Kafokantato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bachkantate
miniatur
Schweigt stille, plaudert nicht
BWV: 211
Anlass: Aufführung des Bachschen

Collegium musicum

Entstehungsjahr: 1734?
Entstehungsort: Leipzig
Gattung: Weltliche Kantate
Solo: S T B
Instr: Flöte; Str; Bc
AD: ca. 27 min
Text
Picander

Schweigt stille, plaudert nicht (BWV 211), ankaŭ konata kiel Kaffeekantate (eo: kafokantato), estas profana kantato de Johann Sebastian Bach.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

La verko baziĝas sur poeziaĵo de Picander, kiun tiu ĉi publikigis en 1732. Supozeble la kantato ekestis en 1734, por esti prezentata en la kafejo Zimmermann en Lepsiko. Tiutempe la teksto estus estinta tre populara, ĉar krom Bach almenaŭ du pluaj komponistoj reekprenis ĝin. Tamen nur la interpretado far Bach surmontras kroman finan parton, je kiu ne estas certa, ĉu ĝin verkis Picander aŭ Bach mem.

Temaro[redakti | redakti fonton]

Male al la plej multaj aliaj profanaj kantatoj de Bach ĉi tiu verko ne estas omaĝo al la superaj aŭtoritatoj, sed pentras humure-ironie scenon el al burĝa vivo de la lepsikanoj: sinjoro Schlendrian [eo: malordulo] (baso) provas dekutimigi sian filinon Liesgen (soprano) de la malbona kutimo de la ĉiutaga trinkadon de kafo; nur kiam li donas al ŝi perspektivon pri permeso de geedziĝo, la kaprica filino komencas cedi, tamen kaŝe diskonigas, ke ŝi nur akceptas edzon, kiu al ŝi ankaŭ dum la geedzeco permesas la kafumadon.

Ensemblo[redakti | redakti fonton]

Apartaĵoj[redakti | redakti fonton]

Zimmermannisches Caffee-Hauß (kafejo Zimmermann, dekstre)

La verko por Bach estas nekutima pro tio, ĉar ĝi male al preskaŭ ĉiuj aliaj kantatoj de Bach nek apartenas al la ĝenro de la sakralaj kantatoj nek al la grupo de la omaĝokantatoj por princodomo. Ĝi malkaŝas certan sencon de humuro de la komponisto, kiu scias karikaturi la karakterojn de la agantaj personoj per muzikaj rimedoj. La verŝajne plej konata el la entute 10 movimentoj estas la ario de Liesgen, akompanata de la transversa fluto „Ei! wie schmeckt der Coffee süße“.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]