Kakta pego
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Melanerpes uropygialis (Baird, 1854) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
|
Melanerpes subelegans[1] | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Saguara melanerpo aŭ Kakta pego[2], Melanerpes uropygialis, estas mezgranda pego, tio estas birdo de la familio de Pegedoj kaj unu el la 23 specioj de la genro Melanerpes. Ĝi troviĝas en dezertaj areoj de sudokcidenta Usono kaj okcidenta Meksiko. En Usono, ili loĝas en sudorienta Kalifornio, suda Nevado, Arizono, kaj Nov-Meksiko.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]

La dorso kaj flugiloj de tiu birdo havas makuletojn kaj striojn en nigra-blanka, zebro-simila ŝablono. La kolo, gorĝo, ventro kaj kapo estas grizec-brunflavaj. La masklo havas malgrandan ruĝan makulon sur la supro de la kapo. Inoj kaj junaj birdoj aspektas simile, sed al ambaŭ mankas la ruĝa makulo de la plenkreska masklo. Blankaj flugilmakuloj estas rimarkindaj dumfluge. La malhela vosto havas blankajn striojn sur la centraj vostoplumoj. La birdoj longas inter 20 kaj 25 cm.
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La vivejo de tiu ĉi pego konsistas el malaltaj dezertaj arbustaroj tipaj por la Sonora Dezerto, kaj ankaŭ el sekaj riverfluejoj kaj urbetoj.[3]
Kutimaro kaj ekologio
[redakti | redakti fonton]Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Ili konstruas nestojn en truoj faritaj en saguaro-kaktoj[4] aŭ meskit-arboj. Kavoj elfositaj de tiuj pegoj en saguar-kaktoj (konataj kiel "boto"[5]) estas poste uzataj de diversaj aliaj specioj, kiel la Elfostrigo.[6] Tie ili tipe demetas 3–4 blankajn ovojn, kvankam oni observis ĝis 6[7] aŭ 7[8]. Ili produktas 2–3 idarojn jare. Ambaŭ seksoj kovas kaj nutras la idojn.[7]
Manĝado
[redakti | redakti fonton]Kiel pegedo, ĝi havas dieton konsistantan ĉefe el insektoj, kiujn ĝi akiras borante la ŝelon.[8] Kaktopegoj estas ĉiomanĝantaj; ili manĝas fruktojn, nektaron kaj semojn, sed ankaŭ lacertojn, ovojn, vermojn kaj eĉ idojn de malgrandaj birdoj.[7] Oni scias, eĉ ke ili pendas ĉe homfaritaj nutriloj por kolibroj kaj trinkas la nektaron.[5]
Statuso
[redakti | redakti fonton]La IUCN klasifikas la specion kiel "malplej zorgigan".[9] Ĝi estas endanĝerigita specio en Kalifornio, kie la populacioj grave suferis. La populacioj en Arizono restas fortaj. La efikoj de klimata ŝanĝiĝo povus grave redukti la disponeblan vivejon.[10]
Bildaro
[redakti | redakti fonton]- Ino, Paradizvalo, AZ
- Hermosillo, Sonoro, Meksiko
- Trinkante
- Masklo en manĝigilo por kolibroj, Norda Phoenix, AZ
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. Alirita la 24an de Julio, 2022
- ↑ Ornitologia taksonomio
- ↑ Gila Woodpecker Overview, All About Birds, Cornell Lab of Ornithology (angle). Alirita 2020-12-30 .
- ↑ Elbroch, Mark. (2001) Bird tracks and sign. Stackpole Books. ISBN 0-8117-2696-7. “Cavities in saguaro cactuses in the Southwest are common. Both gilded flickers and Gila woodpeckers make these cavities for nesting, but they often choose different locations on the cactus.”.
- 1 2 Gila Woodpecker Fact Sheet. Alirita 2019-02-22 .
- ↑ Gila Woodpecker. Nature Conservancy. Arkivita el la originalo je 2016-12-15. Alirita 2011-10-28 . “Although they do not use them immediately, waiting first for the sap to harden, Gila Woodpeckers excavate cavities in cacti and trees as nesting sites.”.
- 1 2 3 Gila Woodpecker (angle) (2014-11-13). Alirita 2019-02-22 .
- 1 2 Gila Woodpecker Life History, All About Birds, Cornell Lab of Ornithology (angle). Alirita 2019-02-22 .
- ↑ The IUCN Red List of Threatened Species. Alirita 2019-02-22 .
- ↑ Gila Woodpecker (angle) (2014-08-26). Alirita 2019-02-22 .
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Donald kaj Lilian Stokes: Stokes Field Guide to Birds: Western Region. Little, Brown and Company, Boston 1996, ISBN 0-316-81810-0.
- Hans Winkler, David Christie, David Nurney: Woodpeckers. A Guide to Woodpeckers, Piculets and Wrynecks of the World. Robertsbridge, 1995, ISBN 0395720435.
- Gorman, Gerard. (2014) Woodpeckers of the World: The Complete Guide. A & C Black. ISBN 978-1-4081-4717-7.
- Winkler, Hans. (2015) Developments in Woodpecker Biology. Linz: Biologiezentrum des Oberösterreichischen Landesmuseums. ISBN 978-3-85474-317-0.
- Robbins, C.S., Bruun, B., Zim, H.S.; Birds of North America. New York: Western Publishing Company, Inc. (1966).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- The Nature Conservancy's Species Profile: Gila Woodpecker
- This Woodpecker Will Drill Into Your Skull And Eat Your Brains—If You're a Baby Dove
| ||||||||||||||||||



