Saltu al enhavo

Kabjork-duoninsula tropika savano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la ekoregiono.
IBRA-regiono "CYP Kabjorka Duoninsulo".

La kabjork-duoninsula tropika savano estas tersupraĵa ekoregiono el la aŭstralia-tasmania ekoprovinco de la aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Tiu ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono nordaŭstraliaj kaj transflajaj savanoj. Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj de Kvinslando, Aŭstralio.

La ekoregiono kongruas kun la regiono "CYP Kabjorka Duoninsulo" laŭ la Provizora Biogeografia Regiono-klasifiko por Aŭstralio.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]
Aĉe-Rivero je la centro de Kabjorka Duoninsulo

La ekoregiono konstituas la nordan parton de Kabjorka Duoninsulo. Tiu ĉi estas disigata de Novgvineo per Toresa Markolo, kiu havas nur larĝon de 100 kilometroj je sia plej mallarĝa punkto. La kabjork-duoninsula tropika savano inkludas ankaŭ la ofŝorajn insulojn de Toresa Markolo, la plej vastaj el kiuj estas Princes of Wales, Horn, Moa, kaj Badu-Insularo. La duoninsulo estas plejofte malaltreliefa, kun ondantaj ebenaĵoj ampleksantaj tri kvaronojn de la regiono. La plej alta punkto troviĝas en Montaro McIlwraith, atingante nur altitudon de 800 m.

Plejofte dominate de eŭkalipta duonarbaro, la ekoregiono ankaŭ ampleksas pluvarbaron, arbustetaron, herbejojn, malsekejojn kaj mangrovojn. La pluvarbaro gastigas gondvanajn kaj novgvineajn elementojn, same kiel esceptan orkido-diversecon.

La klimato estas forte musona, kun plejmulto de la pluvofalo somere. La nordaj kaj orientaj areoj ricevas pli da pluvo ol la sudo kaj la sudokcidento. La sek-sezona precipitaĵo normale estas asociata kun la enfluo de humidaj pasatoj trans la marbordo. La someroj estas varmegaj kaj humidaj, la maksimumaj temperaturoj atingas 33 al 36 °C en januaro. La pluvokvanto tre varias kune kun la apudeco de la marbordo. En la nordo estas averaĝo de 2 400 mm da jarpluvo, kaj en la sudo 800 mm. Vintre, aŭ en la seka sezono, la juliaj temperaturoj sumiĝas nur je averaĝo de 21 °C norde kaj 5 °C sude.

Granda Barilrifo estas najbara al tiu ekoregiono je ties orienta marbordo, kaj subtenas riĉan diversecon de maraj specioj.

Vegetaĵaro en Nacia Parko Lakefield.

Eŭkaliptaj duonarbaroj enhavas proksimume du trionojn (64 procentoj) de la ekoregiono, dum maltaltaj maldensaj duonarbaroj dominataj de melaleŭkaj specioj okupas ĉirkaŭ 15 procentojn de la regiono, sekvate de herbejoj (6 procentoj), pluvarbaro (5,6 procentoj), kaj arbustetaraj komunumoj (3,3 procentoj) laŭ sinsekvo de abundeco. Estimita 20 procentoj el la pluvarbara nacia areo troviĝas en Kabjorka Duoninsulo, koncentrata je la orienta marbordo. Tiuj arbaroj estas preskaŭ sendifektaj. Vastaj mangrovoj formas striojn laŭlonge de ambaŭ duoninsulaj marbordoj, kaj entenas 36 da mangrovospeciojn. Eucalyptus tetrodonta superregas la plantokomunumojn por 36,3 procentoj de la ekoregiono. Aliaj komunumoj trovataj en tiu ekoregiono inkludas Eucalyptus stockeri/E. tetrodonta duonarbarojn (7,3 procentoj), Eucalyptus clarksoniana, E. novoguinensis duonarbarojn (5,6 procentoj), E. chlorophylla, E. microtheca (5,0 procentoj), kaj E. cullenii, E. crebra (4,0 procentoj). La strukturo de la komunumoj estas tre variebla, kun kanopeaj altoj kiuj varias de 10 m al 32 m depende de la kreskejaj cirkonstancoj. Dissemitaj subkanopeaj arboj kaj arbedoj kutime ĉeestas, kaj la okulfrapa subarbaraĵo estas dominata de diversaj herboj.

Vegetaĵaro en Nacia Parko Rivero Jardine.

La vaskula flaŭro de Kabjorka Insulo ampleksas 3 338 da specioj, kiuj montras la diversaj influoj. Dum Kabjorka Duoninsulo samhavas multajn vastdisvastigintajn plantospeciojn kun la nordaŭstraliaj tropikaj savanoj, ĝi entenas 39 da unikaj vegetaĵarotipoj [1].

