Kalendula triĥogloso
Ĉe Lion Country Safari, Florido | ||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
| Trichoglossus capistratus | ||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Kalendula triĥogloso aŭ Sumba triĥogloso (Trichoglossus capistratus, laŭ kio ankaŭ Strikapa triĥogloso) estas genro de papagaj birdoj, en la familio Psittaculidae. Ĝi estas endemio de la insuloj Sumbo, Rote, Vetaro kaj Kisar de Indonezio kaj en Timoro. Ĝi estis iam konsiderata subspecio de la Ĉielarka triĥogloso,[1] sed post revizio de 1997,[2] ĝi estis iom post iom traktita kiel aparta specio.[3][4]
Ĝenerale, la kalendula lorio similas paliĝintan ĉielarkan aŭ skarlatbrustan lorion, kun la bluo ĝis la kapo ne tiel forte markita kaj la brusto varianta de oranĝflava ĝis flava.[1] Aldone al la nomiga subspecio el Timoro, ĝi inkluzivas la subspecion fortis ("Eduarda lorio") el Sumbo kaj flavotectus ("Vetara lorio") el Vetaro.[3] Ĝi loĝas ĉe randoj de primara arbaro, sekundara arbaro, maldensarbaro kaj plantejoj je altitudoj sub 500 m sur Timoro, sed almenaŭ ĝis 950 m sur Sumbo.[5] Ĝi restas sufiĉe ofta,[5] sed ĝia relative malgranda distribuo povus kaŭzi estontan zorgon.
Ĝi estas ĝenerale verda papago, kun brilruĝaj beko kaj irisoj, malhela kapo kun bluviola nuanco en krono kaj gorĝo, nigrecaj bridoj kaj okulringoj, flavaj kolumo ĉefe flanke kaj malantaŭe kaj femuroj. La ventro estas malhelverdaj, dum la brusto montras belan brilflavan koloron kun oranĝa nuanco, kio similas al floro kalendulo, kio estas tialo de la ordinara nomo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 Juniper, T., & M. Parr (1998). A Guide to the Parrots of the World. Pica Press. (ISBN 1-873403-40-2)
- ↑ Schodde, R. & I. J. Mason (1997). Zoological Catalogue of Australia, Volume 37, Part 2: Aves (Columbidae to Coraciidae). Australian Biological Resources Study. (ISBN 0-643-06037-5)
- 1 2 Dickinson, E. C. (editor) (2003). The Howard and Moore Complete Checklist of the Birds of the World. 3a eldono. Christopher Helm. (ISBN 0-7136-6536-X)
- ↑ Gill, F., M. Wright, & D. Donsker (2009). IOC World Bird Names. Versio 2.1. Alirita en 20-06-2009
- 1 2 Coates, B. J., & K. D. Bishop (1997). A Guide to the Birds of Wallacea. Dove Publications Pty. Ltd. (ISBN 0-9590257-3-1)
- Forshaw, Joseph M. (2006). Parrots of the World; an Identification Guide. Bildoj de Frank Knight. Princeton University Press. ISBN 0-691-09251-6.
- Collar N (1997) "Family Psittacidae (Parrots)" en Handbook of the Birds of the World Volume 4; Sandgrouse to Cuckoos (eld. del Hoyo J, Elliott A, Sargatal J) Lynx Edicions:Barcelona. (ISBN 84-87334-22-9)
- Arndt, Thomas (2007) Lexicon of Parrots. Alirita en 31/07/07.
- Juniper & Parr (1998) Parrots: A Guide to Parrots of the World; (ISBN 0-300-07453-0).
- Lendon, Alan H. (1973). Australian Parrots in Field and Aviary (2a eld.). Sydney: Angus and Robertson. ISBN 0-207-12424-8.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Collar, N.J.. (1997) “Family Psittarcidae (Parrots)”, Handbook of the Birds of the World 4: Sandgrouse to Cuckoos. Barcelona, Spain: Lynx Edicions, p. 280–479. ISBN 978-84-87334-22-1.
- Forshaw, Joseph M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Bildoj de Frank Knight, Princeton University Press. ISBN 0-691-09251-6.
- Forshaw, Joseph M.. [1973, 1978] (1981) Parrots of the World. David & Charles, Newton Abbot, London. ISBN 0-7153-7698-5.
- Low, Rosemary. (1978). Lories and Lorikeets. The Brush-Tongued Parrots. Inkata Press: Melbourne. (ISBN 0-909605-08-4).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


