Kadavromanĝanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kadavromanĝonekrofagio estas karnovora manĝokutimo en kiu predanto manĝas kadavraĵon aŭ pli precize bestokadavraĵon (se temas pri bestoj) kiuj ne estis mortigitaj de la predanto mem aŭ de aliaj ekzempleroj de ĝis specio. Kadavromanĝantoj ludas gravan rolon en diversaj ekosistemoj per kontribuo al putrado de restaĵoj de mortintaj animaloj. Saprotrofoj kompletigas tiun procezon, per konsumo de la restaĵoj lasitaj de la kadavromanĝantoj.

Tre konataj kadavromanĝantoj inkludas vulturojn, skarabojn, verdajn muŝojn, vespojn kaj lav-ursojn. Multaj grandaj karnovoruloj kiuj ĉasas regule, kiel hienoj kaj leonoj, kadavromanĝas se estas eblo uzi sian forton kaj grandon por timigi la verajn ĉasintojn.

Animaloj kiuj konsumas fekaĵojn, kiel skaraboj, estas nomitaj koprovoruloj. Animaloj kiuj ĉefe konsumas mortintajn plantojn estas nomitaj detritovoruloj. Manĝo de kadavraĵo el la sama specio estas nomita kanibalismo.

Kiel homa kutimo[redakti | redakti fonton]

Ĉe homoj, nekrofagio estas tabuo en plej parto de socioj. En Korano kalumniistoj estas kondamnitaj kiel tiuj kiuj manĝas viandon de la kalumniito. La membroj de la sekto Aghori de Hinduismo kiuj loĝas en tomboj, laŭ persaj fontoj kaj britaj rakontoj de la 19a jarcento, estis nekrofagoj. Estis eble multaj kazoj kaj cirkonstancoj en historio, ĉefe kaze de milito aŭ katastrofo, kiam nekrofagio estis surviva konduto.

En 2004, Dennis Bramble kaj Daniel Lieberman proponis, ke la prahomoj estis kadavromanĝantoj kiuj uzis ŝtonajn ilojn por kolekti viandon el kadavraĵoj kaj malfermitaj ostoj. Ili proponis ke homoj specialiĝis en longdistanca kuro por konkurenci kun aliaj kadavromanĝantoj serĉi kadavraĵojn. Oni sugestis, ke tia adaptato certigis la manĝoresursojn kiuj ebligis la pligrandigon de la cerbo.

La manĝo de homa viando, praktiko konata kiel antropofagio (kaj konata pli komune kiel kanibalismo), estas ekstreme tabua en preskaŭ ĉiu kulturo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Merriam-Webster's Dictionary
  • Smith TM, Smith RL (2006) Elements of Ecology. Sixth edition. Benjamin Cummings, San Francisco, CA.
  • Chase, et al. The Scavenger Handbook. Bramblewood Press, Santa Barbara, CA.
Divido de organismoj laŭ deveno de ilia nutraĵo

karnovorantoj (karno)   •   herbovorantoj (herbo)   •   ĉiovorantoj (ĉiomanĝanto)   •   insektovorantoj (insekto)   •   malkomponantovorantoj (malkomponiĝanta materialo)   •   foliovorantoj (folioj)   •   fruktovorantoj (fruktoj)   •   semovorantoj (semoj)   •   lokovorantoj (loka nutraĵo)   •   nektarovorantoj (nektaro)   •   fiŝovorantoj (fiŝoj)   •   sangovorantoj (sango)   •   kadavrovorantoj (bestkadavraĵoj)