Kadrigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Kadrigo (angle : framing) aŭ mensokadro estas termino kiu rilatas al konvikotekniko en komunikado, ŝatata por prezenti temon subjektive per uzado de lingvo, kiu elvokas iujn pozitivajn aŭ negativajn asociojn. La tekniko konsistas en la elekto de vortoj kaj bildoj tiele ke nombro de aspektoj de la priskribita objekto implicite estas reliefigata. Tiuj elstarigitaj aspektoj helpas propagi certan opinion pri tio priskribita. En politiko, kadrigo per ĵurnalismo kaj reklamo estas konscie (kaj nekonscie) uzata.

Tiuj kiuj uzas kadrigon provas influi la manieron en kiu aliaj vidas realaĵon pere de vortoj, bildoj kaj sentoj kiujn ili elvokas. La kadrigo fariĝas okulvitroj, per kiuj oni vidas iujn informojn kaj aliajn ne[1]. Ekzemplo de kadrigo rilate al klimata ŝanĝo estas ekzemple ke amaskomunikiloj tendencas kadrigi homojn kiel viktimoj kiuj restas senhelpaj kaj senvoĉaj anstataŭ imontri ilian reziston kaj esperigajn perspektivojn[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nederlanda) Jaap de Jong, "Waarom maken politici graag gebruik van 'framing’?"(Kial politikistoj ŝatas uzi enkadriĝojn?), en : Boogaard & Jansen (eld.), Alles wat je altijd al had willen weten over taal (ĉio, kion vi ĉiam volis scii pri lingvo), De taalcanon, Meulenhoff 2012.
  2. (angla) Webinar, covering climate change solutions, Climate Central, la 19-an de septembro 2019, alirite la 26)an de septembro 2019.