Kaddalor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaddalor
urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 607001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 173 676  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 11° 45′ N, 79° 45′ O (mapo)11.7579.75Koordinatoj: 11° 45′ N, 79° 45′ O (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Kaddalor (Tamilnado)
Kaddalor (Tamilnado)
DEC
Kaddalor
Kaddalor
Situo de Kaddalor
Kaddalor (Barato)
Kaddalor (Barato)
DEC
Kaddalor
Kaddalor
Situo de Kaddalor

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cuddalore [+]
vdr

Kaddalor (tamile கடலூர், Pri tiu ĉi sono aŭdu) estas marhavena urbego en la samnoma distrikto Kuddalor (kie ĝi estas ties ĉefsidejo), en subŝtato Tamilnado, en sudorienta Barato. La loknomo signifas tamile: "kunfluejo".

Kirko en Kaddalor

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kaddalor situas sur la Koromandela Marbordo ĉe enfluejo de rivero. Neyveli troviĝas 34, Tanĝavur 128, Tiruĉirapali 132, subŝtata ĉefurbo Ĉenajo 154, Salem (Barato) 175, Mumbajo 1094, Kolkato 1509, tutlanda ĉefurbo Delhio 1895 kilometrojn (aere) [1].

Fiŝkaptista haveno en Kaddalor

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Kaddalor havis 173 636. La averaĝa legopovo de la grandurbo estis 78.92%.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kaddalor jam estis grava havenurbo en la antikvaj tempoj. En la malfrua 17-a jarcento la britoj akiris la havenon kaj konstruis fortikaĵon. En la sekva jarcento la francoj dufoje prenis la fortikaĵon, fine la britoj reakiris ĝin. La municipo estis establita en 1866, poste levita al pli altaj gradoj en 1991 kaj 2008. En 2004 cunamo kaŭzis ĥaoson en la haveno kaj strandoj. Almenaŭ 572 homoj perdis la vivon.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Estante marborda urbo, historie la ĉefa industrio de Kaddalor estis fiŝkaptado, baldaŭe graviĝis la ŝipkomerco. Nun la ŝipkomerco moviĝis al aliaj centroj. Kaddalor ankaŭ gastigas la pezan kemiaĵon, ŝipkonstruadon, farmakologiajn kaj energiajn industriojn.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Kaddalor altlernejoj, kolegioj kaj institutoj signifas la altan edukon.

Religio[redakti | redakti fonton]

En 2011 en Kaddalor vivis 89.12% hinduoj, 6.09% islamanoj, 3.98% kristanoj.

Templo en Kaddalor

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kaddalor havas stacidomon, tamen la vojoj havas pli gravan lokon. En la urbo aŭtobusoj kaj privataj busetoj liveras la pasaĝerojn. La plej proksima flughaveno funkcias ĉe Pondiĉeri, dum la plej proksima eksterlanda flughaveno en Ĉenajo. La haveno estas malgrava.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Kaddalor situas en savanoklimato kun musono laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas averaĝe po 1391 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter aŭgusto-decembro pli ofte. La temperaturo varias averaĝe inter 24-32 °C.

Hospitalo en Kaddalor

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Kaddalor naskiĝis Dandapani Jayakanthan.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans