Saltu al enhavo

Kalimaĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalimaĥo de Cireno
Καλλίμαχος Κυρήνης
(305 a. K. - 240 a. K.)
"Callimachi Hymni, Epigrammata et Fragmenta", eldonita en 1761, de Ezechiel Spanheim (teologo) (1629-1710), Johann August Ernesti (1707-1781).
"Callimachi Hymni, Epigrammata et Fragmenta", eldonita en 1761, de Ezechiel Spanheim (teologo) (1629-1710), Johann August Ernesti (1707-1781).
Persona informo
Naskiĝo 305 a. K.
en Cireno, Ptolemea Regno, nuna Libio
Morto 240 a. K.
en Aleksandrio, Ptolemea Regno, nuna Egiptio
Lingvoj antikva greka vd
Profesio
Okupo poeto
mitologo
elegiisto
epigramisto
bibliotekisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kalimaĥo de Cireno (greke: Καλλίμαχος / Kallímakhos; naskiĝis ĉirkaŭ -305 en Cireno; mortis ĉirkaŭ -240) estis helena poeto en Aleksandrio.

Laŭ iaj malfruaj fontoj, li unue instruis beletron en Eleusis apud Ateno; poste li estis vokita al Aleksandrio de Ptolemeo la 2-a kaj instruis poezion en la muzeo. Inter liaj disĉiploj estis Apolonio el Rodiso kaj Aristofano de Bizantio.

Li iĝis bibliotekestro de Aleksandrio post la morto de Zenodoto, sed daŭrigis sian instruadon. Papiruso pri ĉiuj bibliotekestroj ne mencias lian nomon. Do, eble Kalimaĥo estis arkivisto. Li verkis la unuan katalogon pri la greka literaturo, la Pinakes, ofte citita verko.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

desegno de ĉambro kun kolonoj, en kiu viroj studas papirusajn rulojn.
Bildo el la 19-a jarcento pri la Biblioteko de Aleksandrio, kie Kalimaĥo verkis la Pinakes

Laŭ la Suido, Kalimaĥo kreis pli ol 800[1] verkojn prozajn kaj poeziajn.[2] La granda plejparto de lia verkaro, inklude ĉiujn prozaĵojn, estas perdita. Kelkaj epigramoj kaj liaj Himnoj konserviĝis kompletaj, kaj aliaj en fragmentoj.[3] Venkokanton de li kun la (elpensita) titolo Venko de Berenico rekonstruis el fragmentoj la brita papirologo Peter J. Parsons. Kalimaĥo estas plej bone konata pro siaj epigramoj, mallongaj poemoj skribitaj sur tomboŝtonoj. Li verkis ankaŭ literaran himnaron, versan mitaron kun la titolo Aitia (Originoj), kolekton de jambaj poemoj, kaj mitologian eposeton kun la titolo Hekalo. Proze li verkis la unuan bibliografian katalogon de la tuta greka literaturo, titolitan Pinakes (Tabuloj).

Ekzemplo de la epigramoj de Kalimaĥo estas:

Τῇδε Σάων ὁ Δίκωνος Ακάνθιος ἱερὸν ὕπνον
κοιμᾶται. θνῄσκειν μὴ λέγε τοὺς ἀγαθούς.

Kiu signifas: "Tie ĉi Saono Dikonido el Akanto dormas sanktan sonĝon; ne diru ke la bonuloj mortas."

Influo[redakti | redakti fonton]

Kalimaĥo kaj lia arta filozofio fariĝis grava referencaĵo por romaj poetoj de la malfrua Respubliko kaj frua Imperio. Katulo, Horacio, Vergilio, Propercio, kaj Ovidio rigardis lin kiel unu el siaj "ĉefa[j] modelo[j]".[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Parsons, Peter. 2015. "Callimachus(3)". En Goldburg, Sander (red.). Oxford Classical Dictionary. Oxford University Press.
  2. Gutzwiller, Kathryn. 2007. A Guide to Hellenistic Literature. Oxford: Blackwell Publishers. 60.
  3. Parsons, Peter. 2015. "Callimachus(3)". En Goldburg, Sander (red.). Oxford Classical Dictionary. Oxford University Press.
  4. Hunter, Richard. 2012. The Shadow of Callimachus: Studies in the Reception of Hellenistic Poetry at Rome. Cambridge: Cambridge University Press. 1.