Kalima kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kalima (or-kulturo))
Kalima kulturo
materia kulturo
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

La Kalima Or-kulturo estas unu el la indiĝenaj or-kulturoj de Kolombio.

Dum la unua jarmilo antaŭ Jesuokristo, en la valoj ĉirkaŭ la riveroj Kalima (hispane: "Calima") kaj Dagŭa, irantaj al la Pacifika Oceano, loĝadis grupoj de agrikulturistoj malvojaĝemaj kaj elstaraj ceramikistoj.

Tiu popolo etendiĝis kaj prilaboris la montflankojn farante terasojn por siaj loĝejoj, draŝejojn por sia agrikulturo, kaj drenkanalojn. Dum tiu epoko, nomata "Yotoko" (de la 2a jarcento a.K. ĝis la 11a jarcento p.K.) ili produktis belajn oraĵojn:

  • Vestaĵoj por plej prestiĝaj tribanoj, vestaĵoj kiuj eĉ akompanis tiujn homojn en la tombejoj.
  • Diversaj bestoj
  • Homoj iome besto-aspektaj
  • Ujoj, nomataj "poporoj", por kalko uzata dum la rita konsumado de folioj de kokao-planto.

Proksimume en la deka jarcento a.K. la regiono estis ekokupata far la grupo nomata "Sonso", kies soldatoj, ornamitaj kun kaskoj kaj brustŝildoj el orkupra alojo, estis batalontaj kontraŭ hispanoj en 1530.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.