Kalidaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kalidaso
Kalidasa inditing the cloud Messenger, A.D. 375.jpg
Persona informo
NomoKalidaso
Dato de naskiĝo400 [#]
Dato de mortonekonata [#]
Aĝo je mortomortdato ne konata
Okupoj kaj profesioj
Okupojpoeto kaj dramisto
Geografio
ŜtatoBarato
EtnecoBaratanoj [+]
Lingvoj
Parolata lingvosanskrito [+]
Portalo pri Homoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Kalidaso (कालिदास, transliterate Kālidāsa, skr. servisto de la diino Kāli), ĉirkaŭ 375 ĝis 415, estis hinda kortega poeto kaj dramverkisto. Liaj verkoj apartenas al la klasika sanskrita literaturo. Li estas vaste rigardita kiel la plej granda poeto kaj dramisto en la sanskrita lingvo. Lia aktiva periodo (floruit) ne povas esti datita kun precizeco, sed plej verŝajne ĝi estis ene de la 5-a-jarcento p.K.[1]

Liaj verkoj kaj poezio estas ĉefe bazitaj sur la hinduaj Puranoj kaj Hinda filozofio.

Kalidaso estas elstarulo de la hinda literaturo kaj la hinda drama arto. Li estas konata precipe pro siaj tri konservitaj versdramoj pri romaneca amo: Ŝakuntala estas la plej konata el ili. Krome li verkis du eposojn kaj multajn poemojn, kiuj distingiĝas pere de siaj naturaj priskriboj kaj emocia travivaĵo. La verkoj de Kalidasa estis tradukitaj unuafoje en la germanan kaj anglan lingvojn. Kalidaso influis super Schiller kaj Goethe. Multaj poemoj atribuataj al Kalidaso verŝajne ne devenas de li. Li verkis elstare en ĉiuj grandĝenroj de literaturo.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Akademiuloj konjektis, ke Kalidaso eble loĝis aŭ proksime de la Himalajo, aŭ en la najbareco de Ujjain, aŭ en Kalinga. La tri konjektoj estas bazitaj respektive sur la detala priskribo fare de Kalidaso de la Himalajo en sia Kumārasambhava, la elmontro de lia amo por Ujjain en Meghadūta, kaj liaj tre laŭdantaj priskriboj de Kalingana imperiestro Hemāngada en Raghuvaṃśa (sesa sargao).

Sed kelkaj akademiuloj emas priskribi lin kiel kaŝmiranon[2][3][4] ekde la pionira esplorado farita de Lakshmi Dhar Kalla (1891-1953) en lia ade re-redaktita libro The birth-place of Kalidasa, with notes, references and appendices (1926), dirante ke, krom esti malkongruaj, tiuj faktoj ĵus montras, ke li estis naskita en Kaŝmiro (bazita sur topografaj priskriboj, kampara folkloro, la faŭno kaj flaŭro de la regiono ktp., kion nur lokaj loĝantoj povis scii) sed moviĝis pro variaj kialoj kaj serĉis la patronecon de lokaj regantoj por prosperi.

Monumento dediĉita al Kalidaso.

La poemoj de Kalidaso sugestas, ke li estis bramano (pastro). Sed de lia vivo oni konas precize neniom, ĉar ĉiu fontoj pri li estas nur legendoj. Laŭ siaj propraj diroj, en sia junaĝo li estis fame konata pro sia beleco, kio ebligis, ke princino nomita Vidiottama enamiĝis al li kaj petis edziniĝon al li. Estas kredite, ke tamen li estis de malriĉa deveno kaj malklera dekomence, kaj edziĝinta al tiu princino kaj defiita fare de lia edzino, kiu homntis pri lia toskeco kaj malklereco, studis poezion por iĝi granda poeto.[5] Aliaj diras, ke foje la princino Vidiottama traktis lin sarkasme, kaj tiu volis memmortigi sin per ĵeto al puto. En tiu momento li petis helpon al sia diiino Kali, kaj li estis premiita per subita kaj eksterordinara donaco de poezia kapablo. La nomo de Kalidasa ("servisto de la diino Kali", devenas el kali: ‘la nigrulino’, kaj dasá: ‘sklavo’) povus esti simple pseŭdonimo bazita en la devoteco kiun sentis la poeto al sia adorita diino. Fakte oni ne konas la originan nomon de Kalidaso. La nomo de la saĝulino Vidiottama probable estis ankaŭ nur indiko de ŝia vera neekzistado historia, ĉar ĝi signifas ĝuste ‘saĝula’, nome vidiá: ‘kono, sciaro’, kaj ut-tama: ‘suprema’ (‘trans la nescio’).

Kalidaso fuĝis de la regno kaj en Uĝain eniris al la servo de la reĝo Vikramaditia kiel kortega poeto. Li iĝis la plej brila el la "návaratna" (‘naŭ juveloj’) de la kortego de la reĝo Vikramaditia. La kolegaj aliaj saĝuloj estis Amara Simja, Dhanuan Tari, Ghata Karpara, Ksapanaka (‘nuda fastanto’, eble la astronomo ĝaina Siddha Sena), Ŝanku, la astronomo Varaja Mijira, Vara Ruĉi kaj Vetala Bhatta.

Kelkaj kredas, ke li vizitis la verkiston Kumaradasa, nome la reĝo de Cejlono kaj, pro iom da perfido, Kalidaso estis murdita tie.[5] La nomo de lia edzino estis Vidyawati.

Legendoj[redakti | redakti fonton]

Unu el la legendoj atribuitaj al la vivo de Kalidaso meritas menciindon pro sia esenca intereso, kaj krome ĉar ĝi enhavas, kiel oni vidos, ion de historia vero, ĉar ĝi lokigas Kālidāsa en Varanasi, je 500 mejlojn for de la nura urbo kie li sendube pasigis almenaŭ parton de sia vivo.

Bramano kaj bramanino.

Laŭ tiu rakonto, Kālidāsa estis filo de bramanoj. Je aĝo de ses monatoj, li orfiĝis kaj estis adoptita de bovopaŝtisto. Li maturiĝis sen ricevi formalan edukadon, sed havante rimarkindan belon kaj gracion. Okazis, ke la princino de Varanasi estis tre klera virino, kiu estis malakceptinta unu pretendanton post alian, inter ili la konsiliston de sia patro, ĉar neniu el ili atingis ŝian kulturan nivelon kiel saĝuloj kaj poetoj. La konsilisto planis kruelan venĝon. Li kaptis la belan bovozorgiston surstrate, donis al li la vestaĵojn de saĝulo kaj akompanantaron de saĝuloj; sekve, li prezentis lin al la princino, post averti al li ke li tute ne ekparolu. La princino atentis pri lia beleco kaj ŝi restis vundita en la fono de sia animo gapante pro lia obstina silento, kiu al ŝi aspektis, keil fakte estis, evidentigo de profunda saĝeco. Li ekdeziris edziniĝi al Kālidāsa, kaj kune iris al la templo. Sed tuj post la celebro de la ceremonio, Kālidāsa ekvidis bildon de bovo. Tuj lia dekomenca edukformado estis troe por li, la sekreto malaperis, kaj la ĵusedzino ekkoleriĝis. Sed ŝi devis akcepti responde al la postuloj de Kālidāsa, kaj konsilis al li peti lernadon de poezio al la diino Kali. Tiu koncedis la peton, kaj la edukado kaj la poezia povo descendis mirakle loĝi ĉe la bovozorgisto, kiu dankeme ekprenis la nomon de Kālidāsa, nome servisto de Kali. Komprenante, ke li devis tiun feliĉigan ŝanĝon en sia propra naturo al la princino, li ĵuris, ke li neniam traktos ŝin kiel sia mastro, kun profunda respekto, sed tute male sen familiareco. Tio estis pli ol tio kiun la damo negocis; ŝi denove ekkoleriĝis, kaj ŝi malbenis Kālidāsa ricevi la morton el mano de virino.

Post iom da tempo, la historio pluis, kaj la malbeno plenumiĝis. Iu reĝo verkis duonon da strofo de verso, kaj proponis grandan premion al iu ajn poeto kiu povu finkompletigi ĝin dignece. Kālidāsa finkompletigis la strofon sen malfacilo, sed virino kiun li amis malkovris liajn versojn, kaj avarema por la premio por si mem, murdis lin.

Alia legendo montras Kālidāsa kiel partoprenanto en pilgrimado al sanktejo de Viŝnuo en la sudo de Barato, en akompanantaro de aliaj du famaj verkistoj, nome Bhavabhuti kaj Dandin. Alia legendo montras Bhavabhuti kiel samtempulo de Kālidāsa, kaj kiel jaluzo de la reputacio de la poeto mal pli aŭstera. Tiuj historioj eble estas falsaj, ĉar certe la tri aŭtoroj ne estis samtempuloj, sed, tio montras ian instinton en la kredo ke genio serĉas genion.

