Saltu al enhavo

Kalokagacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roma kopio de la diskoĵetanto de Mirono.

Kalokagacio estas la adapto de greka esprimo (καλὸς κἀγαθός, kalòs kagathòs, krazo de καλὸς καὶ ἀγαθός, kalòs kai agathòs).

La vorto esprimas, kiel abstrakta substantivo, la koncepton kondensitan en la paro de adjektivoj καλός καγαθός ("kalòs kagathòs" estas la krazo de καλός καi αγαθός), kies kunaĵo signifas, laŭlitere, bela kaj bona: tiu lasta adjektivo devas esti “sentata” ankaŭ kiel sinonimo de "brava" en milito. En la helenisma kulturo estis tiel difinita la idealo de homa perfekteco: la unuiĝo, en la sama persono, de belo kaj morala valoro, principo kiu do kuntrenas la sferon etikan kaj estetikan kaj etendas sian influon ankaŭ al la arta produktado (kiel en la fama diskoĵetanto de Mirono. La koncepto plaĉis al la romianoj kiuj ĝin kopiis en la komuna estimo.

Krom tio “kalokagacio”, larĝsence, indikata en la reala kunfandiĝo, en la kulturo de la antikva Grekio kaj en la helenisma mondo, de etiko kaj estetiko, rezultis ke kio belas necese ankaŭ bonas kaj inverse. Konsekvence, kio estas interne malbonas estos malbela ekstere. Temas pli antikva koncepto kiu, spite de sia faksino, estas ĝenerale juĝata nevalida ĉar ne respektema de la homo. [1]

En la mito, Aĥilo kaj Memnono – destinitaj kolizii inter si – komplete enkarnigas la grekan koncepton; la preciza kontraŭo estas, male, reprezentata de Tersito (simpla soldato kiu aperas en epizodo de Iliado, kiam spronas la kunsoldatojn forlasi la militon kontraŭ Trojo, sed estas interrompita de Odiseo, kiu lin brutale batos pro invito al ribelo).

Troviĝas, tamen, mitologiaj uloj pri kiuj oni ne povas paroli pri kalokagacio spite ilian grandan belon, ĉar ne kondutas brave. Temas pri Parizo frato de Hektoro kiu krom esti manka je tipaj virtoj de la herooj estas ankaŭ tiu kiu provokas la militon kontraŭ Trojo; kaj Narciso, junulo indiferenta antaŭ la armiloj kaj la amo, krom antaŭ la amo por si mem.

En la greka filozofio

[redakti | redakti fonton]

La unua filozofia ellaborado de la koncepto alvenas kun Platono. [2]

En Plotino, la akiro de la vero kaj la kontemplado pri Dio estas konsiderigitaj kiel fina celo de la homa vivo La animo devas ne haltadi ĉe la belo kaptebla per la kvin sensoj en tiuj objektoj kie ekzistas formo reganta sur aliaj beloj, sed ĝi devas strebi al ideo de belo en si mem, propreco de ĉiuj ideoj kaj kiu povas esti interkaptita per la menso, ne per la sensoj. El la Bono emanas tiu belo; kvankam ili estas identaj, la Bono estas realo ankoraŭ pli alta ol la belo de la ideoj.

Memnono, absolute la heroo pli bela kaj pli bona de la klasika mitologio, en ĉizaĵo de Bernard Picart (1673-1733).

En Aristotelo la belo kaj bono identiĝas en la senmova motoro al kiu tendencas ĉiuj estaĵoj.

En la skolastikisma filozofio kaj ĝenerale en la kristana teologio, Dio estas la tua bela kaj bona, kiel reeĥas en la kreisma rakonto de genezo kie kaj Dio vidas ke ĝi estas bona.

Kalokagacio kaj kristanismo

[redakti | redakti fonton]
  1. Biblie, la filo de la homo kiu fizike ne rezistas kaj sin lasas redukti al la malpli bela homo, konservas tutan sian etikan valoron(Jesaja 53, "3 Li estis malestimata kaj evitata de homoj, viro suferanta kaj malsana; kaj kiel iganta deturni de li la vizaĝon, li estis malestimata, kaj li havis por ni nenian valoron”…. ( “11 La laborfrukton de sia animo li vidos, kaj satiĝos. Per konigo de li Mia virtulo-servanto virtigos multajn; kaj iliajn pekojn li portos sur si”.
  2. En la dialogo "Respubliko".

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Werner Jaeger, Paideia, The Ideals of Greek Culture. New York: Oxford University Press, 1945.
  • Hermann Wankel:, Kalos kai agathos, Würzburg 1961 (Dissertation), Nachdruck New York 1979