Kalipso (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalipso
Hitchcock, George - Calypso - Google Art Project.jpg
Verko Odiseado
Informoj
Sekso ina
Patro Oceano
Patrino Tetiso
Kunulo Odiseo
Infanoj Nausithous • Nausinous • Auson • Latino • Telegonus
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

En la greka mitologio, Kalipso (greke: Καλυψώ, Kalypsố, "tiu, kiu kaŝas") estas marnimfo. Laŭ Homero ŝi estas filino de Atlaso. Ŝi estas la reĝino de la mita insulo Ogygie, kie, ĉirkaŭita de aliaj nimfoj, ŝi vivas sola.

Odiseo kaj Kalipso, de Arnold Böcklin (1883)

Pluraj insuloj nuntempe postulas la honoron esti la legenda Ogygie, inter ili la insulo Gozo, en la malta insularo.

En la Odiseado, Kalipso akceptas Odiseon post lia ŝippereo kaj enamiĝas al li. Ŝi sukcese retenas lin sur sia insulo dum sep jaroj, proponante al li eĉ la senmortecon, se li konsentus resti. Sed fine Odiseo, helpita de la dioj, foriros por rehejmeniri.

Laŭ kelkaj tradicioj ŝi eble havis unu aŭ plurajn filojn kun la heroo, nome Latinus kaj Telegonos.