Kalol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalol
urbo
Administrado
Poŝtkodo 382725
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 23° 14′ N, 72° 31′ O (mapo)23.225772.516788888889Koordinatoj: 23° 14′ N, 72° 31′ O (mapo) [+]
Areo 25,42 km² (2 542 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Kalol (Guĝarato)
Kalol (Guĝarato)
DEC
Kalol
Kalol
Situo de Kalol
Kalol (Barato)
Kalol (Barato)
DEC
Kalol
Kalol
Situo de Kalol

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kalol, Gandhinagar [+]
vdr

Kalol, laŭ guĝarata lingvo કલોલ, laŭ hindia lingvo कलोल estas urbego kaj municipo en okcidenta Barato, en subŝtato Guĝarato, en distrikto de Gandinagaro.

Urbodomo de Kalol

Demografio[redakti | redakti fonton]

Kalol havis populacion de 171 395 en 2021 kun legopovo de 88%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kalol situas sur ebenaĵo laŭ rivero Sabarmati en alteco 81 m. Nova subŝtata ĉefurbo Gandinagaro, samtempe distrikta sidejo troviĝas 15, iama subŝtata ĉefurbo Ahmedabado 27, Mehsana 41, Surendranagar-Dudreĝ 105, Bansvara 201, Mumbajo 477, tutlanda ĉefurbo Delhio 762, Kolkato 1626 kilometrojn (aere) [1].

Urbocentro

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la sendependiĝo Kalol apartenis al subŝtato de Mumbajo, ekde 1960 al la nova subŝtato Guĝarato.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kalol estas grava industria centro. La plej gravaj produktaĵoj estas plastaj grandaj ujoj. En 1974 komenciĝis produktado de amonioj, nuntempe kiel artefarita sterko.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Kalol la oficialaj lingvoj estas la guĝarata, la hindia kaj la angla.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Kalol plejparto de la populacio estas hinduoj (81,5%), krome muslimoj (8,5%), kristanoj kaj sikistoj po 3%, ĝainistoj (2%), iomete aliaj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

Kalol ne povas fanfaroni pri loka universitato.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Kalol situas en savanoklimato kun tri sezonoj: somero, musono kaj vintro. La klimato estas ĝenerale seka kaj varma ekster la musonsezono. Ĝi estas agrabla en la vintraj tagoj kaj sufiĉe malvarmeta en la nokto dum decembro ĝis februaro. La sudokcidenta musono alportas humidan klimaton de meze de junio ĝis meze de septembro. La meza jarpluvo estas 803 mm.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kalol estas signifa trafika nodo. Ĝi havas trairan fervojan linion inter Ahmedabado-Mehsana kun aparta branĉa linio al Gandinagaro. Al la urbego kuras kvar gravaj vojoj. La plej proksima flughaveno funkcias en Ahmedabado.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]