Kaliflando de Kordovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la Kaliflando de Kordovo okupante plej grandan parton de Iberio.
Alkazaro de Medina Azahara.

La Kaliflando de Kordovo (en araba خلافة قرطبة; prononce kial Ĥilāfat Kurṭuba), konata ankaŭ kiel Umajada Kaliflando de KordovoKaliflando de Okcidento, estis islama ŝtato de Al-Andalus proklamita de Abd ar-Rahman la 3-a en 929. La Kaliflando de Kordovo sukcedis al sendependa emirlando komencita de Abd ar-Rahman la 1-a en 756 kaj daŭris oficiale ĝis 1031, kiam ĝi estis abolita okaziginta la fragmentadon de la umajada ŝtato en multaj regnoj konataj kiel tajfoj. Aliflanke la periodo de la Kaliflando de Kordovo estis la epoko de maksimuma grando kaj brilo kaj politika, kaj kultura kaj komerca de al-Andalus.

Historio

Hegemonio de la Kaliflando

La reĝadoj de Abd ar-Rahman la 3-a (929-961) kaj de lia filo Alhakamo la 2-a (961-976) konstituas la periodon de hegemonio de la umajada kaliflando, kiam konsolidiĝis la ŝtata kordova strukturo.

Por plifirmigi la ŝtatan strukturon la suverenoj turnis sin al oficiroj fidelaj al la dinastio de umajadoj, kio konsistigis aristokration palaca komponita de fata'ls (sklavoj kaj eks-sklavoj liberigitaj de eŭropa deveno), kiu estis progresive pliigante siajn civilan kaj militistan povon, anstataŭante la aristokration de araba deveno. Ĉefe ĉe la armeo pliiĝis la abundo de berberoj, pro la pliiĝanta kalifa politiko en la Magrebo. Abd ar-Rahman la 3-a sumetis la señores feŭdajn senjorojn, kiuj devis pagi impostojn aŭ servi en la centra armeo, kontribuante tiele al la impostada kontrolo de la Kaliflando.

La militistaj iniciatoj konsolidigis la prestiĝon de la umajadoj ekster Al-Andalus kaj estis orientitaj garantii la sekurecon de la komercaj vojoj. La ekstera politiko direktis sia laŭ tri direktoj: la kristanaj regnoj de la norda Iberio, Nordafriko kaj la Mediteraneo.

La fitnao

La Fitnao de Al-Andalus estis la periodo de malstabileco kaj de enlanda milito kiu okazigis la falon de la Kaliflando de Kordovo. La fitnao komencis en 1009 per de puĉo kiu konsistis en la murdo de Abd ar-Rahman Sanĉuelo, filo de Almanzur, la elpostenigo de Hiŝamo la 2-a kaj enpovigo de Muhammad ibn Hiŝamo ibn Abd al-Jabbar, dunepo de Abd ar-Rahman la 3-a. Fone estis ankaŭ problemoj pro neeltenebla impostada premo necesa por financi la koston de la militoj.

Laŭlonge de la konflikto, la diversaj luktoflankoj petis helpon al la regnoj kristanaj. Kordovo kaj ties kvartaloj estis rabitaj ofte, kaj ties monumentoj, inter ili la Alkazaro kaj Medina Azahara, detruitaj. La ĉefurbo eĉ dumtempe translokiĝis al Malago. Dum iomete pli da 20 jaroj sukcediĝis 10 kalifoj (inter ili Hiŝamo la 2-a reelpostenigita), apartenantaj tri el ili al dinastio diferenca el la umajada, nome la hammudioj.

Meze de tia malordo sendependiĝis iom post iom las tajfoj de Almerio, Murcio, Alpuente, Arcos, Badajoz, Carmona, Denia, Granado, Onubo, Morón, Silves, Toledo, Tortosa, Valencio kaj Zaragozo. La lasta kalifo, Hiŝamo la 3-a, estis elpostenigita en 1031, kaj proklamiĝis en Kordovo respubliko. La ĉefaj provincoj de Al-Andalus kiuj ankoraŭ ne estis sendependaj sendependiĝis, sub la regenteco de klanoj ĉu arabaj, ĉu berberaj aŭ slavaj. La falo de la Kaliflando okazigis al Kordovo la perdon definitivan de la hegemonio en Al-Andalus kaj sian ruinigon kiel metropolo.

Interna politiko

La hegemonio de la kordova kaliflando evidentiĝis pro ties kapablo centrigi impostadon kaj teritoriaj kaj porokazaj ĉu komercaj, luaj, trapasaj, doganaj, merkataj, pri juveloj, ŝipoj, ktp. Administre la kaliflando dividis sian teritorion en administraj kaj militaj apartaĵoj, nome "koraoj", ĝenerale laŭ la antaŭa divido administra de la Emirlando.

Por markigi la prestiĝon kaj imite al aliaj antaŭaj kalifoj, Abderamano la 3-a konstruigis sian propran palacurbon: nome Medina Azahara. Tiu plej grava epoko de la islama hegemonio en Iberio, kvankam mallomgdaŭra ĉar praktike finis en la jaro 1009 kun la lasta fitnao aŭ enlanda milito okazinta inter la partianoj de la lasta kalifo laŭleĝa, nome Hiŝamo la 2-a, kaj de lia ĉefministro aŭ hajib Almanzor. Tamen la Kaliflando pluekzistis oficiale ĝis la jaro 1031, kiam li nuliĝis pro fragmentado de la ŝtato de umajadoj en multaj regnoj konataj kiel tajfoj.

Ekstera politiko

Rilatoj kun la nordaj kristanaj regnoj

Dum la unuaj jaroj de la Kaliflando, la alianco de la leona reĝo Ramiro la 2-a kun Navaro kaj la grafo Fernán González okazigis la malvenkon de la kalifa armeo en la batalo de Simanko. Sed post la morto de Ramiro la 2-a, Kordovo povis disvolvigi politikon de interveno kaj arbitrado en la internaj kvereloj de leonanoj, kastilanoj kaj navaranoj, kaj sendis ofte armeerojn por frunti la kristanojn. La influo de la Kaliflando super la kristanaj nordaj regnoj estis tia ke el 951 al 961, la regnoj de Leono, Navaro kaj Kastilio kaj la Graflando de Barcelono pagis impostojn al Kordovo.

La rilatoj diplomatiaj estis intensaj. Al Kordovo venis ambasadoroj de la grafo de Barcelono Borrell, de Sanĉo Garcés la 12-a de Navaro, de Elvira Ramírez de Leono, de García Fernández de Kastilio kaj la grafo Fernando Ansúrez inter aliaj. Tiuj rilatoj ne malhelpis militojn, kiaj la sieĝo de Gormaz de 975, kiam armeo de kristanoj kontraŭstaris la islaman generalon Galib.

Rilatoj kun Magrebo

La kordova politiko en Magrebo estis same intensa, partikulare dum la regado de Alhakamo la 2-a. En Afriko la umajadoj komercaj vojon enter subsahara Afriko kaj la Mediteraneo, sed tiu kontraŭstaro ne estis rekta inter ambaŭ dinastioj. La umajadoj estis helpataj de la zenataoj kaj de la idrisanoj kaj la Fatima Kaliflando de la zirioj sinhajanoj.

Gravaj eventoj estis la okupon de Melijo, Tanĝero kaj Sebto, el kiu oni povis eviti elŝipiĝon de fatimanoj en Iberion. Post la konkero de Melijo en 927, meze de la 10-a jarcento la Umajadoj kontrolis la triangulon formatan de Alĝero, Sijilmaso kaj la Atlantiko kaj helpis insurekciojn kiuj endanĝerigis la stabilecon de la fatima kaliflando.

Tamen la situacio ŝanĝiĝis post la enpovigo de al-Muizz al Fatima kaliflando. Almerio estis rabata kaj la afrikaj teritorioj sub aŭtoritato de umajadoj ekkontroliĝis fare de la fatimanoj, kaj pluhavis la kordovanoj nur Tanĝeron kaj Sebton. La dono de la regado de Ifrikijo al Ibn Manad okazigis la rektan kontraŭstaron, kiun oni klopodis eviti antaŭe, ses Ya'far ibn Ali al-Andalusi sukcesis haltigi la zirion Ibn Manad.

