socialismo kun homa vizaĝo). Fine Leonid Breĵnev okupis la landon kaj faris finon de la homvizaĝa socialismo. Dum la okupado Kádár estis signifa apoganto de Breĵnev, ĉar li konjektis, ke la sekva paŝo estus Hungario. Kádár profitis tion, ke la publiko okupiĝis pri Ĉehoslovakio, dume preskaŭ nevidebla li retiris la novan mekanismon. Tamen restis Kabineto Fock ĝis 1975, la sekva estis Kabineto Lázár.
Listo de membroj
[redakti | redakti fonton]- Jenő Fock – prezidanto de ministera konsilio (komprenu kiel ĉefministro)
- Mátyás Tímár - vicĉefministro
- Miklós Ajtai (kemiisto) – vicĉefministro ĝis 1974, poste György Aczél kaj János Borbándi
- Péter Vályi – vicĉefministro inter 1971 kaj 1973
- György Lázár kaj István Huszár – vicĉefministroj ekde 1973
- András Benkei – ministro pri enlandaj aferoj
- János Péter (ministro) - ministro pri eksteraj aferoj ĝis 1973, poste Frigyes Puja
- Lajos Czinege - ministro pri defendo
- Mihály Korom - ministro pri justico
- Péter Vályi - ministro pri financo ĝis 1971, poste Lajos Faluvégi (ministro)
- Imre Dimény – ministro pri agrikulturo kaj nutro
- Ferenc Lévárdi – ministro pri peza industrio ĝis 1971, poste Gyula Szekér
- József Bíró (ministro) – ministro pri ekstera komerco
- István Szurdi – ministro pri enlanda komerco
- György Csanádi - ministro pri transporto kaj poŝto ĝis 1974, poste Károly Rödönyi
- Pál Ilku – ministro pri eduko ĝis 1973, poste Miklós Nagy, fine Károly Polinszky
- Zoltán Szabó (ministro) – ministro pri sano ĝis 1974, poste Emil Schultheisz (ministro)
- Gyula Horgos - ministro pri metalurgio kaj maŝinindustrio
- Józsefné Nagy (Jolán Szarka) – ministro pri malpeza industrio ĝis 1971, poste Jánosné Keserű
- József Veres (ministro) - ministro pri laboro ĝis 1970
- Rezső Trautmann ministro pri konstruo kaj urboevoluo ĝis 1968
- Imre Párdi – ĉefo de Tutlanda Planada Oficejo en rango ministro ĝis 1973, poste György Lázár
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1] hungare
- [2] Arkivigite je 2018-10-12 per la retarkivo Wayback Machine hungare