Kali Linux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kali Linux
Logotipo de Kali Linux
VirtualBox Kali Linux 21.01 x64 Desktop GER 26 02 2021 16 59 25.png


Evoluiganto: Offensive Security
Familio: Debiano
Lasta versio: 14-a de februaro 2022: 2022.1[1]
Kernotipo: Linux
Apera dato: 13-a de marto 2013
Subteno: aktiva
Retpaĝo: www.kali.org
Information icon.svg
vdr

Kali Linux estas distribuaĵo de Linux bazita sur Debiano kaj estas destinita por informadika sekureco kaj analizo, precipe per plenumado de penetra testo. Ĝi estas kreita kaj administrata de la grupo Offensive Security. Ĝi estas konsiderata kiel evoluo de BackTrack. La ĝisdatigo de la distribuaĵo estas de tipo daŭra eldono.

Kali ofertas al uzantoj simplan aliron al granda kolekto da iloj por sekurigi pord-skanadon kontraŭ pasvorto-ŝtelisto. Ĝia GUI estas GNOME 3 sed ekzistas aliaj versioj kun KDE, MATE, XfceLXDE. Ĝi subtenas startkapablajn KD kaj USB, ĉi tiu funkcio donas al la uzantoj la eblon ekfunkciigi Kali rekte de KD/USB sen instalado, eĉ se la opcioj inkluzivas la eblon de instalado en la diskaparaton. Ĝi estas platformo subtenata de Metasploit Framework de Metasploit Project (disvolvita de rapid7), ilo por disvolvi kaj funkciigi ekspluatojn al foraj maŝinoj aŭ al maŝinoj apartenantaj al sia propra LAN. Ĝi ankaŭ enhavas sekurecajn programojn: Wireshark, John the Ripper, Nmap kaj Aircrack-ng.

La versio 2022.1 de la 14-a de februaro 2022 estas la plej lasta versio [2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kali Linux en la itala Vikipedio.