Kalcedonia difino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La difino de Kalcedonio (kredkonfeso de Kalcedonio) estas doktrina formulo de la kristana teologio kiu resumas la oficialan doktrinon de la plej grandaj kristanaj eklezioj koncerne la naturon de la persono de Jesuo Kristo. Ĝi estis aranĝita kaj adoptita en la Koncilio de Kalcedonio en 451, la 4-a ekumena koncilio.
La difino de Kalcedonio estas akceptita de la nunaj Katolika Eklezio (latina kaj orienta), de la plimulto de la Protestantaj eklezioj, kaj de la Ortodoksa Eklezio|Bizanca ortodoksa eklezio]], sed ne de la Orientaj ortodoksaj eklezioj.

Signifo[redakti | redakti fonton]

La difino precizigas ke Kristo estas "konfesata en du naturoj" kiuj "konverĝas en unika hipostazo, aŭ persono". La formala difino de la du naturoj en Kristo estis jam reale vaste konfesata kvankam sub diversa lingvaĵo. Cirilo de Aleksandrio, ekzemple, tion praktike konfesis ĝuste per sia insisto pri la unueco de Kristo, kvankam parolante pri unu naturo.

La malkonsento de la Orientaj ortodoksaj eklezioj[redakti | redakti fonton]

La difino de Kalcedonio en konteksto de akraj diskutoj inter, unuflanke la eklezioj de Romo kaj Konstantinopolo, kaj, aliflanke, la orientaj eklezioj rilate la signifon de la enkarniĝo.[1] La okcidentaj eklezioj akceptis tuj la koncilian tekston, dum iuj orientaj eklezioj ĝin rifuzis.
La kalcedonia difino fariĝis ortodoksa doktrino, dum la Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio malkonsentis, konservante la formulon de Cirilo pri unueco de naturo de Kristo kiel enkarniĝo de la Dia Vorto. Tiu Eklezio opiniis ke la Kredo devus aserti ke Kristo estu rekonata "de du naturoj" anstataŭ "en du naturoj". Tiu pozicio estis difinita miafizitismo ĉe la Eklezioj de Romo kaj tiu de Konstantinopolo, dum la pozicio de la Siria Ortodoksa Eklezio de Sirio kaj Armenio estis kondamnita kiel monofizitaj, kvankam tiaj difinoj estis negataj de la malkonsentantoj.
En la lastaj tridekaj jaroj de la 20-a jarcento, tamen, oni konstatis realproksimiĝon de la Eklezioj: la miafizita pozicio estis simple konsiderata kiel alternativa formulo ĉe la Ortodoksa Bartolomeo la 1-a de Konstantinopolo kaj ĉe Johano Paŭlo la 2-a, dum la komunaj precizigoj daŭrigas.

Koncilia difina teksto[redakti | redakti fonton]

“Ĉar, sekvante la sanktajn Patrojn, ni ĉiuj en unika akordo instruas al la homoj koncepti unun kaj la saman Filon, nian Sinjoron Jesuon Kriston, kompleta en la Dieco kaj en la homeco samtempe, aŭtentike Dio kaj aŭtentike homo, estanta komplete ĝuanta je racia animo kaj korpo: samsubstance kun la Patro koncerne diecon kaj ssmtempe samsubstance kun ni rilate lian homecon; kiel ni en ĉiuj aspektoj krom en la peko; rilate la diecon, generita de la Patro antaŭ la tempoj, sed rilate lian homecon generita por ni homoj kaj nia savo de Maria Virga, la alportantino de Dio; unu kaj sama Kristo, Filo, Sinjoro, Unuenaskito, rekonata EN DU NATUROJ, SENKONFANDIĜAJ, SENŜANĜAj, SENDIVIDAJ. SENDISECAJ; la disntingo de la du naturoj nenimaniere estas nuligita per la unuiĝo, sed prefere la karakterizoj de ĉiu naturo estas konservitaj kaj konkuras por formi unu personon kaj substancon, nek dividitajn nek disigitajn en du personoj, sed unu solan kaj saman Filon kaj unuenaskitan Dion la Vorton, Sinjoron Jesuon Kriston; kiel ankaŭ la profetoj ekde la antikvaj tempoj parolis pri li kaj nia Sinjoro Jesuo Kristo mem instruis pri si mem kaj la kredo de la Patroj al ni allasis kiel heredaĵon."[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oni vidu ĉe voĉo Kristologio, la influon de la imperiestro sur la eklezioj, kaj la superangecon de la Episkopo de Romo.
  2. La orogina greka teksto:"Χριστὸν συμφώνως ἅπαντες ἐκδιδάσκομεν, τέλειον τὸν αὐτὸν ἐν θεότητι καὶ τέλειον τὸν αὐτὸν ἐν ἀνθρωπότητι, θεὸν ἀληθῶς καὶ ἄνθρωπον ἀληθῶς τὸν αὐτὸν, ἐκ ψυχῆς λογικῆς καὶ σώματος, ὁμοούσιον τῷ πατρὶ κατὰ τὴν θεότητα, καὶ ὁμοούσιον τὸν αὐτὸν ἡμῖν κατὰ τὴν ἀνθρωπότητα, κατὰ πάντα ὅμοιον ἡμῖν χωρὶς ἁμαρτίας· πρὸ αἰώνων μὲν ἐκ τοῦ πατρὸς γεννηθέντα κατὰ τὴν θεότητα, ἐπ᾽ ἐσχάτων δὲ τῶν ἡμερῶν τὸν αὐτὸν δἰ ἡμᾶς καὶ διὰ τὴν ἡμετέραν σωτηρίαν ἐκ Μαρίας τῆς παρθένου τῆς θεοτόκου κατὰ τὴν ἀνθρωπότητα, ἕνα καὶ τὸν αὐτὸν Χριστόν, υἱόν, κύριον, μονογενῆ, ἐν δύο φύσεσιν, ἀσυγχύτως, ἀτρέπτως, ἀδιαιρέτως, ἀχωρίστως γνωριζόμενον· οὐδαμοῦ τῆς τῶν φύσεων διαφορᾶς ἀνῃρημένης διὰ τὴν ἕνωσιν, σωζομένης δὲ μᾶλλον τῆς ἰδιότητος ἑκατέρας φύσεως καὶ εἰς ἓν πρόσωπον καὶ μίαν ὑπὸστασιν συντρεχούσης, οὐκ εἰς δύο πρόσωπα μεριζόμενον ἢ διαιρούμενον, ἀλλ᾽ ἕνα καὶ τὸν αὐτὸν υἱὸν καὶ μονογενῆ, θεὸν λόγον, κύριον Ἰησοῦν Χριστόν· καθάπερ ἄνωθεν οἱ προφῆται περὶ αὐτοῦ καὶ αὐτὸς ἡμᾶς ὁ κύριος Ιησοῦς Χριστὸς ἐξεπαίδευσε καὶ τὸ τῶν πατέρων ἡμῖν καραδέδωκε σύμβολον. »".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Katolikaj enciklopedioj: