Kalmarludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kalmarludo (apartigilo).
La ludotabulo

La kalmarludo (koree: 오징어 게임), ankaŭ konata kiel nur kalmaroHujing-ho (koree: 오징어), estas korea porinfana ludo ludanta de pluraj infanoj. La ludo nomiĝas tiel, ĉar la formo de sia ludotabulo pentrita sur la tero similas al tiu de kalmaro.

Reguloj de la ludo[redakti | redakti fonton]

  • La partoprenantoj en la ludo estas dividitaj en du grupojn, nome atakan grupon kaj defendan grupon.
  • Kiam la ludo komenciĝas, la defendantoj rajtas kuri sur ambaŭ piedoj ene de sia teritorio, dum la atakantoj, kiuj estas ekster ĝi, rajtas salti sur nur unu piedon, sed ili rajtas meti unu piedon en la sekuran areon kaj la alian piedon en alia regiono.
  • Post kiam la atakanto sukcesas penetri la ventron de la kalmaro sen ke la defendantoj haltigu lin, li rajtas uzi ambaŭ krurojn libere.
  • Por venki en la ludo, unu teamo devas subigi la kontraŭajn grupanojn, aŭ forpuŝi ĝin de la ludotabulo.

En popola kulturo[redakti | redakti fonton]