Saltu al enhavo

Kale borroka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bankaŭtomato bruligita en Algorta, Geĉo, en 2005.

La esprimo kale borroka (de la eŭska kale, 'strato', kaj borroka, 'lukto', 'kverelo') estas uzata ofe por aludi al agado de surstrata perforto farita en Eŭskio kaj Navaro fare de aktivuloj kaj simpatiantoj de la etoso de la abertzalea maldekstre, ĉefe junuloj, dum la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj.

Temas pri ĉikanado, lanĉo de objektoj kaj damaĝado al sidejoj de organizoj, vehikloj, ŝtataj funkciuloj, administraciaj instalaĵoj ktp. La hispanaj sekurecfortoj nomis ĝin ankaŭ «terorismo de malalta intenseco».​ Tiukadre, oni konsideris jure ĝiajn partoprenantojn kiel «teroristaj elementoj» kaj tiel ili estis juĝitaj en la tribunaloj.​ Kelkaj el praktikantoj de tia urba gerilo finfine iĝis parto de la terorisma organizo Euskadi Ta Askatasuna (ETA); sed inverse, kiam ETA finigis siajn terorismajn agadojn, ankaŭ la ĉefaj tendencoj de la eŭska naciismo malakceptis la agadon de kale borroka.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]