Kalia herbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
kalia herbo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Kariofilaloj Caryophyllales
Familio: Amarantacoj Amaranthaceae
Genro: Kalio’’ Kali
Kali turgidum
(DUMORT.) GUTERMANN
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kalia herbo (Kali turgidum), ankaŭ nomata stranda herbo, estas plantspecio el la subfamilio Salsoloideae en la familio der la Amarantacoj (Amaranthaceae). Pro ĝia alta procenTaĵo de alkalaj saloj oni uzis ĝin en antaŭaj jarcentoj por produkti komponaĵojn kiaj kalia karbonato kaj natria karbonato.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

branĉo kun floroj kaj fruktoj
ilustraĵo el: Karl Axel Magnus Lindman: Bilder ur Nordens Flora

Habito[redakti | redakti fonton]

La kalia herbo estas unujara, somera herba planto, kiu atingas alton de 15 ĝis 60 cm. La plej ofte kuŝanta, malofte vertikale kreskanta sukulenta tigo estas grize verda ĝis ruĝeca, senhara aŭ kun mallongaj rigidharoj. La planto estas je la bazo disbranĉita.

Folioj[redakti | redakti fonton]

La folioj sidas en la malsupra tigoparto kontraŭstarante kaj je la supra tigoparto alterne sidante. La karnece dika foliplato estas simpla kaj havas rigidajn harojn. Ĝi longas 1 ĝis 2 cm kaj larĝas 1 ĝis 2 mm. La formo varias de liniilforma ĝis alenforma. La pinto de la folio estas pikilforma. La folirando estas glata kaj transparenta.

Floraro, floroj kaj fruktoj[redakti | redakti fonton]

Po unu ĝis tri floroj sidas en la akselo de pinta brakteo. La brakteoj estas kunkreskanta kun la involukro

La duseksaj floroj estas malbone videblaj kaj verdaj (malofte ruĝecaj). La simpla involukro konsistas el unu cirklo de kvin malsame larĝaj pinte ovformaj tepaloj. Ekzistas kvin antaŭ la tepaloj starantaj stamenoj. La epigeaj ovarioj havas du fadenformajn stigmojn.[1] La kalia herbo floras de julio ĝis septembro.

La fruktoj, nuksfruktoj, restas ĉirkaŭvolvita de la florkovraĵo..

Nombro de kromosomoj[redakti | redakti fonton]

La kromosomonombro estas 2n = 36.[2]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La kalia herbo estas C4-vojo rilate la fotosintezo.[3]

La kalia herbo ne havas nektaron. La polenigado okazas per la vento (anemogamio), sed ofte ankaŭ ekzistas memplenigado aŭ plenigado per insektoj. Tipaj polenigantoj estas abeloj, sirfidoj, koleopteroj kaj muŝoj.[2][4]

Veneneco[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj plantpartoj estas venenaj. Ĉefa efikanto estas la tertrahidroizoĥinolino-alkaloidoj Salsolino kaj Salsolidino, kiuj ekzistas kiel racema miksaĵo. Plia veneno estas oksalacido kaj natria oksalato.[5]

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

kalia herbo sur la duno de Helgolando

La kalia herbo hejmiĝas en Eŭropo ĉe la marbordoj de la Balta Maro, Norda Maro kaj Atlantiko.[6]

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo de tiu specio okazis en 1753 sub la nomo Salsola kali fare de Carl von Linné en Species Plantarum.[7] Sub tiu nomo ĝi dum longa tempo apartenis al la genro Salsola L. s.l. kaj apartenis tie al la sekcio Salsola sect. Kali DUMORT.

Post molekulaj esploroj la specio venis en 2007 al la genro Kali MILL.[8] La ĝusta nomo de la kalia herbo nun estas Kali turgidum (DUMORT.) GUTERM.[9] (dusinonimo: Salsola turgida DUMORT., Fl. Belgica 23, 1827). La unua nomo Kali soda MOENCH estas nevalida, ĉar ekzistis pli maljuna homonimo Kali soda SCOP.[10] La genro Kali apartenas al la tribo Salsoleae s. str.[8]

Uzado[redakti | redakti fonton]

La kalia herbo havas altan procentaĵon de alkalaj saloj el natrio kaj kalio. Dum antaŭaj jaroj el tiu planto oni produktis komponaĵojn kiaj kalia karbonato kaj natria karbonato. Tial la planto estis sekigita post la rikolto kaj bruligita. La elgutanta sala lesivo oni kolektis en forsaĵo por uzi ĝin por fari sapon kaj vitron.

La junaj folioj povas esti uzataj kiel salato kaj legomo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Werner Rothmaler (Begr.), Eckehart J. Jäger, Klaus Werner (Hrsg.): Exkursionsflora von Deutschland. 2. Gefäßpflanzen: Grundband. 18. Aufl., Spektrum, Heidelberg u. a. 2002, ISBN 3-8274-1359-1, S. 177ff.
  2. 2,0 2,1 Eintrag bei BiolFlor. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2016-09-01.
  3. Ŝablono:BibISBN
  4. Kalia herbo. W: FloraWeb.de. germane
  5. Ŝablono:BibISBN
  6. Pertti Uotila, 2011: Chenopodiaceae (pro parte majore): Salsola kali – In: Euro+Med Plantbase - the information resource for Euro-Mediterranean plant diversity.
  7. Carl von Linné: Species Plantarum. Band 1, Impensis Laurentii Salvii, Holmiae 1753, S. 222 Ŝablono:Digitalisat
  8. 8,0 8,1 Hossein Akhani, Gerald Edwards, Eric H. Roalson: Diversification Of The Old World Salsoleae s.l. (Chenopodiaceae): Molecular Phylogenetic Analysis Of Nuclear And Chloroplast Data Sets And A Revised Classification. In: International Journal of Plant Sciences. Band 168, Nr. 6, 2007, S. 931–956.
  9. Kali turgidum, International Plant Names Index, (Artepitheton im Neutrum), abgerufen 15. Januar 2016.
  10. Walter Gutermann: Notulae nomenclaturales 41–45. Neue Namen bei Cruciata und Kali sowie einige kleinere Korrekturen. In: Phyton (Horn). Band 51, Nr. 1, 2011, S. 98.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]