Saltu al enhavo

Kaliptorinko de Banks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaliptorinko de Banks
paro (masklo maldekstre kaj ino dekstre)
paro (masklo maldekstre kaj ino dekstre)
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Familio: Cacatuidae
Subfamilio: Calyptorhynchinae
Bonaparte, 1853
Genro: Calyptorhynchus
Demarest, 1826
Specio: Kaliptorinko de Banks, C. banksii
(Latham, 1790)
Calyptorhynchus banksii
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj
  • C. b. banksii
  • C. b. graptogyne
  • C. b. macrorhynchus
  • C. b. naso
  • C. b. samueli
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ino, Norda Teritorio
Masklo, Norda Teritorio

La ruĝvosta nigra kakatuo (Calyptorhynchus banksii) konata ankaŭ kiel Kaliptorinko de Banks, estas granda nigra kakatuo indiĝena de Aŭstralio. Plenkreskaj maskloj havas karakterizan paron de brilruĝaj paneloj sur la vosto, kiu donas al la specio sian nomon. Ĝi estas pli ofta en la pli sekaj partoj de la kontinento. Kvin subspecioj estas agnoskitaj, kiuj diferencas ĉefe laŭ bekograndeco. Kvankam la pli nordaj subspecioj estas vaste disvastiĝintaj, la du sudaj subspecioj, nome la arbara ruĝvosta nigra kakatuo kaj la sudorienta ruĝvosta nigra kakatuo, estas minacataj.

La specio kutime troviĝas en eŭkaliptaj arbaroj, aŭ laŭlonge de akvovojoj. En la pli nordaj partoj de la lando, ĉi tiuj kakatuoj estas ofte vidataj en grandaj grupoj. Ili estas semomanĝantoj kaj kavaĵnestumantoj, kaj tial dependas de arboj kun sufiĉe grandaj diametroj, ĝenerale eŭkaliptoj. Populacioj en sudorienta Aŭstralio estas minacataj de senarbarigo kaj aliaj ŝanĝoj de vivejo. El la nigraj kakatuoj, la ruĝvosta estas la plej adaptebla al birdobredado,[1] kvankam nigraj kakatuoj estas multe pli maloftaj kaj multe pli multekostaj en birdobredado ekster Aŭstralio.[2]

Taksonomio kaj nomo

[redakti | redakti fonton]

La specikomplekso estis priskribita de la ornitologo John Latham en 1790 kiel Psittacus banksii,[3] memorige al angla botanikisto Sir Joseph Banks. La ruĝvosta nigra kakatuo havas ankaŭ la distingon esti la unua birdo el orienta Aŭstralio ilustrita de eŭropano, ĉar ino, supozeble kolektita ĉe la rivero Endeavour en norda Kvinslando, estis skizita de la desegnisto de Banks, nome Sydney Parkinson, en 1770.[4] Ege antaŭ Latham, la angla natursciencisto George Shaw priskribis Psittacus magnificus el specimeno kolektita ie en la regiono de Port Jackson (nune Sidnejo).[5] Dum multaj jaroj, la specio estis referencata kiel Calyptorhynchus magnificus,[6] proponite de Gregory Mathews en 1927 ĉar la nomo de Shaw estis antaŭanta la priskribon de Latham en 1790. Dum pluraj jardekoj, la propono de Mathews estis akceptita de multaj aŭtoritatoj, kvankam ne estis klare ĉu la originala referenco de Port Jackson fakte rilatis al la ruĝvosta nigra kakatuo aŭ, pli verŝajne, al la Kaliptorinko de Latham. En 1994, peto por konservi Calyptorhynchus banksii kiel la scienca nomo estis akceptita de la IKZN.[7] La ruĝvosta nigra kakatuo estas la tipa specio de la genro Calyptorhynchus,[8] kies nomo devenas de la greka kalypto-/καλυπτο- "kaŝita" kaj rynĥos/ρυγχος "beko".[9] La ŝanĝon unue faris Anselme Gaëtan Desmarest en 1826.[10]

En 1827, Jennings proponis la nomon Psittacus niger por la birdo.[11] Tiu dunoma kombinaĵo jam estis uzita de Carl Linnaeus por la nigra papago (posta Coracopsis nigra) en 1758,[12] kaj de Johann Friedrich Gmelin por la Palma kakatuo en 1788; ĝi do estis malvalida eĉ kvankam ambaŭ aliaj specioj jam estis konataj laŭ malsamaj nomoj tiutempe. Alternativaj ordinaraj nomoj estas Nigra kakatuo de Banks, Banksa nigra kakatuo, aŭ simple nigra kakatuo.[13] Indiĝenoj de centro de la Kabjorka Duoninsulo havas kelkajn nomojn por tiu birdo: nome (minha) paĉang en Pakanh; (inh -) inhulg en Uv Ojkangand; kaj (inh -) anhulg en Uv Olkola. (La interkrampa prefikso (inh-minha) estas kvalifikilo kun la signifo 'viando' aŭ 'besto'.)[14] Ngarnarrhkarnamarr estas terminoj uzataj de Kunvinjku-oj de Arnhemlando.[15][16] En Centra Aŭstralio, sudokcidento de Alice Springs, la termino el lingvo Pitjantjatjara por la subspecio C. b. samueli estas iranti.[17] Karrak estas termino Nungar derivita el la alvoko de la sudokcidenta raso C. b. naso.[18] En la lingvo de la Bungandidj-oj de sudorienta Suda Aŭstralio kaj okcidenta Viktorio tiu birdo estis nomita triin.[19]

La plej proksima parenco de la ruĝvosta nigra kakatuo estas la Kaliptorinko de Latham; ambaŭ specioj formas la subgenron Calyptorhynchus ene de la samnoma genro.[13] Ili distingiĝas de la aliaj nigraj kakatuoj de la subgenro Zanda per sia signifa seksa dimorfismo kaj la krioj de la junuloj; unu pepanta petega krio, la alia vokaligo dum glutado de manĝaĵo.[13][20]

Studo en 1999 pere de mtDNA filogenetiko de kakatuoj, subtenis la hipotezojn, ke kakatuoj originiĝis en Aŭstralio antaŭ la periodoj Paleogeno kaj Neogeno (66 mya, markante la fino de Mesozoiko, ĝis 2.6 mya) kaj ke la genro Cacatua diversiĝis en du apartaj radiadoj en la insuloj de Indonezio, Nov-Gvineo, kaj Suda Pacifiko. Ĝi konkludis, ke la unua ankoraŭ vivanta kakatuo diverĝis el la prakakatuoj estis la Palma kakatuo, sekvite de subklado kiu enhavas la nigrajn kakatuojn.[21]

Studo de 2008 pere de mitokondria kaj nuklea DNA filogenetiko de papagoj, kakatuoj kaj rilataj taksonoj uzanta inter aliaj informoj de la Funebra kaliptorinko, havigas konfirman pruvaron de origino en Gondvano de la prapagoj en Kretaceo, kaj de diverĝo en Aŭstralazio de la prakakatuoj el la papagoj ĉu en la fino de Kretaceo (66 mya) aŭ Paleogeno (45 mya) depende de supozoj por bazaj linioj.[22]

Oni agnoskis kvin subspeciojn; ili diferenciĝas ĉefe en la grando kaj formo de la beko, la ĝenerala birdogrando kaj la koloro de la ino:[23]

  • C. b. banksii troviĝas en Kvinslando kaj, malofte, en fora norda Novsudkimrio; ĝi estas la plej granda subspecio laŭ totala korpograndeco kaj havas mezgrandan bekon.[23] Ĝi kuniĝas kun subspecio macrorhynchus ĉirkaŭ la Golfo de Karpentario. Ĝi malaperis el granda parto de sia antaŭa teritorio en norda Novsudkimrio kaj sudorienta Kvinslando.[24]
  • C. b. graptogyne, (endanĝerita)[25] konata kiel la sudorienta rŭgvosta nigra kakatuo, troviĝas en sudokcidenta Viktorio kaj sudorienta Suda Aŭstralio en areo bordita de la Monto Gambier okcidente, Portland sude, Horsham nordoriente kaj Bordertown norde.[26] La plej malgranda de la kvin subspecioj,[23] ĝi estis agnoskita kiel aparta subspecio nur en la 1980-aj jaroj.[27][28] Ili estas dependaj ĉefe de areoj de Eucalyptus baxteri, Eucalyptus camaldulensis kaj de Allocasuarina luehmannii por manĝado kaj nestumado.[29] Tiuj arbospecioj estis ĉiuj minacataj pro arbara maldensigo kaj plimulto restas en privataj areoj; eble nur 500–1000 individuoj restas.[30] La subspecio kaj ĝia habitato estas celo de tutlanda rekuperplano.[31] En 2007 lokaj terposedantoj ekricevis helpon por regenerado de taŭga habitato.[32]
  • C. b. macrorhynchus, kun la nomo grandbeka kakatuo de Mathews,[33] troviĝas tra tuta norda Auzstralio. Kvankam oni supozas, ke ĝi estas disvastigata kaj abunda, tiu subspecio estis malbone studita. Ĝi estas granda kaj havas grandan bekon, kiel la nomo de la subspecio sugestas. Al la inoj mankas la ruĝa koloro en siaj vostoj.[6]
  • C. b. naso (vundebla)[34] estas konata kiel arbara ruĝvosta nigra kakatuo kaj troviĝas en la sudokcidenta angulo de Okcidenta Aŭstralio inter Perto kaj Albany. Tiu formo havas pli grandan bekon,[35] kaj favoras arbospeciojn marri (Corymbia (iam Eucalyptus) calophylla), jarrah (E. marginata) kaj karri (E. diversicolor).[36] Du el la plej gravaj minacoj al tiu subspecio estas kontraŭleĝa pafado kaj naturaj mielabeloj.[37]
  • C. b. samueli ekzistas en kvar disaj populacioj: en centra marborda Okcidenta Aŭstralio el Pilbara suden ĝis norda Wheatbelt proksime de Northam kaj internaj riveroj en Centra Aŭstralio, sudokcidenta Kvinslando kaj supra riversistemo de Darling en Okcidenta Novsudkimrio. Birdoj de tiu subspecio estas ĝenerale pli malgrandaj kun pli malgrandaj bekon ol la nomiga banksii.[38]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]
Kaliptorinko de Banks (ino), C. b. naso subspecio, Nacia Parko Montaro Whicher, sudokcidenta Okcidenta Aŭstralio

Ruĝvostaj nigraj kakatuoj longas ĉirkaŭ 60 centimetrojn kaj estas sekse dimorfaj. La plumaro de la masklo estas tute nigra kun elstara nigra kresto konsistanta el plilongigitaj plumoj de la frunto kaj krono. La beko estas malhelgriza. Ankaŭ la vosto estas nigra kun du flankaj helruĝaj plumoj. Inoj estas nigraj kun flav-oranĝaj strioj en la vosto kaj brusto, kaj flavaj makuloj gradiĝantaj al ruĝaj sur la vangoj kaj flugiloj. La beko estas pala kaj kornokolora. La malsupraj partoj estas striecaj per fajna flavo super nigra bazo. Maskloj pezas inter 670 kaj 920 gramojn, dum inoj pezas iomete malpli, je 615-870 gramoj.[24] Komune kun aliaj kakatuoj kaj papagoj, ruĝvostaj nigraj kakatuoj havas zigodaktilajn piedojn, nome du fingrojn antaŭen kaj du malantaŭen, kiuj permesas al ili kapti objektojn per unu piedo starante sur la alia, por manĝado kaj manipulado. Nigraj kakatuoj estas preskaŭ ekskluzive maldekstrapiedaj (kune kun preskaŭ ĉiuj aliaj kakatuoj kaj plej multaj papagoj).[39]

Junaj ruĝvostaj nigraj kakatuoj similas al inoj ĝis pubereco, kiu okazas ĉirkaŭ kvar jarojn aĝe, sed havas pli palflavajn striecajn malsuprajn partojn.[24] Kiam la birdoj atingas maturecon, maskloj iom post iom anstataŭigas siajn flavajn vostoplumojn per ruĝaj; la kompleta procezo daŭras ĉirkaŭ kvar jarojn.[40]

Kiel ĉe aliaj kakatuoj, la ruĝvosta nigra kakatuo povas esti tre longviva en kaptiteco; en 1938, ornitologo Neville Cayley raportis unu pli ol kvindekjaraĝan en la bestoĝardeno de Taronga.[41] Alia birdo loĝanta en la bestoĝardenoj de Londono kaj Roterdamo estis 45-jaraĝa kaj 5-monata kiam ĝi mortis en 1979.[42]

Oni registris plurajn kriojn de ruĝvostaj nigraj kakatuoj. La kontakta krio de la birdo estas ruliĝanta metala krur-rrkree, kiu povas veturi longajn distancojn kaj ĉiam estas elsendita dum flugado;[43] ĝia alarma krio estas akra.[43] Memmontrantaj maskloj vokaligas sekvencon de mallaŭta grumblo sekvata de ripetema kred-kred-kred-kred.[20]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]
Maskla junulo, Darling Scarp, Roleystone, sudokcidenta Okcidenta Auzstralio

La ruĝvosta nigra kakatuo ĉefe troviĝas en la pli sekaj partoj de Aŭstralio. Ĝi estas vaste disvastigita kaj abunda en larĝa zono tra la norda duono de la lando, kie ĝi estas konsiderata agrikultura damaĝbesto,[44] kun pli izola distribuo en la sudo. Ĝi troviĝas en vasta gamo da vivejoj, de arbustaroj kaj herbejoj tra arbaroj de eŭkaliptoj, kazuarenacoj kaj akacioj, ĝis densaj tropikaj pluvarbaroj.[4] La birdo dependas de grandaj, malnovaj eŭkaliptoj por nestokavaĵoj, kvankam la specifaj gumoj uzataj varias en malsamaj partoj de la lando.

Kakatuoj ne estas tute migrantaj, sed ili ja montras regulajn laŭsezonajn movojn en malsamaj partoj de Aŭstralio. En la nordaj partoj de la Norda Teritorio, ili plejparte forlasas areojn de alta humideco dum la somera pluvsezono.[45] En aliaj partoj de la lando, laŭsezonaj movoj de kakatuoj emas sekvi nutraĵfontojn, modelo registrita en Norda Kvinslando,[46][47] kaj Novsudkimrio. En sudokcidenta Okcidenta Aŭstralio, ambaŭ ekzistantaj subspecioj ŝajnas havi nord-sudan modelon; norden post reproduktado en la kazo de subspecio naso,[48] dum movoj de subspecio samueli en la tritikzono povas esti neregulaj kaj senrilataj al la sezonoj.[49]

Dumfluge
Dumfluge, Rifuĝejo Healesville.

Ruĝvostaj nigraj kakatuoj estas tagemaj, raŭkaj kaj bruemaj, kaj ofte videblas flugantaj alte supre en malgrandaj grupoj, foje miksitaj kun aliaj kakatuoj. Aroj de ĝis 500 birdoj ĝenerale videblas nur en la nordo aŭ kiam la birdoj estas koncentritaj ĉe iu nutraĵfonto. Alie, ili ĝenerale estas sufiĉe timemaj de homoj. En norda kaj centra Aŭstralio, birdoj povas manĝi sur la tero, dum la du sudaj subspecioj, graptogyne kaj naso, estas preskaŭ ekskluzive arbemaj.[50] Ili emas flugi sufiĉe malrapide kun intermitaj profundaj flugetaj flugilbatoj, klare malsamaj ol la malprofundaj flugilbatoj de la simila Kaliptorinko de Latham. Ili ankaŭ ofte flugas je konsiderinda alteco.[43]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

La masklo de ruĝvosta nigra kakatuo svatas per ŝveligado de la kresto kaj vangoplumoj, kaj kaŝado de la beko; ĝi tiam kantas kaj fieras, finiĝante per salto kaj ekbrilo de ruĝaj vostoplumoj al la ino, kiu plej ofte respondas per defendema mordado.[51] Reproduktado ĝenerale okazas de majo ĝis septembro krom en la kazo de la sudorienta subspecio, kiu nestas dum somero (decembro ĝis februaro). Paroj de la subspecio samueli en la regiono Wheatbelt (Tritikzono) de Okcidenta Aŭstralio povas produkti du idarojn,[36] dum tiuj de sudorientaj subspecioj produktas nur unu.[52] Nestado okazas en grandaj vertikalaj kavaĵoj de altaj arboj. Izolaj arboj estas ĝenerale elektitaj, por ke birdoj povu flugi al kaj de ili relative senĝene. La sama arbo povas esti uzata dum multaj jaroj. Kavaĵoj povas esti 1 ĝis 2 metrojn profundaj kaj 0,25–0,5 metrojn larĝaj, kun bazo el ligneroj. Ovodemetado konsistas el unu aŭ du blankaj, senbrilaj ovoj, kvankam la dua kokido estas plejofte neglektita kaj pereas en infanaĝo.[53]

Kvankam ruĝvostaj nigraj kakatuoj manĝas vastan gamon da indiĝenaj kaj enkondukitaj grenoj, ilia ĉefa dieto estas semoj de eŭkalipto. Ekzistas specifa rilato inter la specio kaj pli grandfruktaj specioj de gumoj. Ĉi tiuj varias tra Aŭstralio, sed inkluzivas la marri en Sudokcidenta Okcidenta Aŭstralio, la lanpugan darvin-on (E. miniata] tra la nordo de la lando, E. baxteri en Viktorio kaj la sangolignajn speciojn Corymbia polycarpa kaj C. intermedia en Kvinslando. Kakatuoj formordas branĉetojn kiuj havas aretojn de semkapsuloj, poste tenas ilin per siaj piedoj dum maĉado kaj rikoltado de semoj antaŭ ol disŝuti la teron per derompaĵoj. Inter aliaj semoj kaj nuksoj konsumitaj estas tiuj de Acacia, Allocasuarina, Banksia, Grevillea kaj Hakea, same kiel beroj kaj fruktoj.[43] Ili povas konsumi ankaŭ insektojn, sed tre rare.[54] Kakatuoj adaptiĝis al manĝado de kelkaj enmetitaj plantoj kiel la rumekso (Emex australis). Estas kelkaj pruvoj de konsumo de natura rafano (Raphanus raphanistrum), natura brasiko (Brassica tournefortii) kaj melono (ĉu Citrullus ĉu Cucumis).[35] Ruĝvostaj nigraj kakatuoj estas implikitaj kiel agrikulturaj damaĝbestoj de arakido kaj aliaj kultivaĵoj ĉe Lakeland Downs en Fornorda Kvinslando. Tie la kakatuoj, en grupoj de ĝis plurcent birdoj, lernis distranĉi la arakidplantojn super la grundnivelo antaŭ ol eltiri la arakidojn el la grundo per iliaj tigoj kaj senŝeligi ilin. Ili ankaŭ difektas elektrajn kablojn sur pivotaj irigaciiloj.[55][56]

Konservostatuso

[redakti | redakti fonton]
Juna masklo de Kaliptorinko de Banks manĝanta semojn de arbo de la genro Casuarina en McMinn St, Darvino, Norda Teritorio, Aŭstralio.

La ruĝvosta nigra kakatuo estas protektita laŭ la Aŭstralia Leĝo pri Media Protekto kaj Biodiverseco Konservado (Environment Protection and Biodiversity Conservation Amendment, Protekto de Faŭno) de 2001.[57] Ĉi tiuj birdoj estas listigitaj internacie laŭ Apendico II de CITES, kiu permesas internacian komercon de vivaj nature kaptitaj kaj kaptite breditaj specimenoj, se tiaj eksportoj ne estas damaĝaj al naturaj populacioj.[58] Tamen, la nunaj aŭstraliaj restriktoj pri komercaj eksportoj el Aŭstralio ne estas truditaj de CITES.[57] C. b. graptogyne estas specife listigita kiel endanĝerigita en la Aŭstralia Leĝo pri Media Protekto kaj Biodiverseco Konservado de 1999 (Environment Protection and Biodiversity Conservation Act 1999).

La statuso de la ruĝvosta nigra kakatuo kiel specio, kaj kiel subspecio, ankaŭ varias de ŝtato al ŝtato ene de Aŭstralio. Ekzemple:

  • La subspecio de sudorienta ruĝvosta nigra kakatuo C. b. graptogyne estas listigita kiel endanĝerigita en Aldono 7 de la Leĝo pri Naciaj Parkoj kaj Faŭno de 1972 de Suda Aŭstralio (National Parks and Wildlife Act 1972).[59] Kaj ĝi estas la plej malgranda el la specio. Kvankam kalkulo en junio 2012 de proksimume 1500 individuoj estas rimarkinda pliiĝo kompare kun la kalkulo de nur 1000 en 2007, ĝi restas en danĝero de formorto.[60][61]
  • Ankaŭ C. b. graptogyne estas listigita kiel minacata en la Viktoria leĝo Flora and Fauna Guarantee Act 1988.[62] Laŭ tiu leĝo, oni preparis planon Action Statement por la rekuperado kaj estonta administrado de tiu specio.[63] Tamen, ankaŭ notindas, ke la ruĝvosta nigra kakatuo estas listigita laŭ ĉi tiu Leĝo sub sia antaŭa latina nomo, Calyptorhynchus magnificus. En la konsila listo de minacata vertebrula faŭno en Viktorio de 2007, ĉi tiu subspecio estas listigita kiel endanĝerigita.[64]
  • La ruĝvosta nigra kakatuo estas listigita kiel vundebla en la Leĝo pri Konservado de Minacataj Specioj de Novsudkimrio de 1995 (Threatened Species Conservation Act 1995).[65]

Kiel multaj aŭstraliaj kakatuoj kaj papagoj, la ruĝvosta nigra kakatuo estas minacata de la flora kontraŭleĝa komerco de birda kontrabando.[66] Alta postulo kaj alta transita morteco signifas, ke multe pli da birdoj estas prenitaj el la naturo ol tiuj efektive venditaj.[67]

En 1997, la Departemento pri Naturaj Rimedoj, Medio kaj Artoj (nun malaperinta) de la Registaro de la Norda Teritorio proponis planon por administrado de la komerco de ovoj kaj nestbirdoj de C. b. macrorhynchus. Ĝis nun la plano ne estis efektivigita. Esploro de la Aŭstralia Senato pri la Komerca Utiligo de Aŭstralia Indiĝena Faŭno konkludis komence de 1998, ke rutina kaptado kaj komerca uzo de plenkreskaj naturaj birdoj devus esti malpermesitaj.[67]

La birdo estas parto de ĉiujara censo, nome la Great Cocky count, kiu okazas ĉiujare ekde 2009 por spuri la populaciajn ŝanĝojn de Ruĝvostaj kaj aliaj nigraj kakatuoj.[68]

Birdobredado

[redakti | redakti fonton]
Endoma plenkreska ino de la subspecio samueli.

Fine de la 1990-aj jaroj, ruĝvostaj nigraj kakatuoj atingis prezojn de 1750 dolaroj en Aŭstralio kaj 8900 dolaroj (ĉirkaŭ 6000 usonaj dolaroj) eksterlande.[2] Bredataj birdoj aĉeteblas por iom ajn inter 15 000 kaj 40 000 usonaj dolaroj en Usono, kie ili malofte videblas en birdbredado.[69] Breditaj birdoj kapablas lerni kelkajn vortojn kaj povas esti tre amemaj, kvankam maskloj povas iĝi stampitaj kaj verŝajne ne reproduktiĝos. La ruĝvosta nigra kakatuo estas la plej ofte vidata el la nigraj kakatuoj en kaptiteco,[1] kaj povas esti rezistema kaj longviva se oni donas al ili multe da spaco. Ĝis nun, la plej multaj birdoj en kaptiteco estis de la subspecioj C. b. banksii kaj C. b. samueli. Birdoj ofte estis antaŭe breditaj sen multe da atento al la devensubspecioj. Tamen, kun kreskanta intereso pri konservado, pli da birdobredistoj zorgas pri konservado de la integreco de la apartaj subspecioj en kultivado, kaj tial evitas krucbredadon.[1]

La birdoj facile reproduktiĝas en kaptiteco[70] kaj povas demeti ovojn ĉiujn 3 semajnojn inter februaro kaj novembro. Post kiam la ino havas unu ovon en sia nesto, ŝi ne demetas alian. Ovo bezonas ĉirkaŭ 30 tagojn por eloviĝi.[71] La okuloj de la idoj malfermiĝas post ĉirkaŭ 3 semajnoj kaj la flava lanugo montros nigrajn pingloplumojn post ĉirkaŭ 6 semajnoj. La plej bona tempo por bredado estas post ĉirkaŭ 10 semajnoj, kiam iliaj nigraj plumoj estas en sia loko, sed la vostoplumoj estas ankoraŭ mallongaj. Junaj birdoj elnestiĝas post ĉirkaŭ 4 monatoj kaj ambaŭ seksoj havas la koloron de sia patrino. Maturaj masklaj birdoj fariĝos agresemaj al junaj masklaj birdoj dum pubereco (4 jaroj); ili devas esti apartigitaj se enkaĝigitaj.[70]

