Caen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kaeno)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Caen (stacidomo) kaj Caen la Mer.
Caen
komunumo
Sonorilejoj de malnova urbo Caen
Sonorilejoj de malnova urbo Caen
Sonorilejoj de malnova urbo Caen
komunumo en Francio • urbego

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Normandio
Departemento Kalvadoso
Arondismento arondismento Caen
Kantono centro de 5 kantonoj, simple nomataĵ Caen-1 ĝis Caen-5
INSEE kodo 14118 [+]
Poŝtkodo 14000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 108 200  (2021) [+]
Loĝdenso 4 210 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 11′ N, 0° 22′ U (mapo)49.181388888889-0.36361111111111Koordinatoj: 49° 11′ N, 0° 22′ U (mapo) [+]
Alto 8 m [+]
Areo 25,7 km² (2 570 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 h (+2 h somere)
Caen (Calvados)
Caen (Calvados)
DEC
Caen
Caen
Situo de Caen en Calvados
Caen (Francio)
Caen (Francio)
DEC
Caen
Caen
Situo de Caen en Francio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Caen [+]
vdr

Caen [ˈkɑ̃], en Esperanto Kaeno[1], historie ankaŭ kelte *Catumagos, latine Kadomum kaj normande Kaen, estas grava urbo kaj komunumo en la nordokcidenta parto de Francio. Ĝi situas en la departemento Kalvadoso, estante ties administra centro (prefektejo), kaj en la historia kaj nuna administra regiono Normandio. Krome ankaŭ ĝis 2016 ĝi estis la historia centro de la antaŭa regiono Malsupra Normandio kaj estas la prefektejo de la departemento Calvados. La riverego Orne trafluas la urbon.

Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 108 200 loĝantoj sur areo de 25,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 210 loĝantoj/km². Administre la komunumo krome estas la centro de la samnoma arondismento Caen kaj kaj ankaŭ de 5 kantonoj de Francio, simple nomataĵ Caen-1 ĝis Caen-5. La teritorio havas komunan limon kun Bretteville-sur-Odon, Carpiquet, Cormelles-le-Royal, Épron, Fleury-sur-Orne, Hérouville-Saint-Clair, Ifs, Louvigny, Mondeville, Saint-Contest, Saint-Germain-la-Blanche-Herbe kaj Venoix.

La urbanoj en la franca nomiĝas caennais, prononco [kanE]. Tra Caen fluas la riverego Orne.

La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Per la nomo batalo de Caen oni konas la batalojn okazintajn dum la Dua Mondmilito inter fortoj de Aliancanoj kaj la germana armeo post la elŝipiĝo en Normandio la 6-an de junio 1944 por la kontrolo de Caen, kiuj konkludis kun la venko de Aliancanoj. Tiu urbo estis grava komunikcentro, nepre havebla por posta avanco al Parizo. La dekomenca plano de Aliancanoj celis la konkeron de Caen la saman tagon de la elŝipiĝo, nome la 6-an de junio nokte. Tamen, necesos finfine ses semajnoj kaj kvar sinsekvaj ofensivoj por la definitiva konkero. La trupoj de Aliancanoj estis kanadaj kaj britaj estre de Bernard Montgomery. La germanaj trupoj inkludis lastajn rekrutojn de junuloj, maljunuloj kaj baltajn kontraŭsovetojn; la estro estis Erwin Rommel. Ambaŭ flankoj perdis po ĉirkaŭ 50 000 homojn inter mortintoj, vunditoj, kaptitoj kaj malaperintoj. La urbo rezultis ege detruita.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Caen enhavas multajn gravajn historiajn monumentojn. La plej gravaj estis konstruitaj sub la regno de Vilhelmo la Konkerinto dum la 11-a jarcento (du abatejoj kaj la kastelo). Estas ankaŭ dekoj da preĝejoj. Ĝia Memoriga muzeo allogas multe da vizitantoj.

La ĉefaj historiaj monumentoj estas :

La regiono de Caen havas tradiciajn gastronomiaĵojn : tripoj, teurgoule (deserto kun lakto, rizo kaj cinamo), brasillé (speco de sukera pano), ktp.

Oni povas ankaŭ vidi kurojn de ĉevaloj.

Modernaj konstruaĵoj estas la Sinagogo de Caen kaj la Comédie de Caen.

Kvartaloj de Caen[redakti | redakti fonton]

Kvartaloj de Caen
  • Bas Venoix - Prairie
  • Beaulieu - La Maladrerie - Saint-Paul
  • Calvaire Saint-Pierre
  • Centre Ancien (Gardin-Conquérant)
  • Le Chemin Vert
  • La Folie-Couvrechef (Campus II – Folie Centre – Hameau Folie - ZI Mont Coco)
  • La Grâce de Dieu (Armand Marie)
  • La Guérinière
  • La Haie Vigné
  • Hastings
  • La Verte Vallée (Saint-Gabriel - Vallée des Jardins)
  • Le Port (Avenue de Tourville - Gare - Presqu'île)
  • La Pierre Heuzé (Lébisey - Plateau Nord)
  • Sainte-Thérèse - Demi-Lune (Claude Decaen – Demi-Lune - Guynemer)
  • Saint-Jean
  • Saint-Jean-Eudes - Saint-Gilles (Abbaye aux Dames – Calmette - CHR - Rue Basse)
  • Saint-Ouen (Bon Sauveur - Caponière)
  • Université (Saint-Julien)
  • Vaucelles (Saint-Michel - Rue de Branville)
  • Venoix (Fontaine Venoise)

Transportoj[redakti | redakti fonton]

Stacidomo.

Trajnoj "SNCF"[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Caen (stacidomo).

Tramoj "Twisto"[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tramtransporto en Caen.

Busoj "Twisto"[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Twisto.

Aŭtobusoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bus Verts du Calvados.

Aviadiloj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Flughaveno Caen - Carpiquet.

Lernado[redakti | redakti fonton]

Universitato de Caen

En la Universitato de Caen studas ĉirkaŭ 25 000 studantoj. La universitato estas unu el la plej malnovaj en Francio, ĉar fondis ĝin la reĝo de Anglio Henriko la 6-a, en la jaro 1432.

La urbo gastigas École de management de Normandie-kampuson.

Scienca esplorado[redakti | redakti fonton]

En Caen estas pluraj centroj por sciencaj esploradoj :

  • GANIL (Granda Nacia Akcelilo por Pezaj Jonoj)
  • CYCERON (Centro por cerbaj bildoj kaj de esplorado pri neŭroscienco)

Servoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Estas gastiganto de Pasporta Servo en la urbo.

Vidu iujn aktualajn numerojn de la revuo Normanda Esperanto-Bulteno ekde januaro 2022 en la jena listo.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]