Kaiserstuhl (Badeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aera foto de Vogtsburg

La Kaiserstuhl (prononco [KAJzaŝtu:l], laŭ sistemo IFA ˈkaɪzɐʃtuːl, laŭvorte "seĝo de la imperiestro") estas malgranda vulkana grupo de montetoj el plejmulte vulkana origino en la supera valo de la Rejno en sudokcidenta Germanio, nordokcidente de Frajburgo. Ĝi situas oriente de la rivero Rejno, kiu tie rekte fluas norden, kaj okcidente de la Nigra Arbaro. La grupo de montetoj kovras areon, kiu de nordo al sudo ampleksas 15 kilometrojn, de okcidenta al oriento 13 kilometrojn. La plej alta monteto estas la Totenkopf (skeletkapo) kun alto de 557 metroj. La Kaiserstuhl areo estas unu el la plej varmaj regionoj de Germanio, kaj la urbo Ihringen havas la plej altan averaĝan temperaturon de Germanio. Tio kaj la bona grundo faris ke ĝi estas bonega regiono por kultivi vitojn. La areo ankaŭ estas hejmo de multaj raraj specioj de plantoj kaj bestoj: la vario de orkideoj en Kaiserstuhl, ekzemple, estas unu el la plej granda en Eŭropo kun pli ol 30 registritaj specioj.

Kaiserstuhl ankaŭ estas distrikto en la vina regiono de Badenio, kaj havas terasformajn vitejojn sur la montetoj.

Koordinatoj: Koordinatoj: 48° 06′ N 7° 40′ O / 48.100 °N, 7.667 °O / 48.100; 7.667 (mapo)

Uboj de la Kaiserstuhl regiono:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]