Kajakado-Kanuado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kajakado-kanuado)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kajakado-Kanuado
Duopa kajako
Duopa kajako
Fakoj
Boatoj: Kajako kaj Kanuo
Kulminaj konkursoj
Olimpia turniro 1936
Sprinta monda ĉampionumo 1938
Slaloma monda ĉampionumo 1949
Internacia federacio
Nomo: Internacia Federacio de Kanuado (ICF)
Fondita: 19-a de januaro 1924
TTT: canoeicf.com
Rilataj paĝoj
Kategorio:Kanuado
Information icon.svg
vdr

Kajakado kaj kanuado estas nomo por aro da akvosportoj en kiu oni pelas boaton per pagajo. Kajako normale estas ferma boato en kiu oni sidas kaj uzas dupadelan pagajon. Kanuo normale estas malferma boato en kiu oni genuas kaj uzas unupadelan pagajon. Kontraŭe al remado, kie boatoj devas havi ingon por la remiloj, oni tenas la pagajon nur per siaj manoj. La sportantoj povas partopreni en konkursoj aŭ praktiki la sporton libertempe por malstreĉi sin. Ekzistas diversaj konkursbranĉoj - ekzemple kvietakvaj kurumoj, sovaĝakvaj kurumoj, sovaĝakva slalomo aŭ kajaka poloo.

La internacia rega federacio estas la Internacia Federacio de Kanuado.

Pri la nomo[redakti | redakti fonton]

En kelkaj lingvoj la vorto kanuado ampleksas kaj kanuadon kaj kajakadon. Ekzemploj estas la germana aŭ la brita angla. En tiuj lingvoj kanuo nomiĝas kanada kanuo kaj kajako estas rigardata kiel variaĵo de kanuo. Kontraste al tio ekzemple en la francausona angla oni distingas kanuadon de kajakadon. Tial la internacia federacio nur enhavas la vorton kanuado. La libro La sporta lingvo en Esperanto nomas la sporton kajakado-kanuado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kajakoj kaj kanuoj originas el nordameriko. Kajakoj devenas de la feloboatoj de la inuitoj kaj kanuoj de la arboŝelaj boatoj de la indianoj.[1] Kiam hispanoj esploris Amerikon en la 15-a kaj 16-a jarcento, ili ankaŭ konatiĝis kun la boatoj de la praloĝantoj, kiuj estis elkavigitaj trunkoj. De ili ankaŭ venas la nomo kanuo.[2] En tiamaj tempoj la nunaj teĥnikoj estis jam konataj. Inuitoj sidis en ferma boato kaj uzis dupadelan pagajn. Nordamerikanaj indianoj genuis en la malferma boato kun unupadela pagajo.[2][3] Angloj en la 16-a kaj 17-a jarcento alportis kajakojn kaj kanuojn al sia patrujo.[2][3] Kiel sporto pagajado disvastiĝis fine de la 19-a jarcento. La skoto John MacGregor veturis multe per kajako inter 1865 kaj 1867. La libro pri tiuj veturoj A Thousand Miles in the Rob Roy Canoe on Rivers and Lakes of Europe instigis kelkajn komenciĝi kun tiu sporto. Li ankoraŭ fondis la unuan kajakoklubon la 25-an de Julio 1866 en Londono. Krome MacGregor aranĝis la unuan registritan konkurson en la jaro 1869. La unua Amerika klubo fondiĝis 1871 Novjorko kiel New York Canoe Club.[4] En la sekvaj jaroj la sporto vaste disvastiĝis en Eŭropo. La internacia federacio fondiĝis la 19-an de januaro en 1924 kiel Internationale Repräsentantenschaft Kanusport (esperante: Internacia reprezentistaro kanuosporto) en Kopenhago, Danujo. Ekde la olimpiaj ludoj de 1936 en Berlino la kvietakvaj kurumoj por viroj estas en la Olimpia programo. En la ludoj de 1948 sekvis konkursoj por virinoj.

Praktikado[redakti | redakti fonton]

Konkursa kajako por kvietakva mallonga konkurso
Ekskurso per kanuo sur rivero

Konkursa[redakti | redakti fonton]

Mallongdistanca kurumo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mallongdistanca kurumo de kajakado-kanuado.

Ĝi estas Olimpia fako ekde 1936. La internaciaj distancoj estas 200 metroj, 500 metroj, 1000 metroj kaj 5000 metroj. Partoprenas kaj kajakistoj kaj kanuistoj en apartaj konkursoj. Kaj kajako kaj kanuo povas esti unu-, du- aŭ kvarpersona. La konkursoj estas flankalflankaj kun maksimume naŭ koridoroj. En la Olimpiaj ludoj ok sportistoj konkursas samtempe. Ekzistas 12 olimpiaj kategorioj.

Slalomo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Slalomo (kajakado-kanuado).