Tempoperiodo[redakti | redakti fonton]

Lia periodo estis ligita al la regado de iu Vikramaditya. Kaj Ĉandragupta la 2-a (380 p.K. — 415 p.K.) kaj Skandagupta (455 p.K. - 480 p.K.), estis titolitaj Vikramaditya kaj la vivoperiodo de Kalidasa estis ligita al ilia regado.[6] Estis ankaŭ argumentite, ke Kalidaso vivis en la 1-a jarcento a.K. dum la periodo de alia Vikramaditya de Ujjain, sed nun estas ĝenerale akceptite, ke la periodo de Kalidaso falis inter 5-a kaj 6-a jarcentoj.[7] Lia nomo, kune kun poeto Bharavi, estas menciita en surŝtona surskribaĵo datita el la jaro 634, trovita ĉe Aihole, situanta en nuntempa Karnatako.[8]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Kālidāsa verkis tri prezentaĵojn. Inter ili, Abhijñānaśākuntalam ("De Ŝakuntala rekonita per ĵetono") estas ĝenerale rigardita kiel majstraĵo. Ĝi estis inter la unuaj sanskritaj verkoj tradukitaj en la anglan, kaj poste estis tradukita en multajn lingvojn.[9]

Ŝakuntalo haltiĝas por rigardi reen al Duŝjanta, Raja Ravi Varma (1848-1906).

Poemoj[redakti | redakti fonton]

  • Mālavikāgnimitram (Mālavikā kaj Agnimitra) rakontas la historion de Reĝo Agnimitra, kiu enamiĝas al la bildo de ekzilita servistino nomita Mālavikā. Kiam la reĝino malkovras la entuziasmon de sia edzo por tiu knabino, ŝi iĝas kolera kaj malliberigas Mālavikā, sed ĉar sorton havus tiu, Mālavikā estas fakte ver-naskita princino, tiel pravigante la aferon.
  • Abhijñānaśākuntalam (La ekkonilo de Ŝakuntala aŭ "De Ŝakuntala rekonita per ĵetono") rakontas la historion de la Reĝo Duŝjanta kiu, dum ĉasekskurso, renkontas Shakuntalā, la adoptitan filinon de saĝulo, kaj geedziĝas kun ŝi. Malbonŝanco trafas ilin kiam li estas alvokita reen por svati: Ŝakuntala, graveda kun ilia infano, preterintence ofendas alvojaĝantan saĝulon kaj altiras malbenon, de kiu Duŝjanta forgesos ŝin tute ĝis li vidas la ringon kiun li forlasis kun ŝi. Sur sia ekskurseto al la tribunalo de Duŝjanta en progresinta stato de gravedeco, ŝi perdas la ringon, kaj devas veni foren nerekonita. La ringo estas trovita fare de fiŝkaptisto kiu rekonas la reĝan sigelon kaj resendas ĝin al Duŝjanta, kiu reakiras sian memoron pri Ŝakuntala kaj komencas rekoni ŝin. Post pli da penadoj, ili estas finfine reunuigitaj.
  • Vikramorvaśi (Pri Vikrama kaj Urvaŝi aŭ "Apartenanta al Vikrama kaj Urvaŝi") rakontas la historion de la mortonta Reĝo Pururavas kaj ĉiela nimfo Urvaŝi, kiuj enamiĝas. Kiel eternulo, ŝi devas reveni al la ĉielo, kie malfeliĉa akcidento kaŭzas al ŝi esti sendita malantaŭen al la tero kiel mortonto kun la malbeno ke ŝi mortos (kaj tiel revenos al ĉielo) en la momento kiam ŝia amanto kondukos siajn okulojn sur la infanon kiun ŝi portos al li. Post serio de malbonŝancoj, inkluzive de la provizora transformo de Urvaŝi en viton, la malbeno estas levita, kaj la amantoj estas permesitaj resti kune sur la tero.

Eposoj[redakti | redakti fonton]

  • Raghuvaṃsa (La dinastio de la prapatroj de Ramo aŭ "Dinastio de Raghu") estas epopeo pri la reĝoj de la Raghu-dinastio.
  • Kumārasambhava (La ekestiĝo de la milita dio aŭ Naskiĝo de "Kumara" aŭ Subrahmanja) priskribas la naskiĝon kaj adoleskecon de la diino Parvatio, kaj ŝian geedziĝon al senjoro Ŝivao.

Lirikaj poemoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Meghadūta (La nuba mesaĝisto) aŭ Meghasāndesa estas la rakonto de Jakŝo provanta sendi mesaĝon al sia amanto tra nubo. Kalidaso atribuis tiun poemon al la "mandākrānta" mezurilo konata pro ĝia lirika dolĉeco. Ĝi estas unu el la plej popularaj poemoj de Kalidaso kaj oni verkis multajn komentaĵojn pri tiu verko.
  • Ṛtusaṃhāra (La maniero de la sezonoj) priskribas la ses tieajn sezonojn rakontante la travivaĵojn de du amantoj en ĉiu el la sezonoj. [10]

Sakuntala[redakti | redakti fonton]

Saĝulo Durvasa malbenas Ŝakuntala, penraĵo de B.P. Banerjee.

Inter ĉiuj verkoj de Kalidaso "Ŝakuntalo" estas eble la plej konata kaj influa super la cetero de la hindia kulturo kaj eĉ super la universala kulturo. La protagonisto de la verko estas Ŝakuntala, filino de la saĝulo Viŝvamitra kaj de la "apsara" (spirito de nuboj kaj akvoj) nome Menaka. Abandonita post nasko fare de siaj patroj, Ŝakuntala estis zorgita en izola ermitejo de la saĝa Kanva, kaj kreskas kiel bela sed naiva junulino.

Kiam Kanva kaj la alian maljunuloj de la ermitejo estas for pro pilgrimado, Duŝjanta, reĝo de Hastinapuro, venas al ĉasado en la arbaro. Ĝuste kiam li estas ĉasonta cervon, saĝulo Vaikhānas malhelpas tion dirante, ke la cervo estas el la ermitejo kaj ne devas esti ĉasata. Li respektema petas al la reĝo ne sagopafi. La reĝo obeas tion kion la saĝulo diris. Tiu tiam informas, ke ili estas kolektontaj brullignon por la ceremonia ofera fajro kaj proponas al li aliĝi. Ili tiam vidas la ermitejon de la saĝulo Kanva kaj decidas vizit la ermitojn. Tamen la reĝo decidas iri al tiu penta arbareto maskita kiel normalulo. Li ankaŭ haltigas la ĉaron iom for por ne ĝeni la ermitojn. En la ĝusta momento en kiu li eniras en la ermitejon kaj vidas Ŝakuntala, li iĝis kaptivita je ŝi, alparolas ŝin per kortega reĝa stilo, kaj finfine li edzinigas ŝin. Tuj, li devas foriri por zorgi pri la aferoj en la ĉefurbo. Ŝi ricevas ringon el la reĝo, kion ŝi devos finfine prezenti al li kiam ŝi aperos en lia kortego por postuli sian lokon kiel reĝino.

Iam, la koler-preta saĝulo Durvasa alvenas kiam Ŝakuntala estas perdita en siaj pensoj, kaj ĉar ŝi tute ne atentas pri li, li malbenas ŝin per sorĉado al Duŝjanta kiu forgesos pri ŝia ekzistado. La nura oportno por Ŝakuntala estas montri al la reĝo la sigelringon kiun li estis doninta al ŝi.

Ploro de Ŝakuntala.

Ŝi poste veturas por renkontiĝi kun li, kaj devas trapasi riveron. La ringo perdiĝas kiam ĝi forfalas el ŝia mano kiam ŝi metas ĝin en la akvon ludeme. Je ŝia alveno, la reĝo estas nekapabla rekoni la personon al kiu li edziĝis kaj tial li malakceptas agnoski ŝin. Ŝakuntala estas abandonita de siaj kompanoj kiuj deklaras, ke ŝi devas resti kun sia edzo. Ili tiam revenas al la ermitejo.

Feliĉe, la ringo estas malkovrita fare de fiŝkaptisto en la ventro de fiŝo, kaj prezentas ĝin en la reĝa kortego. Duŝjanta komprenas sian eraron - tro malfrue. La ĵus konscia Duŝjanta estas postulita por lukti kontraŭ armeo de superpovulaj Asuroj, kaj estas premiita fare de Indro per veturado tra la ĉielo. Nur reveninta al la Tero kelkajn jarojn poste, Duŝjanta trovas Ŝakuntala kaj Ŝian filon hazarde, kaj rekonas ilin.

En tiu historio estas troveblaj kelkaj rakontaj elementoj, kiu pasos al aliaj tre diversaj historioj, kaj plej verŝajne tra la persa kaj araba kulturoj al la okcidenta literaturo, kaj skriba kaj parola, ĝis enkadriĝi tute kongrue kun la romantismo, ekzemple la perdita juvelo kiun fiŝkaptisto trovos en ventro de kaptita fiŝo, la junul(in)o kiu malrespektas maljunul(in)on kaj estas pro tio punita ktp., kiuj pasos al la popolrakontoj, kaj la amparo kiu separiĝas kaj reunuiĝos nur post kelkaj jaroj, kiu estas unu el la ĉefaj elementoj de la romantismaj literaturaj amhistorioj.