La flaŭro estas kombinaĵo de relikvaj gondvanaj specioj, indiĝenaj aŭstraliaj plantoj kiuj estiĝis post la disiĝo de Gondvano kaj la sekiĝado de Aŭstralio, orientalisaj plantoj kiuj alvenis antaŭ 15 milionoj da jaroj kiam Aŭstralio koliziis kun la sundalanda plataĵo, kaj novgvineaj specioj kiuj transiris Toresan Markolon. Pli ol 100 da gondvanaj specioj estas trovataj en Kabjorka duoninsulo, inklude de membroj el la primitivaj angiospermaj familioj anonacoj kaj laŭracoj, same kiel orkidacoj en la genroj Arthochilus, Corybas, kaj Calochilus, kaj membroj de la familioj araŭkariacoj kaj podokarpacoj. Gondvanaj plantoj estas vaste koncentrataj en pluvarbara biotopo, inkluzive de Montaro McIlwraith. Multaj el la entrudiĝaj orientalisaj elementoj ankaŭ estas koncentrataj en pluvarbaro, kiel estas la specioj kiuj freŝdate migris el Novgvineo. Tamen, endemiismo ĉe plantoj ampleksas nur tri genrojn, Jedda (timeleacoj), Normanbya (arekacoj), kaj Wodyetia (arekacoj). Entute, 264 da plantoj estas endemiaj en Kabjorka duoninsulo, kun krome 40 al 100 nepriskribitaj taksonoj kiuj ankoraŭ verŝajne estas endemiaj.

La riĉeco je orkidoj ankaŭ estas dokumentita, kun areoj de plej granda orkidodiverseco plejofte kongruantaj kun pluvarbaraj komunumoj.

Estas 509 da tersupraĵaj vertebruloj en la duoninsulo, inkluzive de kvarono de la aŭstraliaj ranoj, kvarono de ties reptilioj, kaj duono de ties birdoj.

La endanĝerigataj mamuloj inkludas la makulitan dasiuron (Dasyurus maculatus gracilis), kiu estas malprosperinta eble kaŭze de plivastiĝo de la enmetita neotropisa Bufo marinus.

Tutmonde minacataj kaj limigit-areaj birdoj, ĉeestantaj en Kabjorka Duoninsulo, inkludas la nordauŝtralian turnicon (Turnix olivii), Psephotus chrysopterygius (papagedoj), la amindan maluron (Malurus amabilis), kaj la melifagedojn Trichodere cockerelli kaj Meliphaga notata. Du subspecioj de larĝe disvastiĝintaj aŭstraliaj birdoj estas registritaj kiel endanĝerigataj, la kabjork-duoninsula Ninox rufa meesi (strigedoj) kaj la blankventra Neochmia phaeton evangelinae (estrildedoj). La suda kazuaro (Casuarius casuarius) troviĝas tie ĉi en la pluvarbara vivejo; ties arealo etendiĝas al Novgvineo kaj al aliaj regionoj de Aŭstralio. La ekoregiono nuntempe funkcias kiel rifuĝejo por pluraj birdoj kiuj origine estis larĝe kaj grandnombre disvastigataj tra Aŭstralia, kiaj la aŭstralia hematopo (Haematopus longirostris).

Dum ne jam ekzistas sistema duoninsula inventaro de la senvertebruloj, preskaŭ 60 procentoj de ĉiuj aŭstraliaj papilioj (223 da specioj) troviĝas en Kabjorka Insulo, inkluzive de la spektakla Troides priamus pronomus.

Minacoj kaj konservado

[redakti | redakti fonton]

Tiu ekoregiono estas ekde longe agnoskita kiel unu el la plej vastaj kaj plej gravaj aŭstraliaj sovaĝejaj areoj. Malmulte da senarbarigo estas okazinta : 99 procentoj da restaĵa vegetaĵaro ankoraŭ konserviĝis.n (Accad et al. 2001). Proksimume 10 procentoj de la duoninsulo troviĝas en protektataj areoj inkluzive de nombro da vastaj naciaj parkoj : Lakefield (5 370 km2), Mungkan Kandju (4 570 km2), kaj Rivero Jardine (2 530 km2).

Fajroreĝimoj asociataj kun paŝtadomastrumado kaj invadaj specioj estas maltrankviligaj. La nordaj tropikaj savanoj estas submetitaj al konsiderinda degrado tra la lastaj 50 jaroj kiel rezulto de vasta brutaro-bredado.

Enmetitaj specioj konstituas gravan problemon, inkludante invadajn herbojn, aprojn, kaj substrukturan disvolviĝon kian la proponitan gasodukton kaj baŭksitminadon same kiel iompostiomajn decidojn estas minacoj por la naturaj valoroj de Kabjorka Duoninsulo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Mapo 1:1 000 000 en : Mackey, B.G., H. Nix, and P. Hitchcock. 2001 : The Natural Heritage Significance of Cape York Peninsula. Prepared for the Queensland government by ANUTECH Pty. Ltd.Mackey et al.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]


Aŭstralaziaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
AA0701 Arnhemlanda tropika savano  Aŭstralio (Norda Teritorio)
AA0702 Brigalova tropika savano  Aŭstralio
AA0703 Kabjork-duoninsula tropika savano  Aŭstralio (Kvinslando)
AA0704 Karpentaria tropika savano  Aŭstralio
AA0705 Altaĵa savano de Einasleigh  Aŭstralio (Kvinslando)
AA0706 Kimberlia tropika savano  Aŭstralio

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]