Kabineto Németh
Kabineto Németh | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Kabineto Németh | ||
Dum | 24-a de novembro 1988 - 23-a de majo 1990 | |
Antaŭulo | Kabineto Grósz | |
Sekvanto | Kabineto Antall | |
Kabineto Németh [nEmet] estis la oka registaro post la Hungara revolucio de 1956, samtempe la lasta kabineto de la socialismo. Tiu kabineto gvidis la landon Hungario en la jaroj 1988 kaj 1990 pli ol jaron.
Historio
[redakti | redakti fonton]La Kabineto Grósz ne povis solvi la ekonomiajn kaj politikajn problemojn. Miklós Németh ricevis la lastan ŝancon daŭrigi la socialismon. Lia kabineto tamen estis transiro al demokratio. Ekde 1989 novaj leĝoj kreiĝis pri strikoj, politikaj kaj ekleziaj rajtoj, ktp, eĉ oni deklaris hungaran respublikon (anstataŭ hungara popolrespubliko). Okazis traktadoj en rondotabulo, kie partoprenis ankaŭ jam nove aperantaj partioj. Tie la partoprenantoj decidis pri la paca trapaso laŭ demokrata baloto. Permesiĝis reentombiĝa ceremonio de Imre Nagy (politikisto), permesiĝis ankaŭ memora marŝo pri Hungara revolucio de 1956, kio iĝis anstataŭ kontraŭrevolucio jam revolucio. En la sekva monato mortis János Kádár. En 1990 Németh permesis iri la orientgermanajn turistojn al Aŭstrio, tio estis komenco de malkonstruo de Berlina muro, krome okazis konsento pri retiriĝo de Ruĝa Armeo, fine oni rezignis pri komuna akvoenergia centralo kun Ĉeĥoslovakio. Denove funkciis ambasadorejo en Vatikano. Németh estis la unua, kiu konfesis, ke estas grandega ŝuldo al diversaj landoj. Nemirinde 2 ministroj pri skandaloj rezignis. Fine okazis baloto, kie la socialistoj (pli frue ĉefe komunistoj) jam ne povis krei kabineton, tial ekfunkciis Kabineto Antall.
Listo de membroj
[redakti | redakti fonton]- Miklós Németh – prezidanto de ministera konsilio (komprenu kiel ĉefministro)
- Péter Medgyessy – vicĉefministro
- Imre Pozsgay kaj Rezső Nyers - ŝtatministroj
- István Horváth (ministro) – ministro pri enlandaj aferoj, poste Zoltán Gál
- Péter Várkonyi - ministro pri eksteraj aferoj, poste Gyula Horn
- Miklós Villányi - ministro pri financo, poste László Békesi
- Frigyes Berecz – ministro pri industrio, poste Ferenc Horváth (ministro)
- Tamás Beck – ministro pri komerco
- Jenő Váncsa – ministro pri agrikulturo kaj nutro, poste Csaba Hütter
- Kálmán Kulcsár - ministro pri justico
- Judit Csehák - ministro pri sano kaj socialaj aferoj
- Tibor Czibere – ministro pri eduko, poste Ferenc Glatz
- Ferenc Kárpáti - ministro pri defendo
- László Maróthy - ministro pri medio kaj akvo, poste Miklós Varga (subministro)
- László Somogyi (ministro) – ministro pri konstruo kaj urboevoluo, post jaro la ministerio estis kuntirita
- Lajos Urbán - ministro pri transporto, post jaro la ministerio estis kuntirita
- András Derzsi - ministro pri transporto, telekomunikado, konstruo jam nove fondita kuntirita ministerio
- János Hoós (ministro) - gvidanto de Tutlanda Planada Oficejo, poste Ernő Kemenes
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1] hungare
- hungare kun foto
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
- [2] hungare
- [3] hungare