Saltu al enhavo

Kaliptorinko de Latham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaliptorinko de Latham
plenkreska masklo C. l. lathami
plenkreska masklo C. l. lathami
plenkreska ino C. l. lathami
plenkreska ino C. l. lathami
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Familio: Cacatuidae
Subfamilio: Calyptorhynchinae
Bonaparte, 1853
Genro: Calyptorhynchus
Demarest, 1826
Specio: Kaliptorinko de Latham, C. lathami
(Temminck, 1807)
Calyptorhynchus lathami
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kaliptorinko de Latham (Calyptorhynchus lathami) konata ankaŭ kiel Brilnigra kakatuo, estas granda nigra kakatuo indiĝena de Aŭstralio. Ĝi estas la plej malgranda membro de la subfamilio Calyptorhynchinae (Kaliptorinkenoj), kiu troviĝas en orienta Aŭstralio.

Plenkreskaj brile nigraj kakatuoj povas atingi 50 cm de longo. Ili estas sekse dimorfaj. Maskloj estas nigrecbrunaj, escepte de siaj elstaraj subfinaj ruĝaj vostobendoj; la inoj estas malhelbrunaj kun distinga flava marko ĉirkaŭ la kolo kaj elstara subfina vostobendo ruĝa kun nigraj strioj. Tri subspecioj estis agnoskitaj, kvankam tio estis ĵus kontestita, kun detala morfologia analizo de Saunders kaj Pickup 2023 trovanta, ke ekzistas klino en korpaj dimensioj tra la latitudina gamo de la specio, kun la birdoj el la nordo de la teritorio pli malgrandaj ol la birdoj en la sudo. Saunders kaj Pickup argumentis, ke sen diferencigo en bekomorfologio, malmulta diferenco en genetika konsisto, neniuj diferencoj en plumarpadrono aŭ koloro, kaj neniuj diferencoj en dieto, ne estas pravigo por subdividi la specion.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Kaliptorinko de Latham estis priskribita de la nederlanda natursciencisto Coenraad Jacob Temminck en 1807. La scienca nomo honorigas la anglan ornitologon John Latham.

La plej proksima parenco de la Kaliptorinko de Latham estas la Kaliptorinko de Banks; la du specioj formas la genron Calyptorhynchus.[1] Ili distingiĝas de la aliaj nigraj kakatuoj de la genro Zanda pro malsama vostokoloro kaj kapbildo, granda seksa dimorfismo, kaj diferencoj en du vokotipoj de junuloj, nome pepanta petega voko kaj vokaligo dum glutado de manĝaĵo.[1][2]

Subspecioj

[redakti | redakti fonton]

Tri subspeciojn proponis Richard Schodde et al. en 1993,[3] kvankam en 2002 fakulo pri papagoj Joseph Forshaw montris rezervojn pro ilia tre minimumaj diferencoj.[4] La detala analizo fare de Saunders kaj Pickup (2023) de la specio tra ties teritorio montris, ke ne estas diferenco en bekomorfologio, malmulta diferenco en genetika konstruo, neniu diferenco en plumarmodelo aŭ koloro, kaj neniu diferenco en dieto, kio apogis la rezervojn de Forshaw kaj ili konkludis, ke la specio estas monotipa.

  • C. l. lathami: (rara) orienta subspecio troviĝanta en sudorienta Kvinslando kaj Mallacoota en Viktorio, kun izolaj areoj en la Nacia Parko Eungella en centra Kvinslando kaj Riverina kaj arbaro Pilliga.[5] Ĝi estas asocia kun arbaroj de Casuarina.
  • C. l. erebus: troviĝanta en centra Kvinslando el Eungella proksime de Mackay, Kvinslando, sude ĝis Gympie.[3]
  • C. l. halmaturinus: (endanĝerita) subspecio de la Kanguru-Insulo[6] estis listigita de la Registaro de Aŭstralio kiel endanĝerigita. Limigita en la norda kaj okcidenta partoj de la insulo, la populacio estis tiom malalta kiom nur 158 individuoj iam, sed rekuperiĝis ĝis ĉirkaŭ 370 en 2019.[6]

Komence de 2020, dum la aŭstralia arbarfajra sezono de 2019-2020, avertoj pri arbarfajroj estis elsenditaj por la tuta Kangurua Insulo,[7] kaŭzante avertojn de sciencistoj, ke la daŭra vivebleco de ĉi tiu subspecio en la naturo povus esti kondamnita, ĉar ĝia malfortiĝanta nutraĵprovizo de kverkoj suferias detruon pro la incendioj.[8][9] Je la 6a de januaro 2020, almenaŭ 170 000 hektaroj (unu triono de la insula areo) estis bruligitaj.[10] Fojaj paŭzoj en la vetero havigis almenaŭ provizoran helpon kontraŭ la arbarfajroj; plena takso de la stato de la Kanguru-Insula subspecio kaj ĝia subtena ekosistemo okazos post kiam la daŭranta arbarfajra krizo pasos.[11] Fidinda financado por la sukcesa programo por protekti ĉi tiun subspecion - ĉefe kontraŭ predado fare de la Vulpoposumo [12] - finiĝis antaŭ pluraj jaroj.[13]

Paro de Brilnigraj kakatuoj.

Kiel la parenca ruĝvosta nigra kakatuo, ĉi tiu specio estas sekse dimorfa. La maskla brilnigra kakatuo estas ĉefe nigra kun ĉokoladbruna kapo kaj rimarkindaj ruĝaj makuloj. La ino estas pli svage malhelbruna, kun flavaj makuloj en la vosto kaj kolumo. La vosto de la ino estas strihava, dum la vosto de la masklo estas makulhava. Plenkreskulo kreskos ĝis ĉirkaŭ 46–50 cm longa. La birdoj troviĝas en malfermaj arbaroj kaj densarbaroj, kaj kutime manĝas semojn de la kverko (Casuarina spp.).

Brilnigraj kakatuoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 Forshaw, p. 89
  2. (1996) “The juvenile food-begging calls, food-swallowing vocalisation and begging postures in Australian Cockatoos”, Australian Bird Watcher 16, p. 236–49.
  3. 1 2 Schodde R, Mason IJ & Wood JT. (1993). Geographical differentiation in the Glossy Black Cockatoo Calyptorhynchus lathami (Temminck), and its history. Emu 93: pp. 156-166
  4. Forshaw, Joseph M. & Cooper, William T. (2002): Australian Parrots (tria eldono. Press, Willoughby, Australia. (ISBN 0-9581212-0-6)
  5. Blakers M, Davies SJJF, Reilly PN (1984) The Atlas of Australian Birds. RAOU kaj Melbourne University Press, Melbourne.
  6. 1 2 Glossy black cockatoo. Natural Resources Kangaroo Island (27a de Junio, 2017). Arkivita el la originalo je 7a de Aprilo, 2019. Alirita 10a de Januaro, 2020 .
  7. Kangaroo Island bushfire emergency sees tourist lodges ravaged as firefighters battle 'unstoppable' blaze (2a de Januaro, 2020). Arkivita el la originalo je 3a de Januaro, 2020. Alirita 4a de Januaro, 2020 .
  8. Roper, Erika [@_erikaroper] (3a de Januaro 2020). "This is likely to be the end for the Endangered Kangaroo Island subspecies of the Glossy #BlackCockatoos. These cockies are dependent on Kangaroo Island's Drooping Sheoak trees for food. There are only ~300 birds left with nowhere to go. Wildlife can't evacuate. #AustraliaBurning" (Tweet). Alirita la 4an de Januaro 2020 – via Twitter.(Other source information is linked in the Twitter thread)
  9. Bushfires take a devastating toll on Kangaroo Island's unique wildlife (8a de Januaro, 2020). Arkivita el la originalo je 5a de Januaro, 2020. Alirita 6a de Januaro, 2020 .
  10. Kangaroo Island fires continue as locals count cost of damage to infrastructure, animals. ABC (Australia) (7a de Januaro 2020).
  11. Roper, Erika [@_erikaroper] (3a de Januaro 2020). "This is likely to be the end for the Endangered Kangaroo Island subspecies of the Glossy #BlackCockatoos. These cockies are dependent on Kangaroo Island's Drooping Sheoak trees for food. There are only ~300 birds left with nowhere to go. Wildlife can't evacuate. #AustraliaBurning" (Tweet). Alirita la 4an de Januaro 2020 – via Twitter.(Other source information is linked in the Twitter thread)
  12. Glossy black cockatoo numbers increase on Kangaroo Island thanks to recovery program (9a de Decembro 2015). Arkivita el la originalo je 5a de Januaro 2020. Alirita 11a de Januaro, 2020 .
  13. Teixeira, Daniella [@daniteixeira___] (4a de Januaro 2020). "We know that protecting nests from possum predation is the most important thing to keep doing each year. Nest predation is almost 100% on unprotected nests. Nest protection takes a massive amount of manual labor, maintaining iron collars and pruning canopys" (Tweet). Alirita la 5an de Januaro 2020 – via Twitter. (Final tweet in a 3-tweet thread.)

Cititaj tekstoj

[redakti | redakti fonton]
  • Cameron, Matt. (2008) Cockatoos, 1‑a eldono, Collingwood, Victoria: CSIRO Publishing. ISBN 978-0-643-09232-7.
  • Flegg, Jim. Birds of Australia: Photographic Field Guide Sydney: Reed New Holland, 2002. ((ISBN 1-876334-78-9))
  • Garnett, S. (1993) Threatened and Extinct Birds Of Australia. RAOU. National Library, Canberra. ISSN 0812-8014
  • Saunders, Denis A; Pickup Geoffrey (2023). A review of the taxonomy and distribution of Australia's endemic Calyptorhynchinae black cockatoos. Australian Zoologist.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]