Kakinada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Larĝa panoramo pri universitato de Kakinada
Entrance Gate of JNTUK.jpg
Larĝa panoramo pri universitato de Kakinada
Kakinada
Satellite kkd.jpg
Administrado
Poŝtkodo 533001 [+]
Demografio
Loĝantaro 384 182  (2011) [+]
Loĝdenso 6 698 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 16° 56′ N, 82° 13′ O (mapo)16.93333333333382.216666666667Koordinatoj: 16° 56′ N, 82° 13′ O (mapo) [+]
Alto 1 m [+]
Areo 57,36 km² (5 736 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Situo de Kakinada
Situo de Kakinada

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Kakinada [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Kakinada, laŭ telugua lingvo కాకినాడ Pri tiu ĉi sono aŭdu (antaŭe nomita Kakinandivada, Coringa, kaj Cocanada) estas planita, universitata kaj marhavena urbego, ankaŭ distrikta ĉefurbo de la samnoma distrikto Kakinada en subŝtato Andra-Pradeŝo, en sudorienta Barato. Ĝi estas la plej granda haveno de la subŝtato.

Vojo en Kakinada

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kakinada situas en alteco 2 metrojn super la marnivelo (tamen areoj kuŝas sub la marnivelo) laŭ Bengala Golfo proksime de enfluanta rivero. Kanalo distranĉas la urbegon. Antaŭe insulo etendiĝas kiel bariero kontraŭ cunamoj kaj ŝtormoj, tamen ankaŭ turista loko. Visakhapatnam troviĝas 139, Hajderabado 403, Mumbajo 403, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 552, Kolkato kaj tutlanda ĉefurbo Delhio po 895 kilometrojn (aere) [1].

Oficejo

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 la populacio de Kakinada estis 384 128 (kun la aglomaraĵo 443 028). En la fruaj 1950-aj jaroj Kakanida atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la frua kolonia periodo la Nederlanda Orienthinda Kompanio havis komercan stacion kun fortikaĵo konatan kiel Jaggernaikpoeram aŭ Jaggernaickpuram al la angloj. La britoj establis uzinon pri ŝipkonstruado en 1759, la loko iĝis ĉefhaveno sur tiu marbordo. Pro ŝtormoj la instalaĵoj estis detruitaj en 1787 (kaŭzante 20,000 mortojn) kaj denove en 1832 kaj 1839, poste la urbo estis rekonstruita laŭ urboplano en pli sendanĝera loko. En 1901 pro ŝlimiĝo ŝipoj jam ne venis, en 1905 la ŝipkonstruado plene ĉesis. En 1942 la japanoj bombardis, 2 ŝipoj neniiĝis.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomio de Kakinada konsistas ĉefe de agrikulturo (kokosoj, rizoj), fiŝkaptado kaj industrioj (naftrafinadoj, teksaĵoj, sukerrafinadoj, artefaritaj sterkoj).

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Kakinada universitato kaj altlernejoj funkcias.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo de Kakinada estas la telugua lingvo.

Religioj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa religio de Kakinada estas la hinduismo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Kakinada troviĝas en savanoklimato laŭ Klimata klasifiko de Köppen Aw/As. Jare pluvas averaĝe po 1117 mm. Inter junio-novembro pli ofte pluvas pro la musonoj. La averaĝa temperaturo varias inter 24-33 °C.

Boatoj en Kakinada

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Kakinada kuras pluraj vojoj, enurbo ĉefe aŭtorikiŝoj trafikas. Por biciklantoj ekzistas planitaj biciklaj vojoj. La fervoja linio atingas la urbegon, estas apartaj stacioj por la urbo respektive al la haveno. Multaj homoj profitis la havenon por migri al diversaj sudorientaziaj landoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans