Kakatuo de Baudin
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Zanda baudinii | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
|
CR | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Kakatuo de Baudin (Zanda baudinii), Longbeka kaliptorinko aŭ Kaliptorinko de Baudin estas granda kakatuo endemia de Sudokcidenta Aŭstralio. La epiteto rememorigas la francan esploriston Nicolas Baudin.
Taksonomio kaj nomigo
[redakti | redakti fonton]La Kakatuo de Baudin estis priskribita en 1832 fare de la angla artisto Edward Lear en sia vrko Illustrations of the Family of Psittacidae, or Parrots el specimeno posedita de la natursciencisto Benjamin Leadbeater. Lear uzis la ordinaran nomon "Kakatuo de Baudin" kaj stampis la duvortan nomon Calyptorhynchus baudinii.[1] La ordinara nomo kaj la specia epiteto rememorigas la francan esploriston Nicolas Baudin, kiu estris ekspedicion en Aŭstralion en 1801-1804.[2] La specio estas nun metita en la genrob Zanda kiu estis enkondukita en 1913 fare de la aŭstralidevena ornitologo Gregory Mathews.[3][4]
La Kakatuo de Carnaby (Zanda latirostris) kaj la Kakatuo de Baudin estis iam klasigitaj kiel sama specio.[5] Ordinaraj nomoj estas Nigra kakatuo de Baudin aŭ Longbeka nigra kakatuo.[6]
La du specioj de blankvostaj nigraj kakatuoj de Okcidenta Aŭstralio, nome La kakatuo de Carnaby kaj tiu longbeka kakatuo de Baudin, kun la flavvosta nigra kakatuo Zanda funerea de orienta Aŭstralio estas kunigitaj en la genron Zanda. Antaŭe tiu genro estis konsiderata subgenro de Calyptorhynchus, kun la Kaliptorinko de Banks kaj la Kaliptorinko de Latham formante alian subgenron, Calyptorhynchus, sed pro granda genetika diverĝo inter ambaŭ grupoj, ili estas ĝenerale traktitaj kiel apartaj genroj.[7] La du genroj malsamas laŭ vostokoloro, kapbildo, manĝopetaj alvokoj de junuloj kaj la grado de seksa dimorfismo. Maskloj kaj inoj de Calyptorhynchus sensu stricto diferencas rimarkeble laŭ aspekto, dum tiuj de Zanda havas similan plumaron.[8]
La tri specioj de la genro Zanda estis diverse konsiderataj kiel du, poste kiel ununura specio dum multaj jaroj. En artikolo de 1979, Denis Saunders elstarigis la similecon inter la mallongbeka kaj la suda raso xanthanota de la flavvosta kaj traktis ilin kiel ununuran specion, kun la longbeka kiel aparta specio. Li proponis, ke Okcidenta Aŭstralio estis koloniigita du apartajn okazojn, unufoje de komuna praulo de ĉiuj tri formoj (kiu fariĝis la longbeka nigra kakatuo), kaj poste de tio, kio fariĝis la mallongbeka nigra kakatuo.[9] Tamen, analizo de proteinaj aloenzimoj publikigita en 1984 rivelis, ke la du okcident-aŭstraliaj formoj estas pli proksime parencaj unu al la alia ol al la flavvosta,[10] kaj la konsento de tiam estis trakti ilin kiel tri apartajn speciojn.[11]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La nigra kakatuo de Baudin estas ĉirkaŭ 56 cm longa. Ĝi estas plejparte malhelgriza kun mallarĝa, malpreciza helgriza skvameco, kiu estas produktita per mallarĝaj palgrizaj randoj ĉe la pinto de malhelgrizaj plumoj. Ĝi havas kreston de mallongaj plumoj sur sia kapo, kaj ĝi havas blankecajn plumareojn, kiuj kovras ĝiajn orelareojn. Ĝiaj flankaj vostoplumoj estas blankaj kun nigraj pintoj, kaj la centraj vostoplumoj estas tute nigraj. La irisoj estas malhelbrunaj kaj la kruroj estas brungrizaj. Ĝia beko estas pli longa kaj pli mallarĝa ol tiu de la proksime parenca kaj simila kakatuo de Carnaby.[12]
La plenkreska masklo havas malhelgrizan bekon kaj rozkolorajn okulringojn. La plenkreska ino havas ostokoloran bekon, grizajn okulringojn, kaj ĝiaj orelareoj estas pli palaj ol tiuj de la masklo. Junuloj havas ostokoloran bekon, grizajn okulringojn, kaj havas malpli da blanko en la vostoplumoj.[12]
Unu individuo atingis la aĝon de 47 jaroj antaŭ 1996.[13]
Bildoj
[redakti | redakti fonton]- Ilustraĵo de Herbert Goodchild, 1916–17.
- Masklo de Kakatuo de Baudin side sur branĉo.
- Ino...
- kaj masklo ĉe rivero Margaret, Okcidenta Aŭstralio.
- Foto de viro prenanta neston en granda arbo, Emu, 1903.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lear, Edward. (1831) Illustrations of the Family of Psittacidae, or Parrots. Published by the author.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ (1913) “Additions and corrections to my reference list”, Austral Avian Record 1 (8), p. 187–196 [196].
- ↑ Parrots, cockatoos. IOC World Bird List Version 11.2. International Ornithologists' Union (Julio 2021). Alirita 30a de Julio 2021 .
- ↑ (1974) “Subspeciation in the White-tailed Black Cockatoo, Calyptorhynchus baudinii, in Western Australia”, Wildlife Research 1 (1), p. 55. doi:10.1071/WR9740055. Bibkodo:1974WildR...1...55S.
- ↑ Christidis, Les kaj Walter E. Boles (2008) Systematics and Taxonomy of Australian Birds (ISBN 978-0-643-06511-6)
- ↑ (Junio 2011) “The evolutionary history of cockatoos (Aves: Psittaciformes: Cacatuidae)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 59 (3), p. 615–622. doi:10.1016/j.ympev.2011.03.011. Bibkodo:2011MolPE..59..615W.
- ↑ Christidis, Les. (2008) Systematics and Taxonomy of Australian Birds. Canberra: CSIRO Publishing, p. 150–51. ISBN 978-0-643-06511-6.
- ↑ (1979) “Distribution and taxonomy of the White-tailed and Yellow-tailed Black-Cockatoos Calyptorhynchus spp.”, Emu 79 (4), p. 215–27. doi:10.1071/MU9790215. Bibkodo:1979EmuAO..79..215S.
- ↑ (1984) “Biochemical systematics of the Australian cockatoos (Psittaciformes: Cacatuinae)”, Australian Journal of Zoology 32 (3), p. 363–77. doi:10.1071/ZO9840363.
- ↑ Christidis & Boles 2008, pp. 150–151.
- 1 2 Forshaw (2006). plate 1.
- ↑ (2000) “Longevity records for Psittaciformes in captivity”, International Zoo Yearbook 37, p. 299–316. doi:10.1111/j.1748-1090.2000.tb00735.x.
Cititaj tekstoj
[redakti | redakti fonton]- Forshaw, Joseph M.; William T. Cooper (2002). Australian Parrots (3a eld.). Robina: Alexander Editions. ISBN 978-0-9581212-0-0.
- Flegg, Jim (2002). Birds of Australia: Photographic Field Guide. Sydney: Reed New Holland. ISBN 978-1-876334-78-9.
- Lendon, Alan H. (1973). Australian Parrots in Field and Aviary. Angus & Robertson. ISBN 978-0-207-12424-2.
- Garnett, S. (1993) Threatened and Extinct Birds of Australia. RAOU. National Library, Canberra. ISSN 0812-8014
- Higgins, P.J. (1999). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 4: Parrots to Dollarbird. Melbourne, Victoria: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-553071-1.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Species Factsheet
- Non-lethal deterrent system for Baudin's cockatoo (vulnerable species)
- Western Australian Museum website Cockatoo Care page
- A Runcible Cockatoo, TaxonomyAustralia – An account of the taxonomic difficulties associated with Baudin's black cockatoo
| ||||||||||||||||||