En 972 eksplodis nova milito en la nordo de Afriko, okazigita tiam de Ibn Gennun, senjoro de Arzilo, kiu estis venkita de la generalo Galib. Tiu milito konsekvencis la sendon de grandaj kvantojn de mono kaj trupoj al Magrebo kaj la konstantan elmigradon de berberoj al Al-Andalus.

Politiko por la Mediteraneo

Tria celo de la milita kaj diplomatia agadoj de la Kaliflando estis orientita al Mediteraneo.

La Kaliflando havis rilatojn kun la Bizanca Imperio de Konstantino la 7-a kaj kordovaj senditoj estis en Konstantinopolo. La povo de la Kaliflando etendiĝis ankaŭ norden, kaj ĉirkaŭ la jaro 950 la Germana Sankta Romia Imperio interŝanĝis ambasadorojn kun Kordovo, el kio restas konstato pro protestoj fare de la islama pirataro el Fraksinetum kaj el la orientaj insuloj de Al-Andalus. Same antaŭ kelkaj jaroj Hugo de Arlezo petis paspermeson por siaj komerca ŝiparo ke ĝi povu navigi tra la Mediteraneo, kio montras eĉ la maran povon de Kordovo.

El 942 oni establis komercajn rilatojn kun la Amalfi kaj samjare oni ricevis ambasadon el Sardinio.

Ekonomio kaj populacio

La ekonomio de la Kaliflando baziĝis sur konsiderinda ekonomia kapablo -fundamente sur grava komerco- , tre disvolvigita manfarita industrio kaj teknikoj en agrikulturo multe pli disvolviĝintaj ol ĉe iu ajn loko de la tiama Eŭropo. Oni bazis la ekonomion sur la monero, kies stampado ludis gravan rolon en la financa hegemonio. La ormonero kordova iĝis la plej grava de la epoko, kaj estis plej probable imitata de la Karola Imperio. Tiele la Kaliflando estis la unua komerca kaj urba ekonomio de Eŭropo post la malapero de la Romia Imperio.

Kape de la urba reto estis la ĉefurbo, Kordovo, la plej grava urbo de la Kaliflando, kiu superis la 250.000 loĝantojn en 935 kaj la 500.000 en 1000 (kelkaj historiistoj parolas eĉ pri 1.000.000 de loĝantoj, baze sur ĵusaj arkeologiaj trovaĵoj pli gravaj eĉ ol supozeble, pravigante tiamajn kronikojn, ĝis nun konsiderataj troaj), kaj tiele dum la 10-a jarcento ĝi estis unu de la plej grandaj urboj de la mondo kaj unuaranga financa, kultura, arta kaj komerca centro.

Aliaj gravaj urboj estis Toledo (37.000), Almerio (27.000), Zaragozo (17.000) kaj Valencio (15.000).

Kulturo

Interno de la Granda Moskeo de Kordovo, nune katolika katedralo. Unu el la ĉefaj ekzemploj de islama arkitekturo iniciatita de la dinastio de la Umajadoj.

Abderamano la 3-a, oka reĝo de Umajadoj de la islama Hispanio kaj unua el kiuj uzis la titolon de kalifo, ne nur faris Kordovon centro kerna de nova islama imperio en Okcidento, ses igis ĝin la ĉefa urbo de Okcidenta Eŭropo, rivale laŭlonge de unu jarcento kun Bagdado kaj Konstantinopolo, la ĉefurbo de la Kalifujo de Abasidoj kaj de la Bizanca Imperio, respektive, laŭ povo, prestiĝo, brilo kaj kulturo. Laŭ arabaj fontoj, sub lia regado, la urbo atingis milionon de loĝantoj, kiu ĝuis el 1,600 moskeoj, 300,000 loĝejoj, 80,000 vendejoj kaj sennombraj publikaj banejoj.