Ĝi unuafoje estis Olimipa fako en 1972. Ekde 1992 ĝi estas ree Olimpia fako. La sportistoj celas kiel eble plej rapide fini proksimume 300 longan sovaĝakvan vojon kaj trapasi ĉiujn de la maksimume 25 pasejon. La pasdirekto dependas de la koloro de la pasejo. Verdajn oni devas pasi kunflue. La ses aŭ ok ruĝajn pasejon oni devas trapasi kontraŭflue. En la Olimpiaj ludoj ekzistas konkursoj por kvar kategorioj por unupersonaj boatoj. Ili estas vira kajakado, virina kajakado, vira kanuado kaj virina kanuado.

Aliaj fakoj[redakti | redakti fonton]

  • Kajaka poloo
  • Sovaĝakva kurumo
  • Maratono
  • Oceana kurumo
  • Drakoboata kurumo
  • Pagajsurfado

Eksursa[redakti | redakti fonton]

Kajakado-Kanuado ankaŭ estas populara libertempa okupo - precipe en somero. Ĝi ebligas al la pagajantoj ĝui la naturon komune aŭ sole. Ĉefe oni ekskursas sur kvietakvaj riveroj kaj lagoj. Sed veturi sur maro aŭ sovaĝakvo kompreneble ankaŭ eblas, se oni estas sufiĉe sperta. Se oni ne posedas boaton, multoloke eblas lui boatojn ĉe klubo aŭ luigisto por pagaji difinitan distancon. Ili ofte ankaŭ ofertas aliajn necesaĵojn kiel savoveŝtojn aŭ kelkfoje retransporto al la komencoloko. Se oni posedas boaton eblas mem aranĝi ekskurson aŭ partopreni en evento kiel ekzemple la Vezero-maratono aŭ la Tour International Danubien.

Pagajo-svingo[redakti | redakti fonton]

Bona svingo de pagajo celas efike uzi sian forton sen troŝarĝi iun korpoparton. Kajako estas pli rapida ol sampersona kanuo. Tio rezultas el la pli longa distanco, laŭ kiu unupadela pagajo moviĝas super la akvo dum en kajako la aliaflanka padelo estas enakve.

En kajako[redakti | redakti fonton]

La ĝustan intermanan distancon por teni la pagajon oni atingas per teni ĝin super la kapo kun orte fleksitaj kubutoj. En la boato oni sidas rekte aŭ eble ĝis 10° antaŭklinite sen apogi sin al la dorsoapogilo. La krurojn oni tenas kune kaj la piedoj apogiĝas ĉe la piedoapogilo. La piedoapogilo estu tiom for, ke la genuoj estas ete fleksitaj. Ili gravas por subteni la torson dum la svingo. La torso kaj kruroj kreas la forton por peli la boaton. La ŝultroj kaj brakoj nur transdonas la forton al la pagajo. Oni turnas la torson ĉe la kokso kaj la suba brako (la flanko kie la padelo estas enakva) estas ne tute malfleksita. La supra mano troviĝas proksimume tiel alte kiel la kapo. La genuon de la flanko kie la padelo estas enavka oni levas antaŭ la tiro. Dumtire oni malfleksas ĝin kaj premas la piedon al la piedoapogilo. La antaŭenigo rezultas el turno de la torso. La tiro finiĝas kiam la suba mano atingas la ventron. Kiam oni elakvigas la padelon, oni levas la kubuton maksimume ĝis la ŝultro. La torso ankoraŭ iom plu turniĝas por komenci la venontan svingon sufiĉe antaŭe. La tiro estas plej efike de la padeloenakviĝo ĝis kiam ĝi atingas la genuon. Tro malfrue elakvigi la padelon malakcelas la boaton. La padelo enakve ankaŭ ne moviĝas paralele al la boato, sed estas pli for de la boato kiam oni elakvigas ĝin. Oftaj eraroj estas malbona korpoteniĝo aŭ tro uzi la brakojn kaj maltro uzi la pli fortajn dorsomuskolojn.

En kanuo[redakti | redakti fonton]

La supra boato tuj antaŭ tiro - la suba fine de tiro. Notinda estas, ke oni plej efike pelas boaton per movo de la korpo ne per flekso de la brakoj

En kanuo sportanto pagajas per unupadela pagajo kutime ĉiam ĉe la sama flanko. Sed eblas ,se necesas, pagaji transflanke. Pagajanto povas aŭ genui aŭ sidi. En konkursoj la sportistoj genuas sur bloko de solidaĵoŝaŭmo. Por movi la boaton en konkreta direkto ekzistas diversaj svingomanieroj. Kiel en kajako la brakoj estas malfleksataj dum la tiro. Komence de la tiro oni apogis sian pezon pli sur la antaŭa kruro kaj movas sian kokson dumtire malantaŭen.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Das Kanu (canoe) Geschichte (germane). Alirita 9-a de Decembro 2019.
  2. 2,0 2,1 2,2 Die Geschichte des Kanusports (germane). Alirita 9-a de Decembro 2019.
  3. 3,0 3,1 Geschichte des Kanusports (germane). Alirita 9-a de Decembro 2019.
  4. History of our sport (angle). Alirita 9-a de Decembro 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]