Kablanda rokturdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kablanda rokturdo
Masklo de Kablanda rokturdo ĉe Kvazulu-Natalo, Sudafriko
Masklo de Kablanda rokturdo ĉe Kvazulu-Natalo, Sudafriko
Ino
Ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Monticola
Specio: M. rupestris
Monticola rupestris
(Vieillot, 1818)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kablanda rokturdo Monticola rupestrisestas kantobirdo de la familio de Muŝkaptuledoj, iam lokitaj en la Turdedoj kune kun la aliaj Rokturdoj. Tiu rokturdo reproduktiĝas en orienta kaj suda Sudafriko. Ĝi estas komuna endemia loĝanto, nemigranta krom sezonaj altitudaj movetoj en kelkaj areoj.

Tiu specio reproduktiĝas en montaj rokareoj kun disa vegetaĵaro. La ino demetas 2-3 ovojn en tasforma nesto en roka kavaĵo aŭ kornico. Ili manĝas ampleksan gamon de insektoj kaj aliaj etaj animaloj kaj kelkaj beroj.

Tiu estas granda fortika rokturdo 19-21 cm longa. La somera masklo havas grizecbluan kapon, tre oranĝajn subajn partojn kaj eksterajn vostoplumojn kaj brunajn flugilojn kaj dorson. Kiel diferencilo antaŭ aliaj samgenranoj, tiu masklo havas ne tiom malhelajn flugilojn kaj oranĝecajn ŝultrojn.

La ino estas ĝenerale bruna, sed kun tre forta ruĝeca nuanco en subaj partoj, malkiel multaj aliaj samgenranoj. La eksteraj vostoplumoj estas ruĝecaj kiel tiuj de la masklo. Nematuruloj estas kiel inoj, sed supraj partoj havas sablokolorajn punktojn kaj la subaj partoj montras nigran skvamecon.

La masklo de Kablanda rokturdo havas fajfan kanton cii-cii-cii t-ĉii-ĉuiiuu, kaj eventuale imitadon de aliaj birdoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]