Kablanda kuleranaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kablanda kuleranaso
Kablanda kuleranaso en Sudafriko, masklo
Kablanda kuleranaso en Sudafriko, masklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. smithii
Anas smithii
(Hartert, 1891)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kablanda kuleranaso Anas smithii iam konata kiel Kablanda anaso estas birdospecio de la grupo de la plaŭdanasoj de la genro Anas. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj en Sudafriko, kaj nekomuna pli norde en Namibio, Bocvano, Zimbabvo, suda Angolo, Lesoto, Mozambiko kaj Zambio[1].

Tiu 51–53 cm longa anaso estas nemigranta, sed entreprenas kelkajn lokajn sezonajn movojn. Ĝi estas gregema for de la reprodukta sezono, kaj povas tiam formi grandajn arojn.

Inoj.

Tiu specio havas grandan spatelforman bekon. Plenkreskuloj havas makulece grizbrunan plumaron kaj senkolore oranĝecajn krurojn. Kiel ĉe multaj sudhemisferaj anasoj, ankaŭ ĉe tiu ĉi specio ambaŭ seksoj ŝajnas similaj, sed la masklo havas pli palan kapon ol la ino, palbluan flugilon separate el la verda speguleto de blanka bordo, kaj flavecajn okulojn. La ina flugilo estas griza.

La Kablanda kuleranaso povas esti konfuzata nur kun vaganta ino de Kuleranaso, sed ĝi estas multe pli malhela kaj pli fortika ol tiu specio.

Ĝi estas birdo de malfermaj humidejoj, kiaj humidaj herbejojmarĉoj kun kelka flosanta vegetaĵaro, kaj manĝas per plaŭdado plantomanĝon, ofte per bekoskuado el flanko al flanko por pluki manĝerojn el akvo. Tiu birdo manĝas ankaŭ moluskojn kaj insektojn dum la reprodukta sezono. La nesto estas neprofunda depresio surgrunda, kovrata el planta materialo kaj lanugo, kaj kutime ĉe akvo.

Tiu estas silentema specio. La masklo havas alvokon kaŭik, dum la ino havas anaseca kvakadon.

La latina specifa nomo omaĝas la zoologon Andrew Smith.

La statuso de la Kablanda kuleranaso estas Malplej Zorgiga[2].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "IUCN"
  2. "IUCN"

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN (2009) BirdLife International IUCNlink 141514, Anas smithii. Konsultita la 8an de januaro 2009.
  • Madge & Burn, Wildfowl ISBN 0-7470-2201-1
  • Sinclair, Ian, Hockey, Phil, kaj Tarboton, Warwick SASOL Birds of Southern Africa (Struik 2002) ISBN 1-86872-721-1