Kalmunai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalmunai
setlejo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 91 457  (2001) [+]
Geografio
Geografia situo 7° 25′ N, 81° 49′ O (mapo)7.416666666666781.816666666667Koordinatoj: 7° 25′ N, 81° 49′ O (mapo) [+]
Alto 7 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Kalmunai (Srilanko)
Kalmunai (Srilanko)
DEC
Kalmunai
Kalmunai
Situo de Kalmunai

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kalmunai [+]
vdr

Kalmunai, laŭ sinhala lingvo කල්මුනේ, laŭ tamila lingvo கல்முனை estas urbego en Orienta Provinco (Srilanko).

Mapo pri Srilanko, kie Kalmunai estas en la orienta marbordo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kalmunai situas en la orienta parto de la lando laŭ la marbordo. Batticaloa troviĝas 36, Kandi (Srilanko) 131, Sri Jayawardenapura Kotte 218, Negombo 220, Kolombo (urbo) 224, Moratuva 225, Ĝafna 320 kilometrojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kalmunai estas muslim-plimulta municipo. Kiam islamanoj el Kolombo estis forpelitaj fare de la portugaloj en la 17-a jarcento, ili fuĝis unue al Kandi, poste la 8000 rifuĝintoj estis translokigitaj al Kalmunai. Kalmunai tiam estis reĝa bieno. Ekde la 1980-aj jaroj la enlanda milito negative influis la areon kun nombro de malaperintoj. Cunamo en 2004 trafis ĉirkaŭaĵon de Kalmunai, multaj mortis kaj la marbordo detruiĝis.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĉefŝoseo laŭ la marbordo tuŝas la urbegon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Kalmunai situas en tropika klimato. La averaĝa jarpluvo estas 1651 mm. La musono daŭras de novembro al februaro, sed pluvas ankaŭ en la ceteraj monatoj, tamen malpli. La temperaturoj varias inter 24-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj laŭ la temperaturo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]