Kalia oleato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Kalia oleato
Potassium oleate.png
Plata kemia strukturo de la Kalia oleato
Potassium oleate3D.png
Tridimensia kemia strukturo de la Kalia oleato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Oleato de kalio
  • Kalia salo de oleata acido
  • 9-oktodekenoato de kalio
  • Kalia salo de oktodekenoata acido
Kemia formulo
C18H33KO2
CAS-numero-kodo 143-18-0
ChemSpider kodo 4938351
PubChem-kodo 23665571
Merck Index 15,7771
Fizikaj proprecoj
Aspekto flaveca aŭ bruneca viskoza maso
Moluma maso 320,558 g·mol-1
Denseco >1,1g cm−3
Fandpunkto 235 °C[1]
Refrakta indico  1,452
Ekflama temperaturo 140 °C
Solvebleco Akvo:Tute solvebla
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R36/37/38
Sekureco S26 S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P280, P302+352, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362[2]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Kalia oleatoC18H33KO2 estas kalia salo de la grasa oleata acido, flaveca aŭ bruneca viskoza maso solvebla en akvo. Ĝi estas konsiderata salo pro tio ke ĝi estas produkto de la 18-karbonatoma grasacido kaj alkala substanco. Ĝi estas uzata kiel emulsiiganto al multaj likvaĵ sapoj, porvizaĝaj purigaĵoj, vakso por lipharoj, korpolavaĵoj kaj hararanĝo-permanentoj.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Emulsiigantoj agas kiel surfaktantoj kaj reduktas la surfaco-tension de likvaĵo. En industrio ĝi estas uzata porkaŭĉukaj ŝaumigagentoj, detergentoj, lubrikaĵoj kaj kataliziloj. Oleato de kalio ĉeestas en multaj manĝaĵoj kaj kosmetikaĵoj, kaj nature ĝi estas trovata en la korpo de la insektoj.

Formado de kalia salo provizas akvo-solveblecon por la grasacidoj. La lipidofilaj karbonkatenoj de la grasacidoj penetras kaj disrompas la lipidoproteina matrico de la ĉelmembranoj de la insektoj. La membrana disrompo kondukas al evakuado de la ĉelenhavo, kaŭzante ĉelsenhidratigon kaj morton. La tokseco de la grasacidoj plialtigas kun la kreskanta longo de la karbona ĉeno, kutime atingante ĉenojn kun dek karbonatomoj, kaj poste malpliiĝas. Grasacidoj kun longo de 18 karbonoj kun unu aŭ du ligiloj (nesaturitaj) ankaŭ elmontras insekticidan aktivecon.[3]

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

Oleic acid linear structure.png Potassium oleate.png

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Etila oleato estas estero de grasacido formita per kondensiĝo de oleata acido kaj jodo-etano. Ĝi estas senkolora aŭ flaveca likvaĵo kaj estas produktata de la homa korpo dum etanol-toksiĝo.

Potassium oleate.png Ethyl oleate.png

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]