Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia jodido estas kalia salo de la jodida acido, senkolora aŭ blankaj kristaloj kiuj iĝas flavaj kiam ekspoziciitaj al brila sunlumo pro fotokemia malkomponado, liberigante spurojn da jodo. Ĝi estas solvebla en akvo, polaraj solvantoj tiaj kiaj etanolo, metanolo kaj acetono sed nesolvebla en duetila etero.
Ĝi estas malpli higroskopa ol natria jodido, pro tio ĝi estas pli facile manipulebla. Maljunaj specimenoj de kalia jodido iĝas flavaj pro aero-oksidado de la jodido (I-)al elementa jodo (Io).
Kalia jodido uzatas kiel medikamento por traktado de la hipertiroidismo, por radiado-detektado kaj por protektado de la tiroida glando kontraŭ certaj tipoj de radiofarmaciaĵoj. En la okcidenta mondo, ĝi uzatas por traktado de la haŭtomalsano konata kiel sporotrikozo[2] kaj fikomikozoj.[3]