Kaliningrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri la urbo en la Kaliningrada provinco de Rusio. Por legi pri la urbo en la Moskva provinco vidu ĉe Korolov.

Kaliningrado
(Kenigsbergo)
ruse: Калининград, pole: Królewiec, germane: Königsberg, ĉeĥe: Královec, litove: Karaliaučius, angle: Kaliningrad
urbo
Kaliningrada pasejo en Placo de Venko en Kaliningrado
Oficiala nomo: Калининград
Lando Rusio Rusio
Regiono Nordokcidenta Rusio
Provinco Kaliningrada provinco
Historia ligo Hansa ligo
Historia regiono Orienta Prusio
Rivero Pregolja
Situo Kaliningrado
 - alteco 4,8 m s. m.
 - koordinatoj 54° 43′ 00″ N 20° 31′ 00″ O / 54.71667 °N, 20.51667 °O / 54.71667; 20.51667 (mapo)
Areo 215,7 km² (21 570 ha)
Loĝantaro 431 491 (2010)
Denseco 2 000,42 loĝ./km²
Fondita 1255
 - statuso de urbo 1286
Horzono MT (UTC+3)
 - somera tempo MST (UTC+4)
Poŝtkodo 236000
Telefona antaŭkodo +7 4012
Aŭtokodoj 39, 91
OKATO 27 401
Enigmo Sep pontoj en Königsberg
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Kaliningrada provinco
Situo enkadre de Kaliningrada provinco
Situo enkadre de Kaliningrada provinco
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Kaliningrad
Retpaĝo: www.klgd.ru
Malnova katedralo en Kaliningrado

Kaliningrado (ruse Калининград) estas urbo en Rusio, kiu troviĝas en la ĝis la jaro 1945 germanlingva regiono Orienta Prusio. Ĝi do situas dise de la "resta" Rusio. Kaliningrado estas la ĉefurbo de la provinco Kaliningrado.

Geografio

Kaliningrado estas proksima al la Balta maro, ĝia meza alteco super marnivelo estas nur ĉ. 5 metroj. Trafluas ĝin la rivero Pregola (Преголя), kiu formas insulon, historie nomatan Kneiphof [Knajphof], nun Kanta Insulo (кантский остров / Kantskij ostrov).

La enklava situo de Kaliningrado ekde la jaro 1946 ne estis tro granda problemo dum la ekzisto de Sovetunio, ĉar tiam Kaliningrado estis ligita kun Rusio per Litova SSR. Sed post la ŝtata resendependiĝo de Litovio en 1990, kaj aparte post aliĝo de Litovio kaj Pollando al Eŭropa Unio en 2004, ekde kiam la provinco havas terajn limojn nur al Eŭropa Unio, necesis interkonsenti pri specialaj trafik-kondiĉoj.

Nomo

Ĝis 1946 la urbo nomiĝis Königsberg (germane "reĝa monto") (ruse Кёнигсберг) (latine: Regiomontium, "Reĝmonto", en vortaroj troveblas la esperantigita nomformo Kenigsbergo). La urbon fondis dum la jaro 1255 la Ordeno de germanaj kavaliroj honore al la ĉeĥa reĝo (de tio la nomo) Přemysl Otakar la 2-a, kiu gvidis unu el iliaj krucmilitaj bataloj kontraŭ la praprusoj, nekristana balta popolo, kiu loĝis en la regiono, ĝis kiam ĝi post 50-jara militado de la kavalira ordeno estis praktike ekstermita. Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso. Königsberg fariĝis ĉefurbo de la reĝlando de Prusio ekde la jaro 1600 (la titolo ĉefurbo transiris al Berlino dum la jaro 1660).
Kaliningrado havas muzeojn, bibliotekojn kaj du universitatojn.

La nomon Kaliningrad oni atribuis en 1946 honore al la komunisma rusa politikisto Miĥajl Ivanoviĉ Kalinin, kvankam tiu ne havis ajnan historian rilaton al la urbo. Kiam post 1990 multaj rusiaj urboj, inter ili la urbo Tver (Kalinin) kaj Korolov (Kaliningrad), kiuj same nomiĝis laŭ Kalinin, alprenis siajn antaŭajn nomojn, Kaliningrad konservis sian nomon, kvankam "Kenig" estas uzata kiel neformala, komunlingva nomo. Ankaŭ la propono Kantgrad ne estis tre populara.


Famaj urbanoj

Naskiĝloko i.a. de: David Hilbert, Immanuel Kant, Siegfried Liebeck, Johann Christoph Gottsched, Viktor Ivanoviĉ Pacajev (Виктор Иванович Пацаев; rusa kosmonaŭto), Wolfgang Weyrauch.

Pro siaj universitatoj la urbo ĉiam allogis famajn sciencistojn. Interalie tie vivis kaj instruis la astronomo kaj matematikisto Friedrich Bessel kaj la filozofo Immanuel Kant. Studis tie ekzemple la matematikisto Christian Goldbach.

La urbo famas ankaŭ pro la matematika problemo de la sep pontoj en Königsberg solvita de Leonhard Euler en 1736.

Esperanto

  • En Kaliningrad estas sidejo de eldonejo "Sezonoj".
  • Dum 1909 la administracio de la germana Ruĝa Kruco en Königsberg proponis al sia subularo lerni Esperanton.

Esperantistoj el Kaliningrado

Ĝemelaj urboj

Interalie estas polaj urboj Elblongo / Elbląg kaj Gdinio / Gdynia

Vidu ankaŭ