Kabineto Lónyay
Kabineto Lónyay | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Dum | 14-a de novembro 1871 - 5-a de decembro 1872 | |
Antaŭulo | Kabineto Andrássy | |
Sekvanto | Kabineto Szlávy | |
Kabineto Lónyay [lOnjai] estis la dua (preskaŭ sendependa) registaro en Hungario depost Aŭstra-hungara interkonsento. Ĝi gvidis la landon nur unu jaron en la jaroj 1871 kaj 1872.
Historio[redakti | redakti fonton]
En 1871 ĉefministro Gyula Andrássy ricevis la postenon ministro pri eksteraj aferoj de Aŭstrio-Hungario, tial Andrássy transdonis pozicion ĉefministro al Menyhért Lónyay. Ĝenerale ne estis granda ŝanĝo inter la ministroj, ja ili estis konataj el la pli frua kabineto. Ili apartenis al partio de Ferenc Deák. Post abdiko de Lónyai (pro parlamentaj atakoj) la sekva ĉefministro estis József Szlávy.
Listo de la membroj[redakti | redakti fonton]
- Menyhért Lónyay – ĉefministro, ankaŭ ministro pri defendo
- Vilmos Tóth – ministro pri enlandaj aferoj
- Károly Kerkapoly – ministro pri financo
- István Bittó – ministro pri justico (en la lastaj monatoj Tivadar Pauler)
- Béla Wenckheim – ministro pri reĝaj aferoj
- Tivadar Pauler – ministro pri religio kaj eduko (en la lastaj monatoj Ágoston Trefort)
- József Szlávy – ministro pri agrikulturo, industrio kaj komerco
- Lajos Tisza – ministro pri transporto kaj laboro
- Petar Pejačević senpostena ministro pri Kroatio-Slavonio-Dalmatio