Oni povas trovi bredokonsilojn en Husbandry Guidelines for the Red-tailed Black Cockatoo (Bennett, 2008).[72]

En kulturo

[redakti | redakti fonton]
Banksia kakatuo de Thomas Watling, unua profesia eŭropa artisto kiu pentris en Novsudkimrio.
  • Kaliptorinko de Banks, nome Karak, estis la oficiala maskoto de la Ludoj de la Komunumo de Nacioj de 2006 okazintaj en Melburno.[73] La reklamado koincidis kun efektivigo de iniciatoj por certigi la supervivon de la sudorienta subspecio "graptogyne", same kiel pliigitan median konscion ĉe la ludoj.
  • Tradicia rakonto el okcidenta Arnhema Lando rakontas pri Nigra Kakatuo kaj ŝia edzo Korvo, kiuj estas Birdo-homoj, kiuj elkreskigas nigrajn plumojn post kiam ili estas trafitaj de malsano de trans la maro norden. Timante esti entombigitaj subtere, ili transformiĝas en birdojn kaj flugas alte en la ĉielo.[74]
  • En la folkloro de la Tiwi-popolo, la ruĝvosta nigra kakatuo laŭdire akompanas la mortintojn al la ĉielo.[75]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 Forshaw, p. 103
  2. 2,0 2,1 (1997) Sustainable Economic of Native Australian Birds and Reptiles – Can controlled trade improve conservation of species?. Barton: The Corporation. ISBN 978-0-642-24638-7. Online summary Arkivigite je 2017-03-30 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Latham, John. (1790) Index Ornithologicus, Sive Systema Ornithologiae: Complectens Avium Divisionem In Classes, Ordines, Genera, Species, Ipsarumque Varietates 1 (latine). London: Leigh & Sotheby.
  4. 4,0 4,1 Forshaw, p. 94
  5. Rowley, Ian. (1997) “Cacatuidae”, del Hoyo J: Handbook of the Birds of the World – Volume 4: Sandgrouse to Cuckoos. Lynx Edicions. ISBN 978-84-87334-22-1.
  6. 6,0 6,1 Lendon, p. 64
  7. (1994) “Case 2856. Psittacus banksii Latham, 1790 and P. lathami Temminck, 1807 (currently Calyptorhynchus banksii and C. lathami; Aves, Psittaciformes): proposed conservation of the specific names”, Bulletin of Zoological Nomenclature 51 (3), p. 253–255. doi:10.5962/bhl.part.7207. 
  8. Forshaw, p. 55
  9. Liddell, Henry George. (1980) Greek-English Lexicon, Abridged Edition. Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-910207-5.
  10. “Perroquet”, Dictionnaire des Sciences Naturelles dans lequel on traite méthodiquement des différens êtres de la nature, considérés soit en eux-mêmes, d'après l'état actuel de nos connoissances, soit relativement à l'utilité qu'en peuvent retirer la médecine, l'agriculture, le commerce et les arts. Suivi d'une biographie des plus célèbres naturalistes. Par plusieurs Professeurs du Jardin du Roi, et des principales Écoles de Paris.
  11. Jennings, J. (1827) Ornithologia; or The Birds: a poem, in two parts; with an introduction to their natural history; and copious notes.. London: Poole & Edwards.
  12. Linnaeus, Carl. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata. (latine). Holmiae. (Laurentii Salvii)..
  13. 13,0 13,1 13,2 Forshaw, p. 89
  14. Hamilton P (1997) red-tailed black cockatoo, Calyptorhynchus magnificus. Australian Institute of Aboriginal and Torres Strait Islander Studies. Arkivita el la originalo je 12a de Februaro 2008. Alirita 8a de Junio 2007 .
  15. karnamarr. Bininj Kunwok Regional Language Centre. Alirita 16a de Junio 2019 .
  16. Goodfellow, Denise Lawungkurr. (2005) Birds of Australia's Top End. Parap, Northern Territory: Scrubfowl Press. ISBN 978-0-9578849-0-8.
  17. Cliff Goddard. (1992) Pitjantjatjara/Yankunytjatjara To English Dictionary, 2‑a eldono, Alice Springs: Institute for Aboriginal Development. ISBN 978-0-949659-64-4.
  18. . Karrak-watch: The Forest red-tailed black cockatoo. NatureBase. Western Australia Dept. of Environment and Conservation (2001). Arkivita el la originalo je 22a de Septembro 2007. Alirita 12a de Junio 2007 .
  19. Smith, Mrs. James. (1880) The Booandik Tribe of South Australian Aborigines: A Sketch of Their Habits, Customs, Legends, and Language. Adelaide: E. Spiller, Government Printer.
  20. 20,0 20,1 (1996) “The juvenile food-begging calls, food-swallowing vocalisation and begging postures in Australian Cockatoos”, Australian Bird Watcher 16, p. 236–49. 
