Kaliro (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kaliro.
Kaliro
Natura satelito  de Jupitero (XVII)
satelito de Jupitero • neregula satelito
Oficiala nomo Jupitero XVII[1]
Aliaj nomoj S/1999 J 1
Nomita laŭ Kalirhoo vd
Malkovro
Malkovrinto - J. V. Scotti (Spacewatch)
- Timothy B. Spahr[1] kaj lia teamo
Dato de malkovro 6-a de oktobro 1999[1]
Loko de malkovro Observatorio Kitt Paek[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 24 103 000 km
Discentreco 0,2828
Klinangulo 147,158° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 758,77 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 9 km (averaĝe)[2]
Maso
- Denso
~8,7 × 1014 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Albedo
Geometria albedo
~0,04[2] (hipoteze)
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 20,8[2]
vdr

Kaliro estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis unue malkovrita la 6-an de oktobro 1999 de Jim Scotti, en la kadro de la programo Spacewatch kaj, konfuzita kun asteroido, ricevis la maldaŭran nomon 1999 UX18. Sed la neebleco kalkuli ĝian ĉirkaŭsunan orbiton sugestas al Timothy B. Spahr kaj lia teamo, ke temas pri jupitera luno.

La 18-an de julio 2000, kalkulo far de Brian G. Marsden montras[3], ke ja estas satelito de Jupitero, kiu ricevas la maldauran nomon S/1999 J 1.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La 22-an de oktobro 2002, IAU aprobis[4] por ĝi la nomon Kaliro[5] laŭ Kalirhoo (greke: Καλλιρόη, Kalliroe): nomo de pluraj virinoj kaj nimfoj de la helena mitologio, inter kiuj: oceanidino, edzino de Krizaoro kaj patrino de Geriono; najado, filino de la oceanido Aĥeloo; alia najado, filino de la oceanido Skamandro; libia princino, kiu helpis Diomedon, ktp.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Kaliro estas ano de la pazifaa grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 800 000 kaj 24 100 000 km, kaj klinangulojn inter 144,5° kaj 158,3° rilate al la Jupitera ekvatoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]