Kaingangoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaingangoj
Indiĝenaj popoloj
Suma populacio
28000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
kainganga lingvoĴeaj lingvoj
Religio



vdr
Azelene Kaingang

La kaingangoj (portugale caingangues, kainguangs, kaingangkanhgág ankaŭ nomataj guainás, coroadosbugres, kanhgág en la kainganga lingvo) estas la indiĝena etna grupo vivantaj dise en la kvar sudaj brazilaj subŝtatoj San-Paŭlo, Paranao, Sankta Katarino kaj Suda Rio-Grando. Historie ili ofte konsideriĝis esti unu etno kune kun la ŝoklengoj, kvankam nun la du grupiĝoj estas konsiderataj apartaj grupoj. La kaingangoj estis la originala unuaj loĝantoj de la provinco Misiones en Argentino. Iliaj lingvo kaj kulturo estas tre malsamaj kompare al la najbaraj gvaranioj.

Foje oni deklaris ke la kaingangoj malofte vivis longe en unu loko kaŭzante Ilin movi multon, sed iuj fontoj, kiel ekzemple Juracilda da Veiga Da Veiga[1] kaj etnografiaj registroj (José Tomás Francisco do Nascimento 1886, Telemaco Borba 1908 ktp.), indikis ke la kaingangoj fakte kulture havas tre proksiman rilaton al la lando kie ili naskiĝis kaj kie iliaj prapatroj estis entombigitaj.

La kaingangoj praktikas grupan geedzecon kiel akceptebla formo de geedzeco (kaj eĉ inter ili ĝi ne estas hegemonia formo de geedzeco).

La kainganga lingvo estas membro de la ĵeaj lingvoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Juracilda da Veiga, "Kaingang", en: William M. Clements, The Greenwood Encyclopedia of World Folklore and Folklife, volumo 4: North and South America, Westport/Londono: eldonejo Greenwood Press, paĝoj 193–199