  21. (1999) “Molecular systematics and biogeography of the cockatoos (Psittaciformes: Cacatuidae)”, Auk 116 (1), p. 141–157. doi:10.2307/4089461. 
  22. (18a de Julio 2008) “A Multilocus Molecular Phylogeny of the Parrots)Psittaciformes): Support for a Gonwanan Origin During the Cretaceous”, Molecular Biology and Evolution 25 (10), p. 2141–2156. doi:10.1093/molbev/msn160. 
  23. 23,0 23,1 23,2 Higgins, Peter Jeffrey. (1999) Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds, Volume 4: Parrots to Dollarbird. Melbourne: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-553071-1.
  24. 24,0 24,1 24,2 Forshaw, p. 90
  25. Garnett, p. 99
  26. Hill R, Burnard T. (2001) A Draft Habitat Management Plan for the South-eastern Red-tailed Black-Cockatoo. Unpublished report to the Red-tailed Black-Cockatoo Recovery Team.
  27. (1980) “Morphological and ecological divergence and convergence in isolated populations of the Red-tailed Black-Cockatoo”, Emu 80 (3), p. 103–120. doi:10.1071/MU9800103. 
  28. (1988) “New subspecies of Australian birds”, Canberra Bird Notes 13 (4), p. 119–122. 
  29. (1982) “The Red-tailed Black-Cockatoo in south-eastern Australia”, Emu 82 (1), p. 42–45. doi:10.1071/MU9820042. 
  30. (1991) “Critical assessment of the conservation status of the Red-tailed Black-Cockatoo in south-eastern Australia with special reference to nesting requirements”, Emu 91 (1), p. 46–50. doi:10.1071/MU9910046. 
  31. National Recovery Plan for the South-Eastern Red-Tailed Black-Cockatoo (Calyptorhynchus banksii graptogyne). Australia Department of the Environment and Heritage (2005). Arkivita el la originalo je 9a de Septembro 2007. Alirita 12a de Aŭgusto 2007 .
  32. Landholders rewarded for helping save red tailed black cockatoo. ABC Southwest Victoria. Australian Broadcasting Corporation (4a de Aprilo 2007). Arkivita el la originalo je 8a de Novembro 2016. Alirita 13a de Aŭgusto 2007 .
  33. . The Mathews collection and the Birds of Australia. NLA News. National Library of Australia (Februaro 2000). Arkivita el la originalo je 27a de Aŭgusto 2006. Alirita 15a de Aŭgusto 2007 .
  34. Species Profile and Threats Database: Calyptorhynchus banksii naso — Forest Red-tailed Black-Cockatoo, Karrak. Australian Department of Agriculture, Water and the Environment. Alirita 24a de Aprilo 2021 .
  35. 35,0 35,1 Saunders, D.A.. (1985) “The effects of clearing for agriculture on the distribution of cockatoos in the southwest of western Australia”, Birds of Eucalypt Forests and Woodlands: Ecology, Conservation, Management. Chipping Norton: Surrey Beatty, p. 309–21. ISBN 978-0-949324-06-1.
  36. 36,0 36,1 (1977) “Red-tailed Black-Cockatoo breeding twice a year in the south-west of Western Australia”, Emu 77 (3), p. 107–110. doi:10.1071/MU9770107. 
  37. Forest Black Cockatoo (Baudin's Cockatoo Calyptorhynchus baudinii and Forest Redtailed Black Cockatoo Calyptorhynchus banksii naso) Recovery Plan (14a de Majo 2008). Alirita 24 June 2023 .
  38. Forshaw, p. 91–2
  39. . Why Cockatoos are Left-Footed. National Wildlife Federation (10a de Januaro 1996). Alirita 7a de Aŭgusto 2016 .
  40. Lendon, p. 66
  41. Lendon, p. 68
  42. (2000) “Longevity records for Psittaciformes in captivity”, International Zoo Yearbook 37, p. 299–316. doi:10.1111/j.1748-1090.2000.tb00735.x. 
  43. 43,0 43,1 43,2 43,3 Forshaw, p. 99–100
  44. (1993) “A report on the survey of winged vertebrate pest damage on crops in the Northern Territory”, Technical Bulletin (Northern Territory. Dept. Of Primary Industry and Fisheries) (209). 
  45. Storr GM. (1977) Birds of the Northern Territory, Special publications of the Western Australia Museum; 7. Perth: Western Australia Museum. ISBN 978-0-7244-6281-0.
  46. (1970) “The birds of the Atherton Shire, Queensland”, Emu 70 (2), p. 49–63. doi:10.1071/MU970049. 
  47. (1970) “Birds of Innisfail and hinterland”, Emu 70 (3), p. 105–116. doi:10.1071/MU970105. 
  48. Ford JR (1965). “New Information on the distribution of birds of south-western Australia”, The Western Australian Naturalist 10 (1), p. 7–12. 
  49. (1949) “Bird movements in the wheatbelt of Western Australia”, The Western Australian Naturalist 2 (2), p. 25–33. 
  50. Forshaw, p. 97–8
  51. Forshaw, p. 100
