Tecuo Kagaŭa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kagaŭa Tecuo)
Tecuo Kagaŭa
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1969 (1969-01-01) (55-jaraĝa)
en Awa
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo astronomo
vdr

Tecuo KAGAŬA (japane: 香川 哲男, Kagawa Tetsuo, naskiĝis en 1969) estas japana amatora astronomo.

Li estas ano de la estraro de la Observatorio Gekko. Krom siaj sendependaj malkovroj, li laboras por publikigi la datumojn kolektitajn elde la Observatorio de Nihondaira.

Li malkovris 115 asteroidojn, el kiuj 17 en kunlaboro kun Takeŝi Urata.[1] Li estas konata de IAU sub la nomo de "T. Kagawa".

La asteroido 6665 Kagawa[2] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]