Kafofabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne rostita kafo (Coffea arabica)
Rostita kafo
Produktoregionoj: r = Coffea robusta,
m = miksita produkto, a = Coffea arabica

La kafofabo (arabe: قهوة qahwa "kafo" kaj arab.: بن bunn "bero") estas la semo de kafarbo, per kiu la trinkebla kafo estas kreita, post rostado kaj pulvorigado. Botanike, ĝi estas unu el la du semoj (sed foje estas nur unu), kiuj troviĝas ene de la frukto, kiu ne estas bero sed pli precize nomata drupo. La termino "fabo" estas uzata pro la formo de tiu semo. La drupoj estas ruĝaj, kiel ĉerizformaj (foje nomitaj kafoĉerizoj) kun plejofte du grajnoj. Ĉi tiuj semoj estas la realaj "kafofaboj". Ili kuŝas kun siaj platigitaj flankoj alfrontantaj unu la alian kaj havas laŭlongan sulkon. Ĉi tiuj kernoj estas la semoj de la kafarbo kaj konsistas plejparte en nutra substanco, enhavanta kafeinon en kvantoj da proksimume 0,8 ĝis 3,5%.

Kafarbo apartenas al la genro kofeo de la familio de rubiacoj.

Varioj[redakti | redakti fonton]

Estas kvardek malsamaj varioj. Tamen, en la lastaj jardekoj la gamo reduktiĝis ĉefe al la du specioj Arabia (Coffea arabica) kaj Fortika (Coffea canephora, sin. Coffea robusta).

Kun la 60 elcento de monda komerco, la Arabia specio estas la plej grava kafo. Ĝi kreskas ĉefe en altaj ebenaĵoj, ekzemple, en Brazilo, Kenjo kaj Kolombio. La fabo estas verda al blua verda, ovala formo kaj ĉirkaŭ 9 mm longa[1]. Ĝi havas kurban sulkon.

La Fortika specio estas rapide kreskanta, pli profita kaj pli imuna al malsanoj ol la Arabia vario. Ĝi kreskas en areoj ĝis 600 metroj alta, ekzemple en Vjetnamujo. Faboj de ĉi tiu tipo estas brunaj al flavecaj verdaj, pli rondaj kaj pli malgrandaj ol tiuj de la Arabia[2]. La sulko estas rekta. La Fortika estas uzata kiel suplemento speciale por la preparado de espreso, pro tio ke ĝi subtenas surface la formadon de "kremo" kaj alportas plenan "korpon", kun iomete grunda gusto.

La plej multekosta Arabia specio donas iomete pli da acidbazitan kafon kun iom malpli maldolĉan, pli malpezan "kremon", sed kun pli apartaj gustoj (unu ofte priskribita kiel "frukta"). La Fortika, aliflanke, ofte havas iomete malpli da acido (pro malpli rafinita gusto-gradoj, ĝi povas esti rostita dum pli longa tempo, kio reduktas la acidecon) estas pli maldolĉa (kun fajnaj kafoj troviĝas fajna amara noto, kiel kun nigra ĉokolado), donas la pli malhelan kremon kaj pruntedonas al la kafo ĝian "korpon" (iomete pli vasta gusto). Finfine, vid-al-vide la demandoj pri personaj gustoj, prefereble laŭ la regionoj oni miksas per diversaj kvocientoj (Arabia/Fortika); ekzemple, 60:40 (pli ofte en suda Italio), 75:25, 90:10 aŭ 100: 0 (pli ofte en norda Italio), dum 100% (pura Arabia specio) estas ofte perceptita de kompetentuloj kiel ne elstara.

Noto[redakti | redakti fonton]

La termino "kafo" estas komune uzata kun pluraj malsamoj signifoj, kiel sinonimo de kafofabo, aro da faboj aŭ kafotrinkaĵo[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Erdmute Heller. (1992) Arabesken und Talismane (germane), p. 145. ISBN 3-406-34066-0.
  2. Kaffee, Rohkaffee (germane) (2015-04-02).
  3. Laŭ vortaro.net [1]