  52. (1995) “Presumptive Renesting of Red-tailed Black-Cockatoos in South-eastern Australia”, Emu 95 (2), p. 141–144. doi:10.1071/MU9950141. 
  53. Beruldsen, Gordon. (2003) Australian Birds: Their Nests and Eggs. Kenmore Hills: G. Beruldsen. ISBN 978-0-646-42798-0.
  54. (2013) “The breeding biology of the Forest Red-tailed Black Cockatoo Calyptorhynchus banksii naso Gould in south-western Australia. II. Breeding behaviour and diet”, Pacific Conservation Biology 19 (2), p. 143. doi:10.1071/pc130143. 
  55. Ahmet, Mike. (1998). The damage caused by Red-tailed Black-Cockatoos (Calyptorhynchus banksii) on peanut and other crops within the farming district of Lakeland Downs, Cape York Peninsula. Report to Queensland Department of Environment. [1]
  56. Garnett, Stephen. (1998). Red-tailed Black-Cockatoo damage and damage mitigation at Lakeland Downs, Cape York Peninsula. Eclectus 5: 26-34.
  57. 57,0 57,1 Environment Protection and Biodiversity Conservation Amendment (Wildlife Protection) Act 2001. Commonwealth of Australia Law. Australian Government:Attorney-General's Department (11a de Julio 2001). Alirita 5a de Septembro 2007 .
  58. (2003) “Checklist of CITES Species”, Convention on International Trade in Endangered Species of Wild Fauna and Flora, p. 84. Alirita 24a de Aŭgusto 2007..  Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine
  59. National Parks and Wildlife Act 1972 – Schedule 7
  60. . Breeding baby Red-tailed Black-cockatoos. ABC South East SA (6a de Junio 2012). Alirita 12a de Novembro 2012 .
  61. Department of the Environment and Water Resources (3a de Junio 2011) National Recovery Plan for the South-eastern Red-tailed Black-Cockatoo Calyptorhynchus banksii graptogyne. Commonwealth of Australia..
  62. Department of Sustainability and Environment, Victoria. Arkivita el la originalo je 2011-04-06. Alirita 2025-06-08 .
  63. Department of Sustainability and Environment, Victoria. Arkivita el la originalo je 2008-10-15. Alirita 2025-06-08 .
  64. Victorian Department of Sustainability and Environment. (2007) Advisory List of Threatened Vertebrate Fauna in Victoria – 2007. East Melbourne, Victoria: Department of Sustainability and Environment. ISBN 978-1-74208-039-0.
  65. DEC | NSW threatened species – Red-tailed Black-Cockatoo. Arkivita el la originalo je 6a de Februaro 2012. Alirita 9a de Oktobro 2007 .
  66. Anon (1995). “More "Renegades" Sentenced”, Traffic USA 14 (2), p. 6–7. 
  67. 67,0 67,1 Senate Rural and Regional Affairs and Transport Committee (2003) Commercial Utilisation of Australian Native Wildlife – Chapter 13: Aviculture. Parliament of Australia. Arkivita el la originalo je 10a de Junio 2007. Alirita 17a de Junio 2007 .
  68. Record number of volunteers sign up for Great Cocky Count. Australian Broadcasting Corporation (2a de Aprilo 2014). Alirita 15a de Septembro 2016 .
  69. . Rare, unusual, difficult to find:Black Palm Red Tail and Gang-Gang Cockatoos, Blue Napes, Hawk Heads. Birds of Paradise Aviaries (2007). Arkivita el la originalo je 11a de Septembro 2007. Alirita 26a de Aŭgusto 2007 .
  70. 70,0 70,1 Forshaw, p. 104
  71. Forshaw, p. 102
  72. Husbandry Guidelines for the Red-tailed Black Cockatoo. Arkivita el la originalo je 1a de Julio 2015.
  73. Karak the cocky to be mascot for Melbourne Games. Australian Broadcasting Corporation (2a de Aprilo 2004). Alirita 28a de Julio 2014 .
  74. Berndt, Catherine H.. (1979) Land of the Rainbow Snake: Aboriginal Children's Stories and Songs from Western Arnhem Land. Sydney: Collins. ISBN 978-0-00-184384-4.
  75. Goodfellow, Denise Lawungkurr. pers. comm.

Cititaj tekstoj

[redakti | redakti fonton]
  • Forshaw, Joseph M.; William T. Cooper (2002). Australian Parrots (3a eld.). Robina: Alexander Editions. ISBN 978-0-9581212-0-0.
  • Flegg, Jim (2002). Birds of Australia: Photographic Field Guide. Sydney: Reed New Holland. ISBN 978-1-876334-78-9.
  • Lendon, Alan H. (1973). Australian Parrots in Field and Aviary. Angus & Robertson. ISBN 978-0-207-12424-2.
  • Garnett, S. (1993) Threatened and Extinct Birds of Australia. RAOU. National Library, Canberra. ISSN 0812-8014

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]