Saltu al enhavo

Kailash Purryag

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kailash Purryag
Persona informo
Kailash Purryag
Naskiĝo 12-an de decembro 1947 (1947-12-12)
en Vacoas-Phoenix
Morto 21-an de junio 2025 (2025-06-21) (77-jaraĝa)
en Portluiso
Religio hinduismo vd
Lingvoj angla • franca vd
Ŝtataneco Maŭricio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Labour Party (en) Traduki (1973–2025) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Kailash Purryag (formale Rajkeswur Purryag, nagarie रज्केस्वुर पुर्र्यग, naskiĝis la 12-an de septembro 1947 en Vacoas-Phoenix) estas maŭricia politikisto. Li estis la kvina ŝtata prezidanto de la respublika insula ŝtato Maŭricio en la Hinda Oceano, kaj oficis kiel ŝtatestro ekde julio 2012 ĝis junio 2015, kiam sukcedis lin la kolegino Ameenah Gurib-Fakim. Kiel sia antaŭulo en la prezidanta funkcio, Anerood Jugnauth, Kailash Purryag apartenas al la plimulto de insulanoj, kiuj etne devenas el Barato.

De la 22-a de decembro 1997 kaj la 17-a de septembro 2000 li kiel posteulo de Prem Nababsing estis vica ĉefministro de Maŭricio. De la 12-a de julio 2005 ĝis la 20-a de julio 2012 li kiel posteulo de Prem Ramnah estis parolisto de la Nacia Asembleo de Maŭricio, la ŝtata parlamento. Jam ekde la jaro 1976 li estas membro de la Nacia Asembleo. Li membras en la Laborista Partio de la lando. Kailash Purryag estas edziĝinta, havas filinon kaj du genepojn.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]