La kalifo ankaŭ protektis la kulturon: havigis al Kordovo el ĉirkaŭ 70 bibliotekoj, fondis universitaton, medicinlernejon kaj alian pri tradukistoj el grekaj kaj el hebrea al araba. Li ampleksigis konstruaĵon de la Moskeo de Kordovo, rekonstruante la minareton, kaj konstruigis la eksterordinaran palacurbon de Madinat al-Zahra, el kiu li faris sian rezidejon ĝis sia morto.

La aspektoj de kultura disvolviĝo plugravis post la enpovigo de la kalifo Alhakeno la 2-a al kiu oni atribuas la fondon de biblioteko kiu estus atinginta la 400.000 volumenojn. Eble tio okazigis la konon de la sciaro de la filozofio de klasikuloj -kaj greka kaj latina- fare de parto de intelektuloj de la epoko kiaj Ibn Masarra, Ibn Tufail, Ibn-Ruŝd aŭ la juda Maimonido, kvankam la pensuloj elstaris, ĉefe, en medicino, matematiko kaj astronomio.

Kalifoj de Kordovo

Genealogia arbo de la familio de Umajadoj. Blue aperas la kalifo Utman, unu el la 4 kalifoj ortodoksaj. Verde aperas la umajadaj kalifoj de Damasko. Flave la umajadaj emiroj de Kordovo. Oranĝe la umajadaj kalifoj de Kordovo (noto: Abderramán III estis emiro ĝis 929, kiam li proklamiĝis kalifo). Oni inkludas la parencecon de la umajadoj kun la profeto Mahometo, markate majuskle.

Literaturo

(en hispana)

  • Évariste Lévi-Provençal, España musulmana hasta la caída del califato de Córdoba (711-1031), Madrid 1957.
  • Sánchez ­Albornoz, C., La España musulmana según los autores islamitas y cristianos medievales, Barcelona 1946.
  • Torres Balbás, L., Ciudades hispano­musulmanas, Madrid.
  • Vernet, J., La cultura hispano árabe en Oriente y Occidente, Barcelona 1978.
  • Eisenberg, Daniel, Propuestas teórico-metodológicas para el estudio de la literatura hispánica medieval, ed. Lillian van der Walde. Mexico City: Universidad Nacional Autónoma de México-Universidad Autónoma Metropolitana, 2003, pp. 511-520.

(en germana)

  • Ernst Grube: Welt des Islam. Architektur, Keramik, Malerei, Teppiche, Metallarbeiten, Schnitzkunst. Mohn, Gütersloh 1967 (darin bes. die Kapitel Die Omaijaden in Spanien und Die Kunst der Nasriden in Spanien).
  • Ulrich Haarmann (Hrsg.): Geschichte der Arabischen Welt. 4. Auflage, C.H. Beck, München 2004, ISBN 3-406-47486-1 (darin bes. das Kapitel von Hans-Rudolf Singer: Der Maghreb und die Pyrenäenhalbinsel bis zum Ausgang des Mittelalters).
  • Wilhelm Hoenerbach (Hrsg.): Islamische Geschichte Spaniens: Übersetzung der Aʻmāl al-a'lām und ergänzender Texte. Artemis, Zürich/Stuttgart 1970.
  • Arnold Hottinger: Die Mauren. Arabische Kultur in Spanien, Reprint der 3. Auflage, Wilhelm Fink Verlag, München 2005, ISBN 3-7705-3075-6.
  • Günter Kettermann: Atlas zur Geschichte des Islam. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 2001, ISBN 3-534-14118-0 (darin bes. das Kapitel C Die klassische Zeit, das Kapitel D Die kulturelle Einheit in der klassischen Epoche und das Kapitel E Vom Mittelalter bis zum 19. Jahrhundert, Abschnitt 1 Westliches Mittelmeer).
  • Antonio Muñoz Molina: Stadt der Kalifen. Historische Streifzüge durch Córdoba. Rowohlt, Reinbek 1994, ISBN 978-3-499-13281-0.

Vidu ankaŭ