Kadavra rigideco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kadavra rigidecorigor mortis (latine) estas simptomo de la morto, kion kaŭzas la kemia ŝanĝo en la muskoloj kaj kio kondukas al rigidiĝo de la kadavro kaj la movo de la korpopartoj estas tiel malfaciligita. En milda temperaturo, la fenomenon priskribas la Nysten-regulo. Laŭ tiu regulo, la korpo rigidiĝas dum 24 horoj, unuafoje la makzela artiko, poste la trunko kaj la kruroj, piedoj. Post 48 horoj, la rigidiĝo ek-ĉesas kaj tute ĉesas post 72 horoj. La procezo dependas de la temperaturo de la medio, ĝenerale de 4 horoj ĉe homoj.

La kemia kaŭzo de la kadavra rigideco estas la hidrolizo de la adenozina trifosfato (ATP) en la muskola histo.

Kadavra rigideco havas specifan rolon en la viando-industrio, kie ĝi determinas tempopunkton de la viando-frostigo. En la viando-industrio estas konata tiu fenomeno, se oni malvarmigas la viandon de la buĉita besto sub 15 °C, la muskoloj kuntiriĝas je triono pro la kadavra rigideco kaj samtempe la vinado perdas grandan parton de la akvo-enhavo kaj kune kun plimulto de la vitamin-, protein-, kaj mineral-enhavo. Pro tio, en la viando-industrio húsokat oni traktas la viandojn per alterna kurento, kio forkonsumas la ATP-rezervon kaj tiel tute mal-rigidigas ilin, malhelpante la fenomenon.