Kalifornia pipilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kalifornia pipilo
Kalifornia pipilo
Kalifornia pipilo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Pipilo
Specio: P. crissalis
Pipilo crissalis
(Vigors, 1839)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Melozone crissalis

La Kalifornia pipilo, Pipilo crissalis, estas specio de birdoj de la familio de Emberizedoj kaj amerika genro de Pipiloj, kiu enhavas pliajn 7 aŭ 8 speciojn.

Ĝi estas indiĝena de marbordaj regionoj de okcidenta Oregono kaj Kalifornio en Usono al Suda Baja California en Meksiko.

La taksonomio de tiu specio estis pristudata. Je pli alta nivelo, kelkaj fakuloj lokigas la pipilojn en la familion de Fringedoj. Ene de tiu grupo, estis polemiko pri ĉu la distingo inter tiu specio kaj la simila Kanjona pipilo, Pipilo fuscus, estu je specifa aŭ subspecifa nivelo. La du populacioj estas tre izolataj unua disde la dua, kaj la molekula genetiko ŝajne apogas la konsideron de du distingaj specioj ĝis nun. Aliflanke ŝajne estas malmulta distingo inter la populacioj de norda kaj Baja Kalifornio ene de P. crissalis.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Kalifornia pipilo estas ĝenerale bruna kun helruĝeca subvosto kaj sablokolora aŭ ruĝeckolora strieco en gorĝo. Estas malmulta seksa dimorfismo, ĉar inoj estas iomete pli senkoloraj. Ĝi estas ĉirkaŭ 20–25 cm longa, kaj havas rimarkinde longan voston. Ties aspekto sugestas grandan senmarkan paseron.

Habitato[redakti | redakti fonton]

La natura habitato de tiu birdo estas arbustaro aŭ ĉaparalo, sed ĝi bone adaptiĝas al urbaj parkoj kaj ĝardenoj. Tamen ties kasexma kutimaro kombine kun senmarka aspekto faras ke ĝi ne estas unu el plej bone konataj ĝardenbirdoj kvankam ĝi ĉeestas regule ĉe birdomanĝejoj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Kalifornia pipilo manĝas surgrunde aŭ en malalta arbusto kie ĝi preferas varion de semoj kaj kelkajn insektojn. Ĝi estas plej ofte vidata veturanta aŭ manĝanta sole aŭ en paroj ene de miksitaj kunmanĝantaroj.

La alvoko estas metaleca sono ĉink kaj la kanto konsistas el longa ripeteca serio fina per trilado.

Nestoj troviĝas tipe en malaltaj branĉoj aŭ arbustoj el 0'5 al 4 m supergrunde. La nesto estas diketa tasformo farita el bastonetoj, tigoj, herboj kaj haroj. La ino kovas la ovaron de 2 al 4 ovoj sola dum 11 tagoj. Ovodemetado okazas el marto al septembro kaj la ovokonkoj estas iome brilaj kaj palbluece blankecaj kun iome da brunecaj makuletoj koncentre ĉefe en pli larĝa pinto. Elnestiĝo okazas 8 tagoj post eloviĝo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Kunzmann, M. R., K. Ellison, K. L. Purcell, R. R. Johnson, y L. T. Haight. 2002. California Towhee (Pipilo crissalis). En The Birds of North America, No. 632 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Birds of North America, Inc., Philadelphia, EEUU.
  • Zink, R. M., & Dittmann, D. L. 1991. Evolution of brown towhees - mitochondrial-DNA evidence. Condor, 93, 98-105.
  • BirdLife International (2004). Pipilo crissalis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 9a Majo 2006. Malplej Zorgiga.

Plia legado[redakti | redakti fonton]

Libro[redakti | redakti fonton]

  • Kunzmann, M. R., K. Ellison, K. L. Purcell, R. R. Johnson, and L. T. Haight. 2002. California Towhee (Pipilo crissalis). In The Birds of North America, No. 632 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA.

Tezoj[redakti | redakti fonton]

  • Purcell KL. Ph.D. (1995). Reproductive strategies of open- and cavity-nesting birds. University of Nevada, Reno, United States, Nevada.
  • Slowik TJD. Ph.D. (2000). Studies on the enzootiology of Borrelia burgdorferi sensu lato and the host-targeted control of arthropod vectors of disease in northwestern California. University of California, Berkeley, United States, California.

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Alexander JD, Seavy NE & Hosten PE. (2007). Using conservation plans and bird monitoring to evaluate ecological effects of management: An example with fuels reduction activities in southwest Oregon. Forest Ecology & Management. vol 238, no 1-3. pp. 375–383.
  • Benedict L. (2007). Offspring discrimination without recognition: California Towhee responses to chick distress calls. Condor. vol 109, no 1. pp. 79–87.
  • Carson RJ & Spicer GS. (2003). A phylogenetic analysis of the emberizid sparrows based on three mitochondrial genes. Molecular Phylogenetics & Evolution. vol 29, no 1. pp. 43–57.
  • Dodge AG, Fry AJ, Blackwell RC & Zink RM. (1995). Comparison of phylogenies derived from two molecular data sets in the avian genera Pipilo and Spizella. Wilson Bulletin. vol 107, no 4. pp. 641–654.
  • Laabs DM, Allaback ML & Lapre LF. (1995). Census of the Inyo California Towhee in the eastern third of its range. Western Birds. vol 26, no 4. pp. 189–196.
  • Patten MA & Bolger DT. (2003). Variation in top-down control of avian reproductive success across a fragmentation gradient. Oikos. vol 101, no 3. pp. 479–488.
  • Purcell KL & Verner J. (1998). Density and reproductive success of California Towhees. Conservation Biology. vol 12, no 2. pp. 442–450.
  • Valone TJ & Wheelbarger AJ. (1998). The effect of heterospecifics on the group-size effect in white-crowned sparrows (Zonotrichia leucophrys). Bird Behavior. vol 12, no 3-4. pp. 85–90.
  • Zink RM. (1988). Evolution of Brown Towhees Allozymes Morphometrics and Species Limits. Condor. vol 90, no 1. pp. 72–82.
  • Zink RM & Dittman DL. (1991). Evolution of Brown Towhees Mitochondrial DNA Evidence. Condor. vol 93, no 1. pp. 98–105.
  • Zink RM, Weller SJ & Blackwell RC. (1998). Molecular phylogenetics of the avian genus Pipilo and a biogeographic argument for taxonomic uncertainty. Molecular Phylogenetics & Evolution. vol 10, no 2. pp. 191–201.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]