Kajeroj el la Sudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kajeroj el la Sudo estas esperanta gazeto, aganta kiel bulteno de la Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj, HALE.

La unuaj kunredaktoroj de la bulteno estis Antonio Marco Botella kaj Miguel Fernández, kiuj redaktis la unuajn 29 numerojn, de 1988 ĝis 1996, kiam anstataŭis ilin Jesuo de las Heras Jiménez.

Ĝia enhavo estas ĝenerala, ne nur ligita al la laborista Esperanto-movado. En la lastaj jaroj ĝi fariĝis sufiĉe polemika, ĉar parto de la unuaj membroj de HALE konsideris ke ĝia politika tendenco ne respegulis la ideologion de SAT, malgraŭ la rilato de HALE al tiu organizo. Tiu estis la ĉefa kialo de la krizo de HALE, kiu kondukis al la fondiĝo de nova asocio SAT en Hispanio kaj eksigo de HALE el la rilatado al SAT.

Ĉiuj numeroj de Kajeroj el la Sudo troviĝas enretigitaj en la Gazetoteko Lanti kaj BitArkivo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]