En aliaj versioj, speciale en tiu de 'Mahabharata', Ŝakuntala ne estas rekunigita ĝis la nasko de sia filo Bharata, kaj trovita de la reĝo kiam tiu ludetas kun lionidoj. Duŝjanta trafas la junan Bharata kaj demandas pri liaj gepatroj, kaj komprenas, ke Bharata estas fakte lia filo. Bharata estas praulo de la stirpoj de Kauravoj kaj Pandavoj, kiuj luktis la eposan militon de Mahabharata. Estas laŭ tiu Bharata el kio Barato ricevas sian nomon "Baratavarŝa", nome 'Lando de Bharat'.[11]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Montgomery Schuyler, Jr. publikigis bibliografion de la eldonoj kaj tradukoj de la Ŝakuntala dramo preparante sian laboron "Bibliografio de la Sanskrito-Dramo".[12][13] Schuyler poste kompletigis siajn bibliografiajn seriojn de la verkoj de Kalidaso kompilante bibliografiojn de la eldonoj kaj tradukoj de Vikramorvaçī kaj Mālavikāgnimitra.[14]

La traduko farita de William Jones (1746–1794) de la dramo Sakuntalá atingis konsiderindan sukceson kaj inspiris al Goethe belan poeziaĵon.

Pli posta kulturo[redakti | redakti fonton]

Multaj akademiuloj verkis komentaĵojn pri la verkoj de Kalidaso. Inter la plej studitaj komentaĵoj estas tiuj de Kolāchala Mallinātha Suri, kiuj estis verkitaj en la 15-a jarcento dum la regado de la Viĝajanagara reĝo, Deva Raja la 2-a. La plej antikvaj konservitaj komentaĵoj ŝajnas esti tiuj de la kaŝmira akademiulo Vallabhadeva de la 10-a jarcento.[15] Eminentaj sanskritaj poetoj kiel Bāṇabhaṭṭa, Jayadeva kaj Rajaseĥara malŝparis laŭdon pri Kalidaso en siaj verkoj. Bonkonata sanskrita versaro ("Upamā Kālidāsasya ... ") laŭdas lian kapablon ĉe upamā, aŭ komparoj. Anandavardhana, tre honorita kritikisto, konsideris Kalidason kiel unu el la plej grandaj sanskritaj poetoj iam. De la centoj da antaŭ-modernaj sanskritaj komentaĵoj pri la verkoj de Kalidaso, nur frakcio estas nuntempe publikigita. Tiaj komentaĵoj montras signojn ke la poezio de Kalidaso estis ŝanĝitaj de sia origina stato tra jarcentoj de permana kopiado, kaj eventuale tra konkurantaj parolaj tradicioj kiuj kunekzistis kune kun la skriba tradicio.

Lev Ivanov vestita kiel Solor por la Unua Akto de La Bajadero. Sankt-Peterburgo, 1877.

Abhijñānaśākuntalam de Kalidaso estis unu el la unuaj verkoj de hinda literaturo se temas pri iĝi konata en Eŭropo. Ĝi unue estis tradukita al la angla kaj tiam de la angla al la germana, kie ĝi estis ricevita kun miro kaj fascino fare de grupo de eminentaj poetoj, kiuj inkludis Herder kaj Goethe.[16]

La verkaro de Kalidaso daŭre elvokis inspiron inter la artistaj etosoj de Eŭropo dum la fino de la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a jarcento, kiel konstatite per la skulptaĵo de Camille Claudel nome Ŝakuntalo. La brita komponisto John Foulds (1880-1939) komponis muzikon por akompani la reprezentadon de Ŝakuntalo.

La artisto Koodiyattam kaj la akademiulo pri teatroĝenro Natya Shastra nome Māni Mādhava Chākyār (1899-1990) koreografiis kaj elfaris popularajn verkojn de Kalidaso kiaj Abhijñānaśākuntala, Vikramorvaśīya kaj Mālavikāgnimitra.

La baleto "La bajadero" estas unu de la fundamentaj verkoj de la repertorio de la kompanioj de klasika danco. La aŭstria komponisto Ludwig Minkus komponis muzikon al libreto bazita sur du dramoj de Kālidāsa. La libreto estis verkita de Sergei Ĥudekov kaj Marius Petipa, kiu kreis ankaŭ la koreografion. Tiu baleto estis premierita en la Teatro Bolŝoj Kamennij de Sankt-Peterburgo la 23an de januaro 1877.

Influoj[redakti | redakti fonton]

Kalidaso havis grandan influon sur kelkaj sanskritlingvaj verkoj, kaj ĝenerale sur la tuta barata literaturo.[17] Li influis partikulare super Rabindranath Tagore. LA romantismo de Meghadutam estas trovebla en la poemoj de Tagore pri la musonoj. Sanskritlingvaj verkoj de Kalidaso influis super la eŭropa literaturo de la fino de la 18-a kaj komenco de la 19-a jarcentoj.[18] Laŭ Dale Carnegie, la patro de la Moderna Medicino Siro William Osler ĉiam havis sur sia labortablo poemon verkitan de Kalidaso.[19]

La aŭtoro kaj lia epoko[redakti | redakti fonton]

Oni scias el la verkoj de Kālidāsa ke li pasigis almenaŭ parton da sia vivo en la urbo Ujjain. Li referencas al Ujjain pli ol unu fojon, kaj tiel ke ne eblas fari tion se oni ne konas la urbon. Speciale en sia poemo La mesaĝista nubo li parolas pri la ĉarmo de la urbo, kaj eĉ li ordonas al la nubo ke ĝi devojiĝu en sia longa veturado por ke ĝi nepre devas koni ĝin.

Oni scias ankaŭ ke Kālidāsa veturis etende tra Hindio. La kvara kanto de La stirpo de Raghu priskribas itineron tra la tuta Hindio kaj eĉ ĝis regionoj kiuj estas trans la limoj de Hindio strikte konsiderita. Malfacilas kredi, ke Kālidāsa ne konsideru tiun itineron kiel ia tipo de "granda veturado", ĝis la punkto ke povus esti iom da vero en la tradicio kiu sendas lin al pilgrimado al suda Hindi. Ankaŭ la dektria kanto de la sama eposo La mesaĝista nubo priskribas longajn veturojn tra Hindio, plejparte tra regionoj tre malproksimaj de Ujjain. Estas montoj kio plej impresas pli profunde. Liaj verkoj estas plenaj de referencoj al Himalajo.

La vivo kaj verkaro de Kālidāsa okazas en la "ora epoko" de la antikva hindia klasika kulturo. La Gupta Imperio sukcesis atingi potencon arigante en ununura unio tion kio antaŭe estis apartigitaj partoj. Dum ioma tempo, ĝi havigis protekton kontraŭ eksterlandaj invadoj, kaj tiele la ekonomio kaj la kulturo profitis oportunon de disvolvigo. La Gupta Imperio estis simbolo da transiro al la feŭdisma sistemo, nome paso al fundamentaj ŝanĝoj de la socio.

Karaktera trajto de la hindia kulturo are konsiderita estas ties konservismo. La novaj tendencoj ne produktas ŝanĝojn iel revoluciaj, kaj male ili aliĝas al la jam ekzistantaj strukturoj, vivas paralele kun tiuj. La antikvaj kredoj povas ekzisti senfine, sen malaperi pro la tempopaso, kio formas la kompleksecon kaj originalecon de la hinda kulturo, tia kia ĝi estas konata.

Priskribo de barataj kastoj.

En la epoko de la Gupta-oj okazas malfortigo de la kastosistemo de Barato. Kvankam la tiama literaturo respegulas la hierarkion de kastoj per senkondiĉa respekto, okazis ioma mildigo de la dogmo de la antikveco kaj tiel eblis realigi la plej mirindajn kreivajn manifestaciojn de la popoloj de Hindio.

Alia karaktero de la tiama indiĝena kulturo, kaj ankaŭ de aliaj epokoj, estas profunda rilato kun la religio. La religio pasas al unuaranga loko ie ajn: hejme, en la politika sistemo, en la sociaj rilatoj. La kulturo de Barato estas trempita de mitologio same kiel ties socia sistemo estas trempita de la kastodivido. Temas pri enormaj homamasoj kiuj vivas en sociaj kondiĉoj preskaŭ primitivaj, kiel konstanta fonto de arkaika rigardo al la mondo, kiuj ne rajtis stariĝi al pli supra nivelo, kiuj ne povos malproksimiĝi el tiuj kulturaj radikoj. La epoko de Kalidaso estas scenejo de la formado de la hinduismo, kiu estos anstataŭigo de la brahmanismo. La hinduismo nutriĝis de la popolaj kredoj, transformis la antikvajn kultojn, detruis la antikvan mondon de la brahmanismo, sed klopodas konservi sentuŝe la subtavolajn influojn.

Budho kiel asketa. Gandaro, 2a-3a jarcento: antaŭ la epoko de Kalidaso. Brita Muzeo.

Unu de la ĉefaj motivoj kiuj restis en la hinduismo ekde la antikveco estas la asketismo. Ofta en la literaturo de la epoko, temas pri la akiro de povegaj mistikaj fortoj fare de tiuj kiuj elektis la vojon de mem-aŭsterigo. La dioj sendas belajn fraŭlinojn por seksallogi la justulojn - tio iĝis unu de la plej popularaj temoj de la sanskrita klasika literaturo. La asketismo kaj la erotismo, facile troveblaj en la mondorigardo de Hindio, estis kune sufiĉe ĝeneraligitaj.

La klasika literaturo ricevis serion de ideoj en la disvolvigo de la religio kaj, respektive, en la tre diversaj artoj ĝi inkludas la koncepton de "Bhakti" (aŭ amo al Dio, kiel maniero akiri feliĉon), cikla universo kaj Karmo. En la verkaro de Kālidāsa, la mondofino jam estas en la fino de la kalpa, sed la ideo de la ripetataj naskiĝoj kaj mortoj ankoraŭ tenos plenan disvolvigon en la estonteco.

Kiel kulmino de la "ora epoko" de la klasika literaturo de Hindio, la arto de Kālidāsa estis samtempe ties fino. La Gupta Imperio ne daŭros multan tempon poste. La rabatakoj de la militistaj triboj kaj la internaj konfliktoj kondukis tro rapide al ties falo. Poste venos malhelaj tempoj de feŭdismo, kaj la milito kaj la konkero de la lando fare de eksterlandanoj. Ĉio tio estos respegulita plene en la sanskrita literaturo posta al Kālidāsa; abundas la signoj de dekadenco, kaj neniam oni atingos mejloŝtonojn similajn al tiuj de la antikveco. Krome anstataŭ la sanskrita literaturo venos la literaturo en la novaj lingvoj.

Teorio de multaj Kalidasoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj fakuloj, kiel M. Srinivasachariar kaj T. S. Narayana Sastri, kredas, ke ne ĉiuj el la verkoj atribuitaj al "Kalidaso" estas el unusola persono. Laŭ Srinivasachariar, verkistoj el la 8a kaj 9a jarcentoj supozigas la ekzistadon de tri famaj literaturaj figuroj kiuj kunhavas la nomon Kalidaso. Tiuj verkistoj estus Devendra (aŭtoro de Kavi-Kalpa-Lata), Rajaŝeĥara kaj Abhinanda. Sastri listigis la verkojn de tiuj tri Kalidasoj jene:[20]

  1. Kalidasa alinome Matrigupta, aŭtoro de Setu-Bandha kaj tri teatraĵoj (Abhijñānaśākuntalam, Mālavikāgnimitram kaj Vikramōrvaśīyam).
  2. Kalidasa alinome Medharudra, aŭtoro de Kumārasambhava, Meghadūta kaj Raghuvaṃśa.
  3. Kalidasa alinome Kotijit: aŭtoro de Ṛtusaṃhāra, Shyamala-Dandakam kaj Srngaratilaka inter aliaj verkoj.

Sastri menciis ses aliajn literaturajn figurojn konatajn laŭ la nomo "Kalidasa": Parimala Kalidasa alinome Padmagupta (aŭtoro de Navasahasanka Ĉarita), Kalidasa alinome Yamakakavi (aŭtoro de Nalodaya), Nava Kalidasa (aŭtoro de Ĉampu Bhagavata), Akbariya Kalidasa (aŭtoro de kelkaj samasya-oj), Kalidasa la 8-a (aŭtoro de Lambodara Prahasana), kaj Abhinava Kalidasa alinome Madhava (aŭtoro de Sankshepa-Sankara-Vijayam).[20]

Laŭ K. Kriŝnamurti, "Vikramaditya" kaj "Kalidasa" estis uzitaj kiel oftaj nomoj por prikribi ajnan patronreĝon kaj ajnan kortegan poeton respektive.[21]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Encyclopædia Britannica. "Kalidasa (Indian author)".
  2. Ram Gopal. Kālidāsa: His Art and Culture. Concept Publishing Company, p. 3.
  3. P. N. K. Bamzai. Culture and Political History of Kashmir 1. M.D. Publications Pvt. Ltd., p. 261–262. ISBN 978-81-85880-31-0.
  4. M. K. Kaw. Kashmir and It's People: Studies in the Evolution of Kashmiri Society. APH Publishing, p. 388. ISBN 978-81-7648-537-1.
  5. 5,0 5,1 About Kalidasa. Kalidasa Academi. Alirita 21-a de julio 2013.
  6. Gaurīnātha Śāstrī 1987, p. 78
  7. Gaurīnātha Śāstrī 1987, p. 77
  8. Gaurīnātha Śāstrī 1987, p. 80
  9. Kalidas, Encyclopedia Americana
  10. Ṛtusaṃhāra estis tradukita al la tamila lingvo fare de Muhandiram T. Sathasiva Iyer.
  11. Apte, Vaman Shivaram. (1959) “भरतः”, Revised and enlarged edition of Prin. V. S. Apte's The practical Sanskrit-English dictionary. Poona: Prasad Prakashan.
  12. Ĝi estis poste publikigita kiel la tria volumo de la 13-a volumeno de la Hind-Irana Serio de la Kolumbia Universitato, publikigita de Columbia University Press, inter 1901-32 kaj eldonita de A. V. Williams Jackson.
  13. (1901) “The Editions and Translations of Çakuntalā”, Journal of the American Oriental Society 22, p. 237–248. 
  14. (1902) “Bibliography of Kālidāsa's Mālavikāgnimitra and Vikramorvaçī”, Journal of the American Oriental Society 23, p. 93–101. 
  15. Dominic Goodall kaj Harunaga Isaacson, The Raghupañcikā of Vallabhadeva, Volume 1, Groningen, Egbert Forsten, 2004.
  16. Maurice Winternitz kaj Subhadra Jha, History of Indian Literature
  17. Ram Gopal. P 8
  18. Translations of Shakuntala and Other Works - Online Library of Liberty. Alirita 2015-10-05.
  19. How To Stop Worrying And Start Living By Dale Carnegie
  20. 20,0 20,1 M. Srinivasachariar. (1974) History of Classical Sanskrit Literature. Motilal Banarsidass, p. 112–114. ISBN 9788120802841.
  21. K. Krishnamoorthy. (1994) Eng Kalindi Charan Panigrahi. Sahitya Akademi, p. 9–10. ISBN 978-81-7201-688-3.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • (Januaro–Marto 1968) “A Bibliography of translations of Kalidasa's works in Indian Languages”, Indian Literature 11 (1), p. 5–35. 
  • Gaurīnātha Śāstrī. (1987) A Concise History of Classical Sanskrit Literature. Motilal Banarsidass Publ.. ISBN 978-81-208-0027-4.
  • Dadhaboy Sethna, Kaikhosru. «The Time of Kalidasa». A: Problems of Ancient India. Nova Delhi: Aditya Prakashan, 2000, p. 79-120. ISBN 81-7742-026-7.
  • Enciclopédia Luso-Brasileira de Cultura - kun bibliografio de A. B. Keith (Sanskrit drama) A. Ryder (tradukisto), Sakuntala and the writing of Kalidasa, kaj Prof. Doutor Richard V. De Smet.
  • Dorothy Matilda Figueira: Translating the Orient: The Reception of Sakuntala in Nineteenth Century Europe. State University of New York Press, 1991, ISBN 0-7914-0327-0 .
  • Malagi, R A; Trivedi, Poonam (eld.); Bartholomeusz, Dennis (eld.) (2005). Toward a Terrestrial Divine Comedy: A study of The Winter's Tale and Shakuntalam. India's Shakespeare: translation, interpretation, and performance. [S.l.:] University of Delaware Press. ISBN 9780874138818. Konsultita la 24an de Dcembro 2020.
  • Miller, Barbara Stoler, eld. Theater of Memory: The Plays of Kalidasa. NY: Columbia University Press, 1984.
  • K. D. Sethna. Problems of Ancient India, p. 79-120 (chapter: "The Time of Kalidasa"), 2000 New Delhi: Aditya Prakashan. ISBN 81-7742-026-7 (pri datoj de Kalidaso)
  • Manohar Laxman Varadpande: History of Indian Theatre. Classical Theatre. Abhinav Publications, Neu-Delhi 2005, S. 93–148
  • V. Venkatachalam. Fresh light on Kalidasa's historical perspective, Kalidasa Special Number (X), The Vikram, 1967, pp. 130–140.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto:

En la angla:

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kalidasa en la hispana Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kālidāsa en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kālidāsa en la galega Vikipedio.