Kabineto Münnich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kabineto Münnich
registaro de Hungario
Jurisdikcio Hungario
Lando Hungario
Dum 28-a de januaro 1958 - 13-a de septembro 1961
Antaŭulo Revolucia Laborista-Kamparana Kabineto
Sekvanto Dua Kabineto Kádár
vdr

Kabineto Münnich estis la dua registaro dum la erao Kádár en Hungario. Tiu kabineto gvidis la landon inter 1958 kaj 1961 preskaŭ 3 jarojn. Notu bone, ke la partiestro estis samtempe János Kádár, do li havis la plenan potencon!

Ferenc Münnich

Historio[redakti | redakti fonton]

En la frua 1958 firmiĝis potenco de János Kádár, tial li transdonis gvidadon de la ministroj al Ferenc Münnich, tamen li tenis postenon en la nova kabineto. En la frua 1958 la kabineto permesis funkcii la privatan sektoron tiel, ke la privatulo povas havi ne pli, ol 3 dungitojn. Dum periodo de Kabineto Münnich daŭre okazis mortpunoj por la revoluciuloj. Jam en somero de 1958 okazis mortkondamno de Imre Nagy (politikisto) spite la tutmondan proteston. Tamen la socialistaj landoj firme apogis la tiutempan hungaran politikon. Fine Kádár en 1961 reprenis la gvidadon de ministroj kaj li kreis Duan Kabineton Kádár.

Listo de membroj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.