Saltu al enhavo

Kajaaninjoki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kajaaninjoki
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Map
vdr

Kajaaninjoki estas rivero en Kajaani, Kainuu, Finnlando. Ĝi fluas el la lago Nuasjärvi al la lago Oulujärvi. En la rivero estas rapidfluoj. En la rapidfluoj Ämmäkoski kaj Koivukoski estas hidroelektraj centraloj. La entrepreno Kainuun voima oy posedas tie tri tiajn. Ili estas Ämmäkoski, Koivukoski I-II kaj Koivukoski III. La unuaj turbinoj estis konstruitaj en 1997. En 1941 oni pliigis la turbinojn. Koivukoski III pretiĝis en 1995. Ekde tiu jaro Kainuun voima oy posedas la tutan akvoforton de la rivero.

Ruino de kastelo de Kajaani situas sur insulo de la rivero. La insulo nomiĝas Linnansaari. Super la insulo estas ponto. Laŭ Kajaaninjoki oni ĝis la 20-a jarcento irigis gudron. Ankaŭ ŝtipoj flosis en la rivero. Kajaaninjoki estas ankaŭ bona fiŝkaptada rivero. Nuntempe la fiŝoj parte estas enmetitaj. Unu el la trafikaj problemoj de Kajaani estas transiro de Kajaaninjoki. Ekzistas multe transtrafikon, sed estas probleme konstrui pli da pontoj, ĉar la strandoj havas naturan valoron. Ekzistas parkoj en la areo. Ekzistas ankaŭ hotelo proksime.