Kalazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En biologio, la kalazo[1] estas strukturo en birda ovo, de kiu pendas la flavaĵo. Ankaŭ analoga strukturo en ebena ovolo nomiĝas kalazo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Animala kalazo[redakti | redakti fonton]

Koka ovo, kun videbla kalazo.

Birda ovo enhavas du kalazojn, kiuj estas helicaj histoj, kiuj fiksas la flavaĵon en la mezo de la blankaĵo.

Kiam oni kuiras ovojn, oni kelkfoje forigas la kalazojn.[2]

Kalazoj mankas en reptiliaj ovoj.[3]

Planta kalazo[redakti | redakti fonton]

En la planta ovolo, la kalazo estas la histo, kiu konektas la tegumentojn kaj la placenton. Nutraĵoj fluas tra vaskulaj histoj de la tegumentoj kaj la kalazo en la placenton.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto kalazo devenas de la helena vorto χᾰ́λαζᾰ ĥálazahajlo”.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2020: kalaz/o
  2. Chalaza (angle). Bakepedia (2013-08-11).
  3. Aubret, Fabien; Gaëlle Blanvillain, Philippe J. R. Kok (2015). “Myth busting? Effects of embryo positioning and egg turning on hatching success in the water snake Natrix maura”, Scientific Reports (en) 5, p. 13385. doi:10.1038/srep13385.