Ŝi estis deputito ĉe la Parlamento de Estonio, Riigikogu, inter 2011 kaj 2014, poste eŭropa parlamentano ĝis 2018. Ŝi post la naciaj parlamentaj balotoj de marto 2019 sensukcese provis formi registaron, kaj finfine sukcesis en januaro 2021 per koalicio kun la Estonia Centra Partio. Ŝia politiko ekde la fino de 2021 nelaste estas laŭeble forta subteno de Ukrainio - la eta lando finance plej subtenas la registaron de Ukrainio, se kalkuli po homo. La naciaj parlamentaj balotoj de la 5-a de marto 2023 konfirmis la subtenon al la Estonia Centra Partio kaj al Kaja Kallas, per 31,24 procentaĵoj de ĉiuj voĉoj kaj sekve 37 anstataŭ antaŭe 34 membroj en la parlamento de Estonio, kiu sume havas 101 membrojn.