Kalorino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Detalo de vizaĝo kaj oreloj.

La norda felfokokalorino (Callorhinus ursinus) estas Otariedo kiu vivas laŭlonge de la nordo de la Pacifika Oceano, la Beringa Maro, kaj la Oĥocka Maro. Ĝi estas la plej granda membro de la felfoka subfamilio Arktocefalenoj (Arctocephalinae) kaj la nura vivanta specio en la genro Callorhinus. Krome oni konas unsolan fosilian specion, nome Callorhinus gilmorei, el la Plioceno de Japanio kaj de okcidenta Nordameriko.[1]

A group of seal hunters surround a small group of sea lions with their clubs in the air
Homoj mortigantaj kalorinojn sur la Insulo Sankta Paŭlo, Alasko, en la 1890-aj jaroj.

Kalorino havas tre rimarkindan seksan dimorfismon, laŭ kiu maskloj estas 30–40% pli longaj kaj pli ol 4.5 fojojn pli pezaj ol plenkreskaj inoj.[2] La kapo estas ne tre pinta en ambaŭ seksoj pro la tre mallonga, suben-kurba muzelo, kaj malgranda nazo, kiu etendiĝas iome trans la buŝo en inoj kaj modere en maskloj. La felo estas dika kaj brila, kun densa subfelo de krema koloro. La subfelo estas malheligita per la pli longaj gvardharoj, kvankam ĝi estas parte videbla kiam la animaloj estas malsekaj. Trajtoj de kaj antaŭaj kaj malantaŭaj naĝiloj estas unikaj kaj diagnozaj de la specio. Felo porestas el la pinto de la antaŭaj naĝiloj kaj klara "pura linio" estas videbla tra la pojno kie finas la felo.[3] La malantaŭaj naĝiloj estas proporcie la plej longaj inter otariedoj pro la tre longaj, kartilagaj etendoj de ĉiuj fingroj.[3] Malgrandaj ungoj estls en la digitoj 2a–4a, tre malantaŭ la klap-eca pinto de ĉiu digito. La orelaj aŭrikloj estas longaj kaj rimarkindaj, kaj nudaj el malhela felo en la pinto en pli aĝaj animaloj. La vibrisoj estas tre longaj, kaj regule etendan trans la oreloj. Plenkreskuloj havas ĉiuj blankajn vibrisojn, junuloj kaj preskaŭplenkreskuloj havas mikson de blankaj kaj nigraj vibrisoj, inklude kelkajn kiuj havas malhelajn bazojn kaj blankajn pintojn, kaj idoj kaj preskaŭjunuloj havas ĉiuj nigrajn vibrisojn. La okuloj estas proporcie grandaj kaj rimarkindaj, speciale en inoj, preskaŭplenkreskuloj kaj junuloj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Berta, A. & Churchill, M. (2012). "Pinniped Taxonomy: evidence for species and subspecies". Mammal Review. 42 (3): 207–234. doi:10.1111/j.1365-2907.2011.00193.x.
  2. Gelatt, T. & Lowry, L. (2008). "Callorhinus ursinus". IUCN Red List of Threatened Species. IUCN. 2008. Alirita la 28an de marto 2020. Listita kiel Vundebla (VU A2b)
  3. 3,0 3,1 Randall R. Reeves; Brent S. Stewart; Phillip J. Clapham; James A. Powell (2002). National Audubon Society Guide to Marine Mammals of the World. Alfred A. Knopf, Inc. ISBN 